Al la enhavo

Indonezia Lingvo

de ShiftyBiffty, 2017-septembro-18

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

ShiftyBiffty (Montri la profilon) 2017-septembro-18 16:26:01

Mi volas lerni la indonezian lingvon. Mi denaske parolas la anglan. Mi ne povas trovi au malmultekostajn au senpagajn kursojn che la interreto. Mi scias, ke Duolingo havas kurson pretitan je Septembro de 2018, kaj mi atendos se mi devas, sed mi preferas komenci baldau.

Chu iu scias iel ke mi povas lerni la indonezian au senpage au malmultekoste?

EmilioVdf (Montri la profilon) 2017-septembro-19 02:59:16

Mi trovis kelkaj per google: "learn indonesian", "learn indonesian pdf" kaj "learn indonesian app"

Eksemploj:
https://bahasaku.id/indonesian-language-basics
https://johncurran.files.wordpress.com/2011/01/dje... (207 pages)
La programo por Iphone: https://www.learningindonesian.com/free
por Android: https://play.google.com/store/apps/details?id=com....
por Ipad: https://itunes.apple.com/us/app/in-24-hours-learn-...
kaj tiel plu, ...

AbdulMajeed (Montri la profilon) 2017-oktobro-21 11:09:06

Se vi havas iPhonon aŭ iPadon, estas apo, lanĉita de Adrian Andronic, kiu nomiĝas 6000 words - Learn Indonesian Language for Free, kaj alia, farita de la sama persono, kiu nomiĝas 5000 Phrases - Learn Indonesian Language for Free. Ankaŭ estas multaj utilaj kartaroj ĉe Memrise.

grand_dan (Montri la profilon) 2017-oktobro-30 11:46:58

Ankaŭ mi volas lerni Bahasa Indonesia! Ĝi ŝajnas esti tre interesa lingvo, mia ĉefa problemo nuntempe estas ke mi lernas aliajn lingvojn kaj ankaŭ studas dum la tuta tago.
Eble la kialo de via lernado helpos vin sukcesi. Do, pro tio, mi demandas: kial vi volas lerni la indonezian lingvon?
Dependante el ĝi, vi povas fokusi en legado, aŭskultado aŭ nur skribado.
Mi certas ke kiam vi trovas fonton por via lernado, eblas ke vi povas trovi ulojn por helpi vin lerni, eble per Skajpo.
Bonsanĉo kun via lernado!

kevin1953 (Montri la profilon) 2017-novembro-19 06:11:32

Kiam mi loĝis en Malajzio, mi lernis paroli malajan lingvon. Estis tre facile lerni. Indoneziaj kaj malasiaj lingvoj estas tre similaj.eĉ pli facila ol Esperanto.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-decembro-14 06:41:48

laŭ mia scio, ankaŭ ki-suaheli el orienta afriko ne estas tre malfacila lingvo

Sevechjo (Montri la profilon) 2018-januaro-30 11:36:07

"Esperanto di Indonesia"
https://www.youtube.com/watch?v=hZnGsa5n0Mw

Tio ŝajnas esti tre interesa videaĵo, sed mi komprenas nenion malgajo.gif

Mankas la subtekstojn. Hahaha.

Reen al la supro