Al la enhavo

Entrudulo

de Altebrilas, 2018-januaro-09

Mesaĝoj: 109

Lingvo: Esperanto

waruhetima (Montri la profilon) 2018-marto-07 12:37:18

Kia bonega Frazoj! Vi kaj Konfuceo ege kuraĝigis min.
Mi esperas, ke mi skribos ĉi tian belan Esperanton estontece.

Nu, ĉu la respondo estis tranĉilo?
Mi pensas, ke la sekva respondo estas senbrua.

nubo, vento, pluvo, neĝo, glacio

Vinisus (Montri la profilon) 2018-marto-07 19:23:02

Ne estu tro humila, ĉar vi jam bone regas Esperanton! Permesu al vi la rajton erari, sed postulu de vi mem la devon vin korekti; Saĝulo estas tiu, kiu per eraro lernas agi ĝuste; La vivo mem estas malfermita libro, instruanta tiun, kiu deziras lerni.

Laŭ mi la vorto estas vento ĉu?

Ĝakarto, Tokio, Hanojo, Manilo, Popolo.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-marto-09 06:37:21

Pri Esperanto, mi ne timas esti eraronta, sed timas rigardi mian erarojn, kiujn mi faris antaŭe.
Tio vere estas mia malbona karaktero. Vi pravas. Mi devas lerni el miaj erarojn.

La vorto estas popolo.

deka, eta, meza, supra, montra

Vinisus (Montri la profilon) 2018-marto-09 13:58:37

Vojo trapasita, irejo konata. Pro tia konkero, ni malkovros, ke estas longa distanco de la teorio al la praktiko. La aŭtoro de Esperanto ne trovis teda nek laciga sian longan vojiradon por doni al la homaro tiel mirindan ilon de interproksimiĝo de koroj; kiom da fojoj li eraris kaj estis devigita rekomenci ĉion denove ne timante mokadon. Mi ne timas erari mi timas ne fari.ridulo.gif

Eble, montra

Lernejo, instruistino, lernanto, libro, tajloro

waruhetima (Montri la profilon) 2018-marto-14 06:15:15

Mi estas feliĉa, ĉar mi estas sur la vojo por akiri tiun mirindan ilon, ankoraŭ komence.

tajloro

maniko, poŝo, manumo, kukurbo, kolumo

Vinisus (Montri la profilon) 2018-marto-14 13:09:10

Kukurbo.

Vi kaj mi ni ne estas komencantoj, sed progresantoj, ĉar la tutan Esperanton neniu scias; eĉ la plej klera esperantisto, kiam li aŭ ŝi verkas certe, trovas malfacilecon por iri antaŭen. Tion, kion ni ne povas fini nun, tion ni finos morgaŭ, se ni daŭre estos fidela al nia kompromiso, ĉu ne vere?

Krabo, krabro, vespo, abelo, galaksio.

Vinisus (Montri la profilon) 2018-marto-14 16:17:42

Fajro sur Hiroŝimo

"El la pordo de la lernejo mi vidis la preterflugon de usona aviadilo rekte al Hiroŝimo. estis la oka horo de mateno agrable serena. Oni antaŭsentis arda varmego, ĉar cikadoj jam kantis ĥore. La matena nebulo jam estis disiĝinta kaj la suno hele brilis.
Malgraŭ la fakto, ke mi vidis unu solan aviadilon, mia koro forte batis, ĉar eble aliaj venus poste. sed la danĝero estis multe pli granda ol mi unue supozis. Subite aŭdiĝis grandega eksplodo, kiu skuis la teron sub niaj piedoj, malgraŭ la granda distanco inter ni kaj Hiroŝimo. Estis unusola eksplodo sed leviĝis giganta nigra nubo. Tertremo kaj ventego dispecigis plurain vitrojn en la lernejo. Poste falis nigra pluvo, kaj la ombroj etendiĝis tra la ĉielo. Kiam la suno revenis ni ĉiuj en la lernejo decidis tuj iri al la urbo. Ĉiuj havis parencojn tie, kaj ĉiuj sciis ke la ŝanco revidi ilin vivantaj estis tre malgranda. mi supreniris kamionon plenan de lernantoj. Niaj larmoj falis. Ni ĉiuj antaŭploris nian orfecon."

Krabo, krabro,vespo, abelo, galaksio.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-marto-18 08:20:56

Esperanto ja estas la lingvo por mondpaco.
Mi scias, ke Esperanto ebligas komunikadon inter homoj, kies propraj lingvoj estas malsamaj. Dume mi ofte sentas, ke mian pensadon influras mia propra lingvo kaj moro.

Pardonon, mi pretervidis la respondo, "montra".
La entrudulo estis "supra", laŭ mi. Ĉar ceteraj relatas al fingro. Ĉu vi konsentas tion? Se ne, bonvolu ne hezitu diri. Certe estas bona lernado por mi.

galaksio

banano, sunfloro,korvo , kanario, citrono

Vinisus (Montri la profilon) 2018-marto-18 12:43:05

Korvo kaj kanario.

"Pardonon, mi pretervidis la respondo, "montra".
La entrudulo estis "supra", laŭ mi. Ĉar ceteraj relatas al fingro. Ĉu vi konsentas tion? Se ne, bonvolu ne hezitu diri. Certe estas bona lernado por mi."

Bonvolu klarigi vian supran skribaĵon, ĉar mi komprenis nenion pri ĝi. Senkulpigu min, mi petegas.

Masonisto, ĉarpentisto, oraĵisto, kuiristo, kukumo.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-marto-20 05:55:48

waruhetima:Pri Esperanto, mi ne timas esti eraronta, sed timas rigardi mian erarojn, kiujn mi faris antaŭe.
Tio vere estas mia malbona karaktero. Vi pravas. Mi devas lerni el miaj erarojn.

La vorto estas popolo.

deka, eta, meza, supra, montra
Mi diris pri ĉi tiu mia afiŝo.
Vi respondis "Eble montra".
Tiam mi diris nenion, malgraŭ ke la respond estis "supra" laŭ mi.
Poste mi vidis la afiŝojn, kaj remarkis tion.

Estas dika fingro, montra fingro, meza(longa) fingro, eta(malgranda) fingro.
Sed ne estas supra fingro, ĉu ne?

Mi esperas, ke mia nova skribaĵo ne ĝenos vin ree.
Se mi miskomprenis vortojn aŭ gramatikon, montru al mi, mi petas.

banano, sunfloro, korvo, kanario, citrono
Korvoj ne estas flavaj. Ceteraj estas flavaj.

Masonisto, ĉarpentisto, oraĵisto, kuiristo, kukumo.
Nur kukumo ne estas homo.

sonĝo, krajono, lito, ronko, alarmo

Reen al la supro