Al la enhavo

Ĉu via gepatra lingvo havas "nuloblan neadon"?

de Metsis, 2017-septembro-11

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Suomi

Metsis (Montri la profilon) 2017-septembro-11 10:33:50

Speciala fako de mia gepatra lingvo, la finna, estas foresto de nea vorto en neaj frazoj, "nulobla neado". Oni uzas ĝin nur en slango, ne en la norma lingvo.

La baza ideo estas, ke kelkaj vortoj estas uzanta preskaŭ sole kun neado. Ekzemple: Tasan ei ole!: "Certe ne estas!" Kun tempo oni forlasis la nean vorton: Tasan on!: "Certe estas!", sed ankoraŭ la frazo havas la signifon de neado. Observu, ke oni ofte konsideras la nuloblan neadon pli forta ol la norman.

Ĉu via(j) gepatra(j) lingvo(j) havas ian similan?

nornen (Montri la profilon) 2017-septembro-14 09:24:35

En la hispana (almenaŭ ĉi tie) oni diras:

En mi vida he comido un plato tan rico.

Laŭvorte: En mia vivo mi manĝis pladon (manĝaĵon) tiel bongustan.
Laŭsence: En mia vivo mi neniam manĝis pladon (manĝaĵon) tiel bongustan.

ocaluptous (Montri la profilon) 2019-septembro-30 21:45:56

Metsis:Speciala fako de mia gepatra lingvo, la finna, estas foresto de nea vorto en neaj frazoj, "nulobla neado". Oni uzas ĝin nur en slango, ne en la norma lingvo.

La baza ideo estas, ke kelkaj vortoj estas uzanta preskaŭ sole kun neado. Ekzemple: Tasan ei ole!: "Certe ne estas!" Kun tempo oni forlasis la nean vorton: Tasan on!: "Certe estas!", sed ankoraŭ la frazo havas la signifon de neado. Observu, ke oni ofte konsideras la nuloblan neadon pli forta ol la norman filezilla uc browser rufus.

Ĉu via(j) gepatra(j) lingvo(j) havas ian similan?
Laŭvorte: En mia vivo mi manĝis pladon (manĝaĵon) tiel bongustan.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-08 17:05:31

Jes. "Fais pas ça !" (Ne faru tion) estas normale "Ne fais pas ça !".

epoSean (Montri la profilon) 2019-oktobro-19 21:49:56

Mi dirus ke en la franca la neado estas nuntempe pli je la "pas" (aŭ "guere" aŭ "point") ol je la "ne". Oni povas forlasis (kaj oftege ja forlasas) la "ne" en neformala parolado.

En la (uson)angla estas esprimoj kiel "right" kaj "sure" kiuj estas efektive kontraŭaj malgraŭ ŝajna akordeco.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-20 07:29:19

epoSean:Mi dirus ke en la franca la neado estas nuntempe pli je la "pas" (aŭ "guere" aŭ "point") ol je la "ne". Oni povas forlasis (kaj oftege ja forlasas) la "ne" en neformala parolado.

En la (uson)angla estas esprimoj kiel "right" kaj "sure" kiuj estas efektive kontraŭaj malgraŭ ŝajna akordeco.
En la nuntempa franca, vi pravas, oni diras tre ofte "pas" por la negado. Sed oni preskaŭ ne plu uzas "guère" aŭ "point".
Ĉiam, kiam ni uzas "guère" aŭ "point" (kaj estas rarega), oni uzas "ne", ĉar estas formala lingvaĵo. Ekzemple "Fais guère ça" ne ekzistas. Unue, kiam oni uzas "guère", mi jam diris tion, estas formala lingvaĵo, do oni preskaŭ ĉiam uzas "Vous" (ci). Tial, oni devas akordi kaj diras, imperative : "Ne faites guère cela". Due, kiel vi vidis, oni ne plu diras "ça", sed "cela (estas tute la sama vorto, "ça" estas nur neformala kurtigo).
Mi esperas, ke mi bone klarigis.

Ĉu vi povas klarigi por "right" kaj "sure" mi petas?

thyrolf (Montri la profilon) 2019-oktobro-21 09:05:11

right = ĝusta ĝuste
sure = certa certe

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-21 11:20:50

Okej, laŭ mi, estis samaĵoj. Dankon.

Reen al la supro