Al la enhavo

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

de morico, 2017-julio-03

Mesaĝoj: 270

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-03 10:11:21

morico:
La angla ne estas neŭtrala lingvo, sed imperia lingvo
Mi tre ŝatas ke la angla estas imperia lingvo, sed ĝi povus esti imperia lingvo multe pli,

vincas (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-03 10:14:08

La imperia lingvo estas tre utila

externalImage.png

vincas (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-03 10:17:51

38 procentoj da Europanoj povas paroli angle lango.gif


externalImage.png

morico (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-03 15:32:11

Pli ol 95% de la gejunuloj lernas la anglan. La efikeco de la lernado (eble 38%?) estas tre malbona, ĉar la angla estas malfacila.
Se oni detalas la 36%, 7% DIRAS paroli "tre bone", 17% " bone" , 12% iomete kaj 64% tute ne

La nivelo estas plejparte pli alta en la eks-kolonioj (Malta, Cyprus), la landoj de ĝermana lingvo kaj malgrandaj landoj.

La Litvianoj ekzemple laboras kaj laboros pli en Germanujo ol en Anglujo post Briteliro. Do, ili plie bezonos germanan lingvon.

morico (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-03 15:56:03

Fonto: François (Fransŭa) Grin,"Le débat sur les langues en 15 questions", La debato pri la lingvoj en 15 demandoj.
François Grin estas profesoro de Ekonomiko pri lingvoj en Svislando.

"La diskonigo kaj la uzo de la angla estas konstante trotaksataj.
Laŭ la datenoj Eŭrobarometro de 2012, 7% kiuj scias la anglan kiel eksterlanda lingvo ĝin scias "tre bone", 17% ĝin scias bone, . Sed 12% havas nur bazojn en angla kaj 64% de la Eŭropanoj (de E.U.) tute ne ĝin scias."

morico (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-03 16:06:46

Esperanto povas esti helpa internacia lingvo, interalie por la 94% de Eŭropanoj kiuj ne parolas "tre bone" la anglan

vincas (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-04 09:21:46

morico:
La Litvianoj ekzemple laboras kaj laboros pli en Germanujo ol en Anglujo post Briteliro. Do, ili plie bezonos germanan lingvon.
Mi ne volas vin malĝojigi lango.gif

Based on the 2011 census data, 72 percent of people aged 15-29 said they spoke English, Statistics Lithuanian has said.
https://www.15min.lt/en/article/culture-society/en...

vincas (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-04 09:36:00

La angla estas facila lingvo eĉ svedoj kaj finnoj kapablas ĝin paroli
externalImage.png

vincas (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-04 09:44:41

morico:
Se oni detalas la 36%, 7% DIRAS paroli "tre bone", 17% " bone" , 12% iomete kaj 64% tute ne
Do, 36 povas almenaŭ iomete paroli angle. Bone. Konsiderante, ke junaj homoj ofte pli bone parolas angle ol pli maljunaj la estonteco de la angla lingvo en EU estas sufiĉe bona.

externalImage.png

morico (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-04 10:55:34

Kio signifas: "paroli iomete". Ekzemple, amiko vizitis Tajlandon. La kelnero de hotelo lernis perkere kelkajn vortojn en la angla, sed li ne kapablis kompreni tion kion diris mia amiko.

Kiam oni ĝin ne uzas, oni forgesas multe pli rapide la anglan kun ĝiaj malfacilaĵoj kaj malregulaĵoj.

Lerni la anglan estas avantaĝo , sed kiel François Grin diris, tio ne sufiĉas. E.U ne povas funkcii kun ununura lingvo, kiu iĝos fremda lingvo de E.U. post unu jaro.

Neŭtra kaj demokratia lingvo, meznombre dekfoje pli rapida lerni, saltotabulo por lerni aliajn lingvojn, preciza lingvo, esperanto estas bona helpa ponto-lingvo por E.U.

Reen al la supro