Al la enhavo

Eurovido 2008

de piotrek92, 2008-majo-26

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

piotrek92 (Montri la profilon) 2008-majo-26 17:31:43

Saluton samideanoj!
Mi last-sabate spektis eurovidon. Laŭ mi plej bonaj kantoj estis de Armenio, Turkio, Finlandio kaj Islandio. Kaj laŭ vi kiu kanto estis plej bona? Skribu, bv
Ĝis! sal.gif

Anel357 (Montri la profilon) 2008-majo-26 18:30:09

Nu, mia plej ŝatata estis tiu el Bosnio; ĝi estis amuza, kaj ĉarma =)
(sed sendube plej ĉarma kantisto estis el Danio ridego.gif

dobri (Montri la profilon) 2008-majo-26 20:11:05

Ĉiu homo havas propran guston. Mi spektis ambaŭ duonfinalojn kaj finalon. Plej multe plaĉis al mi kanto el Latvio. Ĝi estis vigla kaj rapide lernebla.
Plu mi ŝatas kantojn el Ukrainio kaj Malto. Eble ne tiom pro la kantoj kiel pro belaj kantistinoj.
Bedaŭrinde en la konkurso restis malnovaj kutimoj doni la plej grandan nombron da poentoj al najbaro. Tial mi povus fieri, ke mia lando ne faris tion. Tamen doni 12 poentojn al Azerbajĝano mi ne konsentas.
La venkinta kanto el Rusio ŝajnas al mi preskaŭ enuiga. Tute ordinara. Mi ne scias, kion la aliaj homoj ŝatas en ĝi. Sed kiel mi jam skribis, ĉiu homo havas sian guston.

Rian (Montri la profilon) 2008-majo-26 22:56:33

La Eŭrovido plaĉis al mi, kiam oni devis kanti en la gepatra lingvo. Nun multaj kredas, ke povas kanti nur en la angla. La uzado de la angla kondukis eĉ pli al la sentado, ke multaj kantoj en la Eŭrovido similas. Tiel la kultura senco de la aranĝo perdiĝas. Plej multe al mi plaĉis la serba kanto.

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-majo-27 04:22:52

Laŭ mi, ĝi estas ĉefe konkurso de naciaj simpatioj - kantoj estas nur fono. Konkludante el rezultato de Eurovida konkurso (kiel de la pasintaj), najbaraj nacioj amas unu la alian. Do, malgraŭ militoj "supre" (inter landaj suverenoj), ordinaraj homoj preferas amon - kuraĝiganta informo, ĉu ne?

richardhall (Montri la profilon) 2008-majo-27 06:47:03

tomasoavro:Laŭ mi, ĝi estas ĉefe konkurso de naciaj simpatioj - kantoj estas nur fono.
Jes ja, mi konsentas. En Britujo, nia komentariisto (Terry Wogan) antaûdiris kiel multaj da nacioj voĉdonis.

novatago (Montri la profilon) 2008-majo-27 07:57:35

tomasoavro:Laŭ mi, ĝi estas ĉefe konkurso de naciaj simpatioj - kantoj estas nur fono. Konkludante el rezultato de Eurovida konkurso (kiel de la pasintaj), najbaraj nacioj amas unu la alian...
Laŭ mi, bedaŭrinde ĝi ne estas afero pri amo. Eble iom da simpatio sed ĉefe ĝi estas afero de konsento: se vi voĉdonas min, mi voĉdonos vin. Poste la voĉdonoj restas en la memoro de la landanoj por la estonta jaro kaj ili agas laŭ la voĉdonoj de la estinta jaro kaj tiel la konsento daŭras unu jaro pli.

Nu... jam diras ĝin la kanto: "la ĉiki ĉiki ege mojosas" lango.gif

Ĝis, Novatago

Iippa (Montri la profilon) 2008-majo-27 09:57:57

Ciprio ciam vocdonas al Grekio kaj Grekio al Ciprio!

In Solo (Montri la profilon) 2008-junio-23 07:02:43

Armenio estis bela sed malbona voĉoj.

Reen al la supro