Al la enhavo

Ĉu infinitivo ne priskribas konkretan substantivon?

de ito, 2017-novembro-23

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

ito (Montri la profilon) 2017-novembro-23 23:37:27

Mi fine ekkomprenis kial priskribata substantivo devas esti abstrakta. En tia struktoro A-o B-i, ĉiam abstrakta substativo staras antaŭ priskriba infinitivo kiu montras(difinas) realan(konkretan) agon. Eble estas unu el per-apoziciaj esprimoj, ĉu ne?

Dankon al ĉiuj respondantoj.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-novembro-24 09:38:48

Mi volas nur aldoni, ke la fundamenta gramatiko konsistas el 16 malgrandaj reguloj. La Wennergrena gramatiko estas sufiĉe sukcesa provo apliki tiujn dekses regulojn al tiuj multaj okazoj, kiujn la brulanta vivo nature prezentas.

Tamen ne la PMEG estas la fundamenta (!) gramatiko. Tio signifas, ke, se oni trovas unu logikan kompreneblan formon, kiu kontraŭdiras la PMEG sed aplikeblas laŭ la fundamenta gramatiko, tiu formo sen restriktoj validas.

Do, mi iom dubas pri ĝeneralaj gramatikaj leĝoj kiel :
En tia struktoro A-o B-i, ĉiam abstrakta substativo staras antaŭ priskriba infinitivo kiu montras(difinas) realan(konkretan) agon.

sergejm (Montri la profilon) 2017-novembro-24 17:03:46

nulla regula sine exceptione
Ne ekzistas regulo sen esceptoj - krom 16 fundamentaj reguloj.

DuckFiasco (Montri la profilon) 2017-novembro-24 18:07:15

ito:Mi fine ekkomprenis kial priskribata substantivo devas esti abstrakta. En tia struktoro A-o B-i, ĉiam abstrakta substativo staras antaŭ priskriba infinitivo kiu montras(difinas) realan(konkretan) agon. Eble estas unu el per-apoziciaj esprimoj, ĉu ne?

Dankon al ĉiuj respondantoj.
Mi ne komprenas vian argumenton. Abstrakta kiel? i-vortoj priskribas egale libere kiel aliaj priskriboj:
  • pluraj kukoj manĝi
  • multajn librojn legi
  • tri malsanuloj flegi
  • Mi havas du knabojn varti hejme.
  • Tio ne estas mia problemo solvi.
-

nornen (Montri la profilon) 2017-novembro-24 19:47:39

Mi opinias ke tiu ĉi tuta afero temas pri du malsamaj specoj de atributaj subpropozicioj, kiuj Esperante havas malsaman strukturon, tamen en la Japana (kaj parte ankaŭ en la Angla) havas saman strukturon. Temas pri “gapping” (kun truoj) kaj “non-gapping” (sen truoj) subpropozicoj.

Mi petas, ke vi ĝustigu miajn japanlingvajn ekzemplojn, se ili estas malĝustaj; memoru bonvole, ke mi estas gvatemalulo kaj ne japanulo. Vidu tiujn ĉi du ekzemplajn frazojn:

私の見た男が歌っていた。La homo, kiun mi vidis, kantis.
私は海で泳ぐつもりだ。Laŭvorte: Koncerne al mi, estas intenco naĝi en la maro. = Mi havas intencon naĝi en la maro.

Ĉi tie ni vidas du substantivojn, “男”kaj “つもり”, kiuj havas atributajn subpropoziciojn, “私の見た” kaj “海で泳ぐ”.

La unu propozicio povas esti disigata en du: 私が男を見た。+ 男が歌っていた。
Ni vidas, ke “男” aperas en ambaŭ propozicioj. Kiam ni nun kunigas ilin, aperas truon (gap), kie antaŭ estis “男を”: 私の[...]見た男が歌っていた。

Ankaŭ la dua propozicio povas esti disigata en du: 海で泳ぐ。+ 私はつもりだ。
Ni vidas, ke “つもり”nur aperas en la dua, tamen ne en la unua. Tial, kiam ni kunigas ilin, ne aperas truon (gap): 私は海で泳ぐつもりだ。

Subpropozicioj de la unua speco nomiĝas “gapping” (truon havantaj), subpropozicioj de la dua speco nomiĝas “non-gapping” (truon ne havantaj).

Faru ni nun la samon Esperante.

Ni disigas la unuan propozicion: Mi vidis homon. + La homo kantis.
Ankaŭ ĉi tie, “homo(n)” aperas du fojon, kaj kiam ni kunigas ilin, aperas denove la truon, kiu Esperante devas esti plenigita de relativa pronomo (kaj pro wh-fronting oni devas ŝovi la relativan pronomon al la komenco de la subpropozicio): *La homo, mi vidis […], kantis. → *La homo, mi vidis [kiun], kantis. → La homo, kiun mi vidis, kantis.
La angla ekzemple permesas truojn ĉi tie: I saw a man. + The man was singing. → The man I saw […] was singing.

Ni disigas la duan propozicion: Mi naĝos en la maro. + Mi havas intencon.
Denove la vorto “intenco(n)” nur aperas en la dua, tamen ne en la unua propozicio. Ĉar Esperanto ne permesas “non-gapping” (truon ne havantajn) relativajn subpropoziciojn, ni devas trovi alian manieron por ĝin esprimi:
a) kun “ke”-subpropozicio: Mi havas intencon, ke mi naĝos en la maro. (Tio al mi sonas iom mallerta.)
b) kun infinitivo: Mi havas intencon naĝi en la maro. (atentu: ĉi tie ja estas truo, la subjekto de la infinitivo estas ŝovita al la subjekta posicio de la ĉefpropozicio. Tamen la grava aspekto estas, ke la vorto, kiu estas priskribata de la atributo (ĉi tie “intencon”) ne lasu truon.)

TL;DR

Sume:
La japana permesas relativajn subpropoziciojn kun truoj kaj sen truoj.
Esperanto ne permesas relativajn subpropoziciojn sen truoj. Kiam oni esperantigas subpropozicion sen truo, oni devas uzi aŭ “ke”-subpropozicion, aŭ infinitivon, aŭ ion alian.
Mi opinias, ke la originala demando ne temas pri semantika afero (konkreta vorto kontraŭ abstrakta vorto), tamen pri sintaksa afero.

Pri "Tio estas trajno veturi al Parizo.":
Atributa subpropozicio kun truo ne povas esti infinitiva konstruo Esperante.

Sumsume:
Se en la japana vi havas [動詞 (aŭ certaj 形容詞) A] [名詞 B] kaj ja estas truo --> uzu relativan subpropozicion (B-o, kiu A-as) aŭ atributan participion (B-o A-anta).
Se en la japana vi havas [動詞 (aŭ certaj 形容詞) A] [名詞 B] kaj ne estas truo --> uzu ke-subpropozicion (B-o, ke [iu subjekto malsama al B] A-as) aŭ infinitivon (B-o A-i) aŭ "per" + infinitivon (B-o por A-i).

nornen (Montri la profilon) 2017-novembro-24 20:13:39

Unu bildo povas konfuzigi pli ol mil vortoj:

externalImage.png

nornen (Montri la profilon) 2017-novembro-24 20:27:18

DuckFiasco:
ito:Mi fine ekkomprenis kial priskribata substantivo devas esti abstrakta. En tia struktoro A-o B-i, ĉiam abstrakta substativo staras antaŭ priskriba infinitivo kiu montras(difinas) realan(konkretan) agon. Eble estas unu el per-apoziciaj esprimoj, ĉu ne?

Dankon al ĉiuj respondantoj.
Mi ne komprenas vian argumenton. Abstrakta kiel? i-vortoj priskribas egale libere kiel aliaj priskriboj:
  • pluraj kukoj manĝi
  • multajn librojn legi
  • tri malsanuloj flegi
  • Mi havas du knabojn varti hejme.
  • Tio ne estas mia problemo solvi.
-
Al mi ŝajnas, ke ĉiuj viaj ekzemploj krom la dua, ne estas ĝustaj.
La dua eblas, ekz: Mi intencas multajn librojn legi. Tamen la aliaj...
Ĉu vi povas skribi propoziciojn enhavantajn "pluraj kukoj manĝi" aŭ "tri malsanuloj flegi"?

----

@SUDANGLO kaj aliaj
Kion vi opinias pri tio ĉi?
I have three boys at home to look after. --> Mi havas du knabojn varti hejme.
This isn't my problem to solve. --> Tio ne estas mia problemo solvi.

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-25 00:40:29

nornen:
@SUDANGLO kaj aliaj
Kion vi opinias pri tio ĉi?
I have three boys at home to look after. --> Mi havas du knabojn varti hejme.
This isn't my problem to solve. --> Tio ne estas mia problemo solvi.
mi rimarkigas la fluecon inter la du frazpartoj (la dua kun infinitivo),

tio ne estas mia problemo solvi
ne mi havas tiun problemon solvi
tio estas problemo ne mia solvi
tiu problemo nenas mia solvi
mie ne estas solvi tiun problemon
mi ne havas tiun problemon solvi
tio estas problemo solvi ne farde mi (!!)
tio estas problemo solvi ne mi (!!) (se tiu "solvi" povas havi "veran" subjekton malsama al "tio" aŭ "problemo"
tio estas problemo ne solvi mi (!!)
mie nenas solvi tiun problemon

mi havas hejme du knabojn varti
mi havas du knabojn varti hejme
mi havas knabojn varti hejme du
mi havas du varti hejme knabojn
mi havas varti hejme du knabojn
varti du knabojn hejme estas mie

okej: ne mias solvi..., mias varti...

plia afero:
hodiaŭ ne estas tago solvi problemon
ĉi tiu ne estas loko solvi problemon

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-25 01:12:23

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro