Al la enhavo

Реальное состояние эсперанто-тусовки

de BugiVugi, 2017-decembro-12

Mesaĝoj: 242

Lingvo: Русский

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-18 17:52:22

KatjaMcFlores:Saluton, Miĥail Markejev.
Ĉu vi mem fermis la lanĉitan de vi fadenon "Anekdotoj" aű tion faris ĉi-forumaj moderatoroj?
Se mi ĝuste komprenis, ĉiu ajn fadeno fermiĝas, se la kvanto da mesaĝoj en ĝi atingas la nombron de kvincent.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2020-marto-18 20:26:06

Žustenčik, ovru pli larĝe viajn okulojn.
La fadeno "Anekdotoj" atingis mesaĝ-nombron 846, la fadeno "Birdoj al Alta" — 7080.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-18 21:07:07

Kredeble la nombroj de la mesaĝoj de tiuj fadenoj estas pli alta ol 500 nur pro tio ke ili atingiĝis antaŭ ol la politiko "ne pli ol kvincent" enkondukiĝis. Sed eble mi ion miskomprenis.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2020-marto-19 13:35:36

Mi ne malfermis ĝin.

Frano (Montri la profilon) 2020-marto-19 14:16:36

Limigo 500 aperis malice la okan de marto, kiam jam ebra duono de homaro nenion povis kontraŭfari.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2020-marto-19 15:16:07

Kiel videblas, la fadenon "Anekdotoj" oni vizitas pli vigle ol aliajn ŝerc-fadenojn (de 100 ĝis 200 vizitantoj ĉiutage).
Miasupoze, oni trafas ĝin per iuj eksteraj ligiloj.
Tial do mi persone preferus publikigi miajn ŝercojn ĝuste en tiu pli populara fadeno.
Ĉu eble niaj omnipotencaj moderatoroj demonstros sian indulgemon kaj forigos stokej-seruron de la fadeno "Anekdotoj"?

Frano (Montri la profilon) 2020-junio-22 11:31:50

Reta Esperanto-kurso en Zoom dum la pandemio
Aleksandr Blinov el Ĉeboksary (Rusio), profesia lingvoinstruisto, lanĉis post la komenco de la kovida izolado retajn lingvokursojn, kiuj okazas per telekunvena programo Zoom. Unu el tiuj kursoj estas Esperanto.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-junio-22 17:22:31

Frano:Reta Esperanto-kurso en Zoom dum la pandemio
Aleksandr Blinov el Ĉeboksary (Rusio), profesia lingvoinstruisto, lanĉis post la komenco de la kovida izolado retajn lingvokursojn, kiuj okazas per telekunvena programo Zoom. Unu el tiuj kursoj estas Esperanto.
Kie vi eksciis pri Aleksandro?

Frano (Montri la profilon) 2020-junio-22 17:40:12

Rovniy_Sergey:Kie vi eksciis pri Aleksandro?
El libera folio

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-junio-22 17:58:28

Frano:
Rovniy_Sergey:Kie vi eksciis pri Aleksandro?
El libera folio
Mi pensis ke vi konas lin.

Reen al la supro