Al la enhavo

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

de morico, 2017-julio-03

Mesaĝoj: 270

Lingvo: Esperanto

Roch (Montri la profilon) 2017-julio-04 05:59:31

Mi opinias ke Lief Erikson faras tion, anstataŭ Kolombo.

Leif, Kolumbo

morico (Montri la profilon) 2017-julio-04 15:18:50

abaligu:Esperanto estas malfacila por iĝi internacia lingvo ĉie, eĉ en interreto. Unue, ĉi tiu artefarita lingvo mankas de politika fono aŭ hovio al niaj gvidantoj. Ili ne popularigi ĝin, nek studi ĝin, nek instrui ĝin. Due, tiu novnaskita lingvo mankas de publika kompreno, kio kuraĝigus ordinaraj homoj uzi ĝin. Ili ne elspezas tempon pensante en ĝi, ĉar ĝi ne povas alporti ilin riĉeco, famo aŭ edukado.
Esperanto estas jam eta demokratia internacia lingvo. Interreto estas granda avantaĝo por esperanto ĉar ĉiu povas juĝi ĝian relativan facilecon kompare al la angla au aliaj grandaj lingvoj.

Ĝi ebligas pli justan ekonomian konkurencon, ĉar, se la kontraktoj estas unike redaktitaj en la angla, la interpretado povas fariĝi favora por la naskiĝangla-parolantoj. Angla ne estas preciza lingvo, esperanto jes.
Claude (Klod) Piron skribis ke por Azianoj , esperanto estas minimume dek foje pli facila ol la angla kaj ĝis kvindek foje.

http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/whyes...


http://claudepiron.free.fr/articlesenfrancais/easi...
(quotations in English)

Se ni observas la historion de la hegemoniaj internaciaj lingvoj , la ŝanĝo de la unua internacia lingvo povas dauradi plurajn jardekojn ĝis unu jarcento; ekzemple en Europo de la latina al la franca, poste de la franca al la angla. La transiro povas esti pli rapida kun Interreto.

La mondo bezonas por la internacia komunikado plurajn grandajn lingvojn kaj lingvan justecon per Esperanto.

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-04 16:09:09

morico:Referencoj :

Parto de la angla en Interreto estas ĉirkau 25% : http://www.internetworldstats.com/stats7.htm

http://www.dailymail.co.uk/news/article-2785905/Ch...

Naskiĝangla-parolantoj estas ĉirkau 5% de la monda loĝantaro.
https://en.wikipedia.org/wiki/English-speaking_wor...

Vikipedio Historio de Esperanto

https://eo.wikipedia.org/wiki/Persekutado_kontra%C5%AD_esperantistoj


Claude Piron, La lingva defio http://claudepiron.free.fr/livres/lingvadefio.htm

Claude Piron, L'esperanto, un joyau éducatif méconnu (fr)
http://www.sat-amikaro.org/rubrique26.html

Duolingo : a turning point for esperanto ?
http://bulteno.esperanto-usa.org/2015/3/40-duoling...
Ŝanĝbrilanta ĝeneraĵo.

morico:Esperanto, la demokratia internacia lingvo de la revolucio Interreto.
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo. Negramatike.

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-04 16:44:16

morico:
abaligu:Esperanto estas malfacila por iĝi internacia lingvo ĉie, eĉ en interreto. Unue, ĉi tiu artefarita lingvo mankas de politika fono aŭ hovio al niaj gvidantoj. Ili ne popularigi ĝin, nek studi ĝin, nek instrui ĝin. Due, tiu novnaskita lingvo mankas de publika kompreno, kio kuraĝigus ordinaraj homoj uzi ĝin. Ili ne elspezas tempon pensante en ĝi, ĉar ĝi ne povas alporti ilin riĉeco, famo aŭ edukado.
Esperanto estas jam eta demokratia internacia lingvo. Interreto estas granda avantaĝo por esperanto ĉar ĉiu povas juĝi ĝian relativan facilecon kompare al la angla au aliaj grandaj lingvoj.

Ĝi ebligas pli justan ekonomian konkurencon, ĉar, se la kontraktoj estas unike redaktitaj en la angla, la interpretado povas fariĝi favora por la naskiĝangla-parolantoj. Angla ne estas preciza lingvo, esperanto jes.
Claude (Klod) Piron skribis ke por Azianoj , esperanto estas minimume dek foje pli facila ol la angla kaj ĝis kvindek foje.

http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/whyes...


http://claudepiron.free.fr/articlesenfrancais/easi...
(quotations in English)

Se ni observas la historion de la hegemoniaj internaciaj lingvoj , la ŝanĝo de la unua internacia lingvo povas dauradi plurajn jardekojn ĝis unu jarcento; ekzemple en Europo de la latina al la franca, poste de la franca al la angla. La transiro povas esti pli rapida kun Interreto.

La mondo bezonas por la internacia komunikado plurajn grandajn lingvojn kaj lingvan justecon per Esperanto.
Nekomprenite. Ŝanĝbrilanta ĝeneraĵo.

La fina venko neniam okazos.

morico (Montri la profilon) 2017-julio-04 17:49:46

Grown diris:

"La fina venko neniam okazos.[/quote]Multe da homoj diris:
la barataj, arabaj ciferoj neniam funkcios;
la sama afero por la metra sistemo, la demokrata revolucio, la fervojoj, la bicikloj, la automobiloj, la aviadiloj, la telefono, la televidilo, la komputero k.t.p.
Nun ĉio funkcias kaj ankaŭ esperanto

Roch (Montri la profilon) 2017-julio-05 01:04:07

» Grown: https://eo.wikipedia.org/wiki/Persekutado_kontra%C5%AD_esperantistoj
persekut(ad)o. Ago de tiu, kiu persekutas: la persekutoj kontraŭ E.; ⚕ deliro pri persekuto ( manio pri persekuto); la granda persekutado de la hebreoj komenciĝis dum la krucmilitirojZ; religia persekutado al la herezuloj. ☞ linĉado, pogromo, genocido.

http://vortaro.net/#Persekutado

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-05 02:32:19

Roch:» Grown: https://eo.wikipedia.org/wiki/Persekutado_kontra%C5%AD_esperantistoj
persekut(ad)o. Ago de tiu, kiu persekutas: la persekutoj kontraŭ E.; ⚕ deliro pri persekuto ( manio pri persekuto); la granda persekutado de la hebreoj komenciĝis dum la krucmilitirojZ; religia persekutado al la herezuloj. ☞ linĉado, pogromo, genocido.

http://vortaro.net/#Persekutado
Mi opinias ke mi jam sciis la definon, sed mi komprenas la definon sufiĉe ke mi scias ke la defino estas nur cirklumo. La defino estas subkonfuza. Tiu hazardaĵo estas tiom oportuna, ĉar tia malklaro estas precize unu inter la kialoj kio estas kial Esperanto ne fine venkos. Esperanto estas el la homa scienco kiu estas lingvoscienco. Tio estas opinio anstataŭ matematiko. Ĉio kion vi citis krom demokratio (elekti la reĝistojn) estas pro matematiko. Esperanto ne estas malbona plano, estas improvizita, ne-matematika plano, do tio neniam fine venkos.

KarinaKuschani (Montri la profilon) 2017-julio-05 03:57:07

Dankon pro via artikolo. Laŭ mi, Esperanto neniam atingos la nivelon de l'unua kaj la plej vasta internacia lingvo; la situacion, kion oni nomas 'finvenko'-n. La ĉefa problemo estas ke ĝi ne havas 'efektivan vivon'. Tio signifas havi pro-aktivan ekonomian, politikan kaj sciencan vivon ĉiame kaj ĉiutage. Oni povas konfirmi tion, kompare Esperanton kaj l'anglan. Hodiaŭ l'angla estas la ĉefa lingvo por ĉiuj ekonomiaj, politikaj kaj sciencaj rilatoj internaciaj; kaj plejparto de sciencaj revuoj devas publikiĝi angla-lingve.
En unuaj jardekoj de la historio de Esperano, oni povas observi efektivajn politikajn aktivadojn samkiel l'organizaĵo SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) kaj ankaŭ malpli-efektivajn aktivadojn sciencajn kaj ekonomiajn samkiel la kooperativo 'Interhelpo'. Sed nuntempe, malgraŭ la teknikaj progresadoj (samkiel interreto), ne ekzistas samaj ekzemploj.
Do, Esperanto kun tiu ĉi problemo ĉiame estos iu 'ebla internacia lingvo', malgraŭ la imperiaj internaciaj lingvoj kiuj estis/as/os realaj.

morico (Montri la profilon) 2017-julio-05 07:58:42

Oni povas kompari esperanto-n kun ekologio. Ĉiu, sola, havas intereson pri polucio aŭ tuta angla. Tio estas malmultekosta: ĉiu povas gajni pli da mono dum mallonga tempo.

Dum meza aŭ longa tempo, tio estas la malo. La polucio aŭ la malavantaĝoj de la tuta-angla pligrandiĝas tre forte. La civitanoj povas peti kaj obteni politikajn aranĝojn pri ekologio kaj pli justa internacia komunikado.

morico (Montri la profilon) 2017-julio-05 08:04:52

Por bone paroli la anglan, Claude Piron skribas ke 11000 horoj estas necesaj, kaj por esperanto 1000 horoj. Se ĉiu horo de lernado kostas proksimume meznombre tri dolarojn, kaj se tri miliardoj aŭ bilionoj da homoj bezonas internacian lingvon, la kosto de la tuta-angla estas 10000h oble 3 oble 3000 000 000
estas 90 000 bilionoj , tio estas pli ol unu jaro de monda produktaĵo.

Reen al la supro