Al la enhavo

Simileco inter la Esperanto kaj la Ĉina

de xavierwoo, 2017-septembro-09

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2017-oktobro-10 21:50:30

Zamenhof simple difinis, kion signifas "vorto" ĉi-kuntekste. Kaj li tute rajtis ĝin fari, kaj estas kutime en sciencaj verkoj, ke oni unue difinas la terminaron.
Ankaŭ la fakto, ke ĉiuj "vortoj" estas senŝanĝaj estas tre oportuna kaj favora afero.
tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare
Tamen, estas ĉiuj "vortoj" memstaraj kiel li diras? Memstara hund? Memstara o? Memstara n?

Se ĉiu vorto ĉiam konservas egalan signifon, do ĉiu vorto havas signifon, tio estas, semantikan enhavon.
Kion signifas la vorto "o"? Li diras, ke ĝi signifas "kio estas, ekzistas". Tamen tiu difinio estas atributa frazo mankanta sian antaŭiranton. Estas nekompleta. "O" sola ne signifas nenion. Estas nura funkcio bezontanta argumenton por redoni novan "vorton". Tio oni nuntempe ĝenerale nomiĝas deriva morfemo.

Kion signifas la vorto "n"? Kio estas la semantika malsameco inter "hund'o" kaj "hund'o'n"? Nenia. Tiu "vorto" nur estas ĵetita sur hund'o de alia vorto, ĝenerale verbo, por marki ĝian gramatikan funkcion. Tio oni nuntempe ĝenerale nomiĝas fleksia morfemo.

Ĉu tio estas fremda por hindeŭropaj lingvoj? Tute ne, ĉar ili ja estas kaj derivaj kaj fleksiaj. En la multparto de lingvoj la morfemoj ja ŝanĝiĝas (vokala harmonio, ktp) aŭ kuniĝas. Tio ne okazas en Esperanto, kaj tio estas tre bona. Tamen la baza koncepto estas la sama kiel en la hindeŭropaj lingvoj, kaj en multaj aliaj lingvoj ne hindeŭropaj.
ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto
Ĉu vi povus doni vorton, en kiu la vorto n estas uzata kiel vorto radika? Maln? Mi nas? Li nigis min?
Ĉu vi povus doni vorton, en kio la vorto hund estas uzata kiel gramatika parteto? Mi vidas kathund? Mi vidhund katon?
Ĉu ne estas n kaj hund iomete malsamaj?

Sume, la ĉina esta altgrade analiza, tamen Esperanto estas altgrade fleksia (kaj deriva kaj aglutinanta).

Reen al la supro