Al la enhavo

Internaciaj metaforoj

de palaman, 2018-februaro-16

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

ito (Montri la profilon) 2018-februaro-20 18:41:51

dispremi tempon:

waruhetima:En la japana, oni ne uzas "mortigi tempon", diras "dispremi tempon".
Eble ĉikaze "dispremi" iom ne sufiĉus por esprimi "uzi tempon vane". 潰す havas plian sencon. Oni unue dispremas ekz. argilon kaj poste uzante la dispremitan argilon ŝtopas ekz. truon de muro. Do ĉikaze 潰す signifas ne dispremadon sed ŝtopadon per dispremita aĵo, kaj pli vaste signifas plenumi truaĵon aŭ krevaĵon aŭ ion similan per io kaj plie signifas okupi vakan spacon aŭ ne-okupitan tempon per io aŭ ia ago. (穴を潰す, 塗り潰す, kaj pli vaste 時間を潰す)

Do 時間を潰す signifas pasigi ne okupitan tempon farante ian agon. Ekzemple tiel: Mi renkontos unu el miaj amikoj je 6:00 ptm. Nun estas nur 5:00 ptm. Kiel mi pasigu la neokupitan horon? Bone! mi pasigu la tempon ludante per iPhone(ゲームで時間を潰す)aŭ mi uzu la tempon legante magazenon(雑誌を読んで時間を潰す).... Ludado kaj legado estas ja dispremitaĵoj. En tia esprimo la neokupita tempo kutime estas ne longa, ĉar ĝi estas kvazaŭ truaĵo kaj la dispremaĵoj estas negrava nek nevalora ago, ĉar ili estas nur portempa porripara materialo.

Mi ne estas certa, ĉu taŭgas "ŝtopi tempon"? Kaj ĉu "mortigi tempon" estas similsenca al 時間を潰す?(Laŭ mia sento iom ne-sama)

perdi tempon

Oni havas nur limigitan tempon por elfari ion. Se oni farus vanaĵon, kaj perdus tempon. -->3. ne havi suficxan tempon por fari ion. Kaj fine li malsukcesus elfari ĝin.

StefKo (Montri la profilon) 2018-februaro-20 19:35:48

En la pola oni ankaŭ uzadas "mortigi tempon" kiam oni havas tempon sed neniun taskon aŭ celon, kaj oni faras ion ajn por preventi absolutan enuon (do la germana senso).

sergejm (Montri la profilon) 2018-februaro-20 22:55:54

En la rusa oni ankaŭ "mortigas tempon". Kaj legante 'Alicon en Mirlando' (Freneza tetrinkado) ni legas, ke ankaŭ en la angla.

nornen (Montri la profilon) 2018-februaro-21 00:14:15

ito:Mi ne estas certa, ĉu taŭgas "ŝtopi tempon"? Kaj ĉu "mortigi tempon" estas similsenca al 時間を潰す?(Laŭ mia sento iom ne-sama)
Laŭ via klarigo, al mi ŝajnas ke ekz la germana "Zeit totschlagen" (bate mortgi tempon) kaj la hispana "matar el tiempo" (mortigi la tempon) kaj la angla "kill time" (mortigi tempon) ja estas similsencaj al 時間を潰す: Fari ion nenecesan nur por ke -percepte- la tempo pasu pli rapide.

Ankaŭ en la hispana oni diras "perder el tiempo" (perdi la tempon) por esprimi, ke oni fakte devas fari ion gravan, tamen oni ne faras tiun gravaĵon, sed ion nenecesan anstataŭe.

Hispane: Maté el tiempo jugando en el celular. = Mi mortigis la tempon ludante en la poŝtelefono. = Mi ne havis nenion por fari kaj mi ludis por ne sperti enuon.
Hispane: Perdí el tiempo jugando en el celular. = Mi perdis la tempon ludante en la poŝtelefono. = Mi ja havias ion gravan por fari, sed mi ludis anstataŭe.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-februaro-21 12:51:26

En la franca ekzistas esprimon "tuer le temps" kiu signifas la saman.

Fama poeto Jacques Prevert eĉ skribis: "Le temps mêne la vie dure à ceux qui veulent le tuer" (la tempo malfaciligegas la vivon de tiuj, kiuj volas mortigi ĝin).

En Esperanto, mi proponus "senenuiĝi" aŭ "elenuiĝi".

StefKo (Montri la profilon) 2018-februaro-21 14:02:04

Altebrilas:En la franca ekzistas esprimon "tuer le temps" kiu signifas la saman.

Fama poeto Jacques Prevert eĉ skribis: "Le temps mêne la vie dure à ceux qui veulent le tuer" (la tempo malfaciligegas la vivon de tiuj, kiuj volas mortigi ĝin).

En Esperanto, mi proponus "senenuiĝi" aŭ "elenuiĝi".
"malfaciligegas" - terura vorto!

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-februaro-22 22:37:32

Aŭ alternative "malfaciligadas", por insisti pri la daŭro. Tio signifas, ke plejofte oni vane provas eskapi enuon, sencele distriĝante.

ito (Montri la profilon) 2018-februaro-23 03:44:17

Mi miras kiel ĝuste paralelas la metaforo "mortigi tempon" en okcidentaj lingvoj . Sed mi iom dubas ĉu ĝi havus eblon miskomprenigi al fremduloj. Ekzemple "li mortigis mian tempon" povus signifi "li perdigis aŭ rabis mian valoran tempon", ĉu ne?

Iom da kromaĵoj ritalaj al la japana:

nornen:Kiel oni diras "perdi tempon" kun la signifo donita de vi? 「時間を負ける」? 「時間を失う」? 「時間を逃す」? 「時間を無くす」?
「時間を負ける」:
En la japana, oni diras ne "malgajni(malvenki) tempon" sed ekz. "malgajni pri (pro manko de) tempo ne pri (pro malbona) strategio kaj taktiko iun partion aŭ konkuron. 「時間に負ける」「時間切れで負ける」「時間が無くて負ける」

「時間を失う」:
Troviĝas simila esprimo t.e. 「時を失する」. Ĉikaze 時 indikas ne tempo-daŭron sed momenton bonan ŝancan. Do oni forlasas「間」 kaj foje anstataŭe kunmetas 「機(grava momento aŭ punkto en okazo)」. Do oni povas diri ankaŭ 「時機を失う」「機を失する」. Fine ĝi signifas "preterlasi bonan ŝancon".

「時間を逃す」:
Ĝi tre similas al 「時機を失う」. 「逃げる」signifas eskapi. 「逃す」signifas lasi ĉasaĵon eskapi. Ĉasaĵo estas ja ŝanco. 「時を逃す」「時機を逃す」「時機を違(たが)う misi, erari」

「時間を無くす」:
Ĝi similas al 「時間を失う(perdi tempon)」. Oni povus diri 「時間を無くす」, sed pli kutime diras 「時間が無くなる」.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-februaro-23 09:38:19

Estimata ito ,

Via mesaĝo interesas min, sed mi ne komprenas la japanan kaj ŝatus vidi laŭvortan tradukon interparenteze.

Dankon.

(Daŭrigota.)

Metsis (Montri la profilon) 2018-februaro-24 00:35:35

Al mi
  • tappaa aikaa: mortigi tempon
    oni havas tempon sed neniun taskon aŭ celon kaj faras ion ajn por preventi absolutan enuon
  • hukata aikaa: malŝpari, perdi tempon
    uzi tempon vane

Reen al la supro