Al la enhavo

Ora ĉeno por 79 tagoj - fermita maŝo

de Miland, 2008-majo-23

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-23 18:22:05

En la lasta enigmo, mi ne postulis ke la ĉeno estu fermita maŝo. Tiu supozo efikus la solvon.

En ĉi tiu problemo, la ora ĉeno ja estas fermita maŝo! Ĝi havas 79 ĉenerojn, aranĝita kiel fermita maŝo, do kunporteblas ĉirkau la kolo. Junulino deziras uzi ĝin por pagi por 79 noktojn en hotelo, kaj pagi ciutage po unu ĉenero.

Ĉi-okaze, kiom da tranĉoj, minimume, necesas?

Verda stelo por la unua klarigita solvo!

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-23 19:03:42

Mi trovis metodon por kvar tranĉoj:
Tranĉinte unu, la sesan poste, la dek-unuan post la dua tranĉo kaj la dudek-unuan post la tria tranĉo, oni havas kvar ĉenerojn kaj kvar ĉenetojn kiuj enhavas respektive:
Ĉeneroj: 1-1-1-1 (kompreneble);
Ĉenetoj: 5-10-20-40.
Tio ebligas ĉiun nombron ekde unu ĝis sepdek naŭ.
1-4: 1-4 ĉeneroj
5-9: 5 + (0-4 ĉeneroj)
10-14: 10 + (0-4 ĉeneroj)
15-19: 10 + 5 + (0-4 ĉeneroj)
20-24: 20 + (0-4 ĉeneroj)
25-29: 20 + 5 + (0-4 ĉeneroj)
30-34: 20 + 10 + (0-4 ĉeneroj)
35-39: 20 + 10 + 5 + (0-4 ĉeneroj)
40-44: 40 + (0-4 ĉeneroj)
45-49: 40 + 5 + (0-4 ĉeneroj)
50-54: 40 + 10 + (0-4 ĉeneroj)
55-59: 40 + 10 + 5 + (0-4 ĉeneroj)
60-64: 40 + 20 + (0-4 ĉeneroj)
65-69: 40 + 20 + 5 + (0-4 ĉeneroj)
70-74: 40 + 20 + 10 + (0-4 ĉeneroj)
75-79: 40 + 20 + 10 + 5 + (0-4 ĉeneroj)

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-24 14:58:23

Neniu tranĉo estas nepre bezonata: la junulino la unuan nokton pagu per la tuta fermita ĉeno kaj ricevu kontraŭ ĝi la monvaluon de 78 ĉeneroj. La postaj tagoj ŝi tago post tago redonu tiun monon po tagprezo.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-24 17:23:37

Filu:Neniu tranĉo estas nepre bezonata...
Lerta ideo! Sed la minimuma numero ne estas nulo. Tia solvo postulas ke la hotelmajstro povu adekvate ŝanĝi la valoron de la ĉenon por ke la junulino tiam povu pagi ĉiutage.

Tamen, ŝajnas al mi ke, ĉi tiukaze, ne gravas ĉu la ĉeno estas fermita maŝo aŭ ne!

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-24 17:49:15

Jen alia malbona kaj malhonesta respondo:
Per unu tranĉado oni ruze tranĉas kvar ĉenerojn, poziciinte ilin unu apud la alia laŭ rekta linio kiu ebligus samtempe ĉiuj kvar tranĉi. Denove, oni tranĉu unu kaj la postaj sesa, dek-sepa kaj tridek-oka, por finfinfe obteni 1-1-1-1-5-10-20-40 (vidu ĉi-supre por pli da detaloj...)

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-24 18:38:46

Filu:Jen alia malbona kaj malhonesta respondo:
Bona ideo, se vi povas trompi la juveliston kiu devas tranĉi la oron. Tamen ...
bonan ŝancon al vi trovi la ĝustan solvon!

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-24 19:01:08

Ĉar la hotelmajstro ne deziras konservi ĉenetojn por pluraj tagoj poste redoni ilin kontraŭ aliaj, ĉar eventuale li ja bezonos la monon, ne la ĉenetojn, tial oni devas tute disigi la ĉenon, tio estas 39 tranĉoj, por povi ĉiu nova tago doni unu ĉeneron.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-24 19:49:43

Filu:Ĉar la hotelmajstro ne deziras konservi ĉenetojn por pluraj tagoj ...
Nu, bonaj hotelmajstroj nepre devus povi ŝanĝi kiom ajn da mono kaj ankaŭ iun ajn valuto de riĉaj landoj, kaj ankaŭ akceptos visa-kartojn, sed eble ne zimbabvajn dolarojn, ne havante spacon por stori ilin..

Frankp (Montri la profilon) 2008-majo-26 08:37:50

kvin. La hotelmajstroj deziras pagon ĉiuj tagoj. Unua tago li desiras 1 ĉenero venontat tago 2 ktp.
Unua tago ŝi devas tranĉi 1 foje.
2. Tago ŝi tranĉas kaj ŝanĝas 2 ĉenero kontraŭ 1 ĉenero. Ŝi nun havas 1+1
Hotelmastro havas 2
3. Tago ŝi ne tranĉas. Ŝi havas 1+1 ĉenero kaj pagas kun 1.
Hotelmastro havas nun 2+1 kaj ĉi havas 1
4. Tago ŝi ne tranĉas kaj pagas kun 1
Hotelmastro havas nun 1+2+1
5. Tago ŝi tranĉas kaj ŝanĝas
Hotelmastro havas 5 ŝi havas 1+2+1

fine partoj estas +1+2+1+5+1+11+1+23+1+33
Fine

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-26 15:48:55

Frankp:kvin....Fine
Bedaŭrinde, ne. Provu denove!

Reen al la supro