Al la enhavo

Simileco inter la Esperanto kaj la Ĉina

de xavierwoo, 2017-septembro-09

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

xavierwoo (Montri la profilon) 2017-septembro-09 19:45:08

Finiginte la kurso 26, mi trovis ke, estas simileco inter la Esperanto kaj la Ĉina, kiam oni repondas la dankon.

En la Ĉina, oni repondas dankon laŭvorte, ke "la danko ne indas", kiu estas la sama senco kun "ne dankinde".

morico (Montri la profilon) 2017-septembro-18 09:57:44

La ĉefa simileco estas la strukturo de la du lingvoj. La gramatikaj rilatoj, kiel la pluralo -j, la akuzativo -n, la substantivo -o, la -as tempo k.t.p., estas leksikigitaj. Oni povas diferencigi, kiel en la ĉina, "plenajn vortojn" aŭ radikojn kaj "malplenajn vortojn" , tio estas la morfologiaj (-j, -as, ktp) aŭ sintaksaj (-n ktp) afiksoj. La afiksoj estas ĉiam disigeblaj de la radikoj, kaj tiel donacas al la konceptoj ilian tutan sendependon.

Nia lingvo estas vere internacia, ĉar ĝi estas proksima al la eŭropaj lingvoj por ĝiaj radikoj kaj proksima al multe da aziaj kaj afrikaj lingvoj por ĝia interna strukturo.

nornen (Montri la profilon) 2017-septembro-18 17:48:11

Morfologie la ĉina estas tute malsama al Esperanto.

La plejmulto de la Esperantaj morfemoj ne estas sintaksaj vortoj (t.e. ne povas aperi sen ŝanĝoj en propozicio). En la Universala Vortaro de la Akademio nur 3% de la lemoj estas markitaj kiel "memstara".
Ekzemple ruĝ/ kaj alkohol/ ne povas aperi en propozicio, ĉar ili bezonas pliajn morfemojn por esti sintaksaj vortoj. Ruĝ-a, ruĝ-i, ruĝ-iĝ-ant-a-j-n ja estas sintaksaj vortoj, kaj evidente ili bezonas derivaj kaj/aŭ infleksiaj morfemoj.

Tamen en la ĉina, preskaŭ ĉiuj morfemoj estas sintaksaj vortoj sen bezono de pliaj morfemoj. 红 (ruĝ) kaj 酒 (alkohol/) povas tute senprobleme aperi tiel en propozicio.

Esperanto dependas tute de derivaj morfemoj (-o, -a, -e, ktp) kaj infleksiaj morfemoj (-as, -is, -j, -n). La Ĉina havas preskaŭ neniajn tiujn morfemojn.

Komparu:
La hund-o trink-as ruĝ-a-n vin-o-n.
狗喝红酒。(hund trink ruĝ alkohol)
Esperanto bezonas ĉiuj ĉi morfemoj (-o, -as, -a, -n) por formi propozicion, la Ĉina ne.

Tio estas la malsameco inter Esperanto (kaj aliaj hindeŭropaj lingvoj) kaj la Ĉina:
Esperanto estas deriva kaj infleksia, la Ĉina ne.

Se "Hund trink ruĝ alkohol" estus gramatika Esperanta propozicio, do ja Esperanto estus strukture simila al la Ĉina.

Esperanto estas strukture tute hindeŭropa lingvo, kaj ĉiu simileco al aziaj aŭ afrikaj lingvoj estas hazarda.

lagtendisto (Montri la profilon) 2017-septembro-23 17:21:11

xavierwoo:En la Ĉina, oni repondas dankon laŭvorte, ke "la danko ne indas", kiu estas la sama senco kun "ne dankinde".
Ankaŭ en la germane oni povas respondi: "Ach, das ist nicht der Rede wert" = "Ho, ne estas inde por respondu dankvorto. Ĉi-tie den "Rede" signifas "irgendwelche Dankesworte" = "Oni ne devas paroli iojn de dankvorto".

lagtendisto (Montri la profilon) 2017-septembro-23 17:38:27

nornen:Esperanto estas strukture tute hindeŭropa lingvo, kaj ĉiu simileco al aziaj aŭ afrikaj lingvoj estas hazarda.
Interesa.

morico (Montri la profilon) 2017-oktobro-04 17:10:19

nornen:Morfologie la ĉina estas tute malsama al Esperanto.[...

Komparu:
La hundb]-o[/b] trink-as ruĝ-a-n vin-o-n.
狗喝红酒。(hund trink ruĝ alkohol)
Esperanto bezonas ĉiuj ĉi morfemoj (-o, -as, -a, -n) por formi propozicion, la Ĉina ne.

Tio estas la malsameco inter Esperanto (kaj aliaj hindeŭropaj lingvoj) kaj la Ĉina:
Esperanto estas deriva kaj infleksia, la Ĉina ne.

Se "Hund trink ruĝ alkohol" estus gramatika Esperanta propozicio, do ja Esperanto estus strukture simila al la Ĉina.

Esperanto estas strukture tute hindeŭropa lingvo, kaj ĉiu simileco al aziaj aŭ afrikaj lingvoj estas hazarda.
La hindeŭropaj lingvoj estas flekseblaj, tio estas ke radikoj estas ofte malsimilaj por sama ideo, neniam en Esperanto
Ekzemple , en la angla: be I am,he is, we are, I was, we were ; or I go, I went ; or I buy, I bought; or foot, feeet ktp.
En la franca: je suis, j'étais, je serai; or je vais, j'allais, j'irai...
En la germana: sein, ich bin, , er ist, ich war; or ich nehme, , er nimmt, ich nahm, genommen; or das Buch, die Bücher...
La strukturo de tiuj lingvoj estas bazita sur la tordo de la vortoj. Do la lernado de tiuj lingvoj estas plejparte longtempa kaj malfacila.

morico (Montri la profilon) 2017-oktobro-04 18:43:59

La aglutinantaj lingvoj, kiel la turka, la japana, la korea, la kechua (Peruo), la svahila (Tanzanio) ktp , funkcias kun apud-meto de neflekseblaj elementoj (radikoj kaj afiksoj), kiuj konservas ĉiam iliajn signifon kaj formon.
La vortoj de tiuj lingvoj estas analizeblaj laŭ sinsekvo de klare distingeblaj elementoj.
Ekzemple, en la turka: kert= ĝardeno; kertem= mia ĝardeno; kertemben = en mia ĝardeno; kertek= ĝardenoj; kertekben = en ĝardenoj ktp.
: kert, em, ben, ek ktp. estas do analizeblaj laŭ sinsekvo de klare distingeblaj elementoj

morico (Montri la profilon) 2017-oktobro-05 10:07:52

La izolantaj lingvoj enhavas vortojn reduktitajn en simpla radikalo, do en nefleksebla kaj ne diserigata formo.
Ekzemple, mi trinkas teon = mi trink' te'. En vjetnama "tôi uông cha'. En la china "wo' hè chà". Por la akcentoj , mi ne havas la bonan klavaron.

La ĉefaj izolantaj lingvoj estas la ĉina, la vjetnama, la taja, la birmana, la tibeta, proksimume 25% de la monda loĝantaro.

La ĉefa diferencigo inter aglutinaj lingvoj kaj izolantaj lingvoj estas skribe. Ĉu oni kunligas plurajn elementojn en unu vorto (aglutinaj lingvojn); ĉu oni tiujn disigas skribe (izolantaj lingvoj).

morico (Montri la profilon) 2017-oktobro-05 14:33:02

Esperanto estas konstruita kiel aglutina lingvo"

En la komenco de la lingvo, Zamenhof skribis precipe al kleraj loĝantoj de Eŭropo kiuj estis la plej potencaj kaj influaj. Li ne volis insisti pri la neflekseblo de la vortetoj aŭ morfemoj.

Hodiaŭ, la situo estas malsimila. Multe da Eŭropanoj lernas la ĉinan kaj por antaŭeniri pri Esperanto, oni devas bone kompreni la 11-an regulon de la fundamenta gramatiko (en 16 reguloj). Legu la tekston de Pjer Buvje
[PDF]
Ĉu Esperanto estas Fundamente facila - ILEI
www.ilei.info/dok/Eo_simpla.pdf/

morico (Montri la profilon) 2017-oktobro-05 14:42:22

Zamenhof Unua libro Ekstrakto

a)" Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole NUR EL SENŜANĜAJ VORTOJ. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj.
Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), – li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo.
Tiel ekzemple la devenon de la vorto « fratino », kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj : frat (frato), in (virino), o (kio estas, ekzistas) (– kio estas frato-virino = fratino), – la lernolibro klarigas en la sekvanta maniero : frato = frat; sed ĉar ĉiu substantivo en la nominativo finiĝas per « o » – sekve frat'o; por la formado de la sekso virina de tiu sama ideo, oni enmetas la vorteton « in »; sekve fratino – frat'in'o; kaj la signetoj estas skribataj tial, ĉar la gramatiko postulas ilian metadon inter la apartaj konsistaj partoj de la vortoj.
En tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto. Kaj tamen la rezultato de tiu ĉi konstruo de la lingvo estas tia, ke ĉion, kion vi skribos en la lingvo internacia, tuj kaj kun plena precizeco (per ŝlosilo aŭ eĉ sen ĝi) komprenos ĉiu, kiu ne sole ne ellernis antaŭe la gramatikon de la lingvo, sed eĉ neniam aŭdis pri ĝia ekzistado. "

Reen al la supro