Al la enhavo

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

de morico, 2017-julio-03

Mesaĝoj: 270

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-04 10:58:32

Kio signifas: "paroli iomete". Ekzemple, amiko vizitis Tajlandon. La kelnero de hotelo lernis perkere kelkajn vortojn en la angla, sed li ne kapablis kompreni tion kion diris mia amiko.

Kiam oni ĝin ne uzas, oni forgesas multe pli rapide la anglan kun ĝiaj malfacilaĵoj kaj malregulaĵoj.

Lerni la anglan estas avantaĝo , sed kiel François Grin diris, tio ne sufiĉas. E.U ne povas funkcii kun ununura lingvo, kiu iĝos fremda lingvo de E.U. post unu jaro.

Neŭtra kaj demokratia lingvo, meznombre dekfoje pli rapida lerni, saltotabulo por lerni aliajn lingvojn, preciza lingvo, esperanto estas bona helpa ponto-lingvo por E.U.

vincas (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-04 13:59:22

Tion signifas lango.gif

externalImage.png

vincas (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-04 14:22:13

E.U ne povas funkcii kun ununura lingvo, kiu iĝos fremda lingvo de E.U. post unu jaro.
La angla, dank al Briteliro, fariĝos neutrala lingvo. Taŭga al ĉiuj lango.gif

morico (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-04 17:22:13

vincas:Tion signifas :
Mi ne komprenas tion.
Ni ne povas retrovi la fonton.

Hispana estas pli bone parolata ol la angla, ("very good"). Tamen angla estas dekfoje pli instruata ol la hispana; do la angla estas multfoje pli malfacila ol la hispana?

100% de la Eŭropanoj de E.U. parolas la rusan?

Ĉu vi estas granda komiko? Ĉu estas aliaj eraroj?

morico (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-04 18:12:28

vincas:
E.U ne povas funkcii kun ununura lingvo, kiu iĝos fremda lingvo de E.U. post unu jaro.
La angla, dank al Briteliro, fariĝos neutrala lingvo. Taŭga al ĉiuj lango.gif
La angla estas plur-nacia lingvo, precipe Usono kaj Britujo. Ĝi fariĝos NENIAM neŭtrala lingvo taŭga al ĉiuj.

La naciaj imperiaj lingvoj ne estas neŭtralaj.
Tiuj-ĉi du grandaj potencoj ricevas avantaĝojn, precipe la oligarkio.

La grandaj sciencaj revuoj apartenas al la usona oligarkio. Tiu-ĉi povas iamfoje ŝteli la rezultatojn de la scienca esplorado de scienculoj de aliaj landoj. Tiu-ĉi oligarkio spionas la aliajn landojn. Kelkaj firmoj havas monopolon aŭ oligopolon en tre gravaj kampoj de la industrio.

La dialogo inter naskiĝ-anglo-parolantoj kaj la 95% aliaj ne estas neŭtra. La unuaj havos preskaŭ ĉiam lingvan avantaĝon.

La usona-angla ega financo regas la financan mondon kaj la mondon. La financa spekulado kreskigas rapide la malegalecojn en la diversaj landoj, la malriĉecon, la riskojn de ega ekonomika krizo kiel 1929 kaj poste de ega milito.

La starpunktoj de Trump pri ekologio montras, ke Usono hodiaŭ kaj Sinjorino Thatcher en Britio en 2000, volas imperian politikon. Do ili uzas la anglan por kreskigi iliajn avantaĝojn kaj malkreskigi la avantaĝojn de aliaj landoj.

vincas (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-05 08:10:37

morico:
Hispana estas pli bone parolata ol la angla, ("very good"). Tamen angla estas dekfoje pli instruata ol la hispana; do la angla estas multfoje pli malfacila ol la hispana?
externalImage.png

Vidu! Ispana havas 17% la angla havas 22 %. do la angla estas pli facila ol la ispana lango.giflango.gif

vincas (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-05 08:14:16

Se ni kalkulos sumon de tiuj du esploroj, estos pli facila lingvo nome la angla lango.gif

vincas (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-05 08:20:15

La esploro nomiĝas Europeans and their languages ridulo.gif

bedaŭrinde burloke parolas 5 - 6 procentoj

externalImage.png

Roch (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-05 16:38:12

Trump backed proposals that would reform the process of obtaining a US "green card" by introducing a points-based system favouring skilled Anglophone workers. malgajo.gif
...
The legislation has only a slim chance of passing in Congress. rideto.gif

http://www.aljazeera.com/news/2017/08/trump-backs-...

Grown (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-05 18:12:55

Roch:Trump backed proposals that would reform the process of obtaining a US "green card" by introducing a points-based system favouring skilled Anglophone workers. malgajo.gif
...
The legislation has only a slim chance of passing in Congress. rideto.gif

http://www.aljazeera.com/news/2017/08/trump-backs-...
Ne, mi anticipis pli bonon el vi. Ne krokidilu.

Reen al la supro