Al la enhavo

Entrudulo

de Altebrilas, 2018-januaro-09

Mesaĝoj: 109

Lingvo: Esperanto

waruhetima (Montri la profilon) 2018-februaro-26 06:15:53

zorio.

muso, taso, disko, ekrano, klavaro

Vinisus (Montri la profilon) 2018-februaro-26 11:37:28

taso.

Kaŝi, kaŝejo, kaŝata, kaŝebla, Kaŝmiro.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-februaro-27 06:54:21

Kaŝmiro.
prezidanto, ŝipestro, orkestro, artisto, lernejestro

Vinisus (Montri la profilon) 2018-februaro-27 11:34:05

Eble prezidento.

Virino, viro, edziĝpeto, geedziĝo, aŭtuno.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-marto-01 04:53:27

La respondo estis orkestro.

aŭtuno.

kolo, okulo, mano, genuo, kalkano.

Vinisus (Montri la profilon) 2018-marto-01 13:54:27

Laŭ mi ĉiuj estas korpaj partoj, iomete elstaras "okuloj", sed ili ankaŭ estas organoj, kiuj apartenas al ĉiuj viduloj, ĉu ne?

waruhetima (Montri la profilon) 2018-marto-02 05:34:26

Mi intencis, ke homo havas sola kolo kaj la aliaj estas paroj.
(Pardonu mian malbonan esperanton!)
Certe okuloj elstaras. Mi eksciis tion pro via rimarko.
Proponi kvin vortojn por entrudulo estas malfacila, ĉu ne?
Sed ĝi utilas por mia lernado.

fotilo, konsilo, ŝlosilo, kombilo, pesilo

Vinisus (Montri la profilon) 2018-marto-02 14:34:53

Mi entencis montri, ke homo havas ununuran kolon, kaj la ceteraj estas paraj aŭ duope. pordonu min pro mia malbona Esperanto. Kara Waruhetima vi pravas, mi ne estis sufiĉe lerta por konpreni la nuancon de via propono. Via Esperanto ne estas malbona, bonvolu senkulpigi min!

Trajno, tramo, traktoro, tramvojo, tranĉilo.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-marto-05 05:19:52

Afabla Vinisus. Koran dankon al vi, pro tio ke vi korektis miajn erarojn.

Unuvide mi pensis, ke tranĉilo estas entrudulo.
Sed, pririgardinte ilin, mi ankaŭ pensis ke tramvojo estas entrudulo.
Ĉar nur ĝi havas senliman longan formon.

Vinisus (Montri la profilon) 2018-marto-05 13:00:11

Laŭ mi tramvojo rilatas al tramo, dum tranĉilo tute ne! Kiam mi eraros mi humile petas de vi bv. korekti min, ĉar en nia mallonga ekzistado sur nia eta planedo vole nevole, ni ĉiuj estas eternaj lernantoj. Konfuceo diradis jene: "Neniu estas tro saĝa, kiu ne plu havas ion por lerni, kaj neniu estas tro stulta, kiu ne havas ion por instrui."

Stelo, galaksio, suno, luno, senbrua.

Reen al la supro