Al la enhavo

Internaciaj metaforoj

de palaman, 2018-februaro-16

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2018-februaro-24 04:17:07

Kara ito, multan dankon por via tre detala klarigo.

ito (Montri la profilon) 2018-februaro-24 07:17:43

La mesaĝo estas kaŝita.

ito (Montri la profilon) 2018-februaro-24 07:18:34

nornen,

Ne dankinde. Mi ĉiam miras viajn klarajn kaj koncizajn esprimojn en Esperanto. Male mia esprimo ĉiam estas malkonciza.

nornen (Montri la profilon) 2018-marto-02 15:49:22

Amuze, ke en multaj lingvoj homoj povas mortigi la tempon, kvankam sendube finfine la tempo ĉiam mortigos la homon...

Haikuo

人々を
時間が殺す。
必ずや。

ito (Montri la profilon) 2018-marto-06 12:19:46

Mi ŝatas librojn de Chögyam Trungpa (Tibeta Budhisma gvidanto). Li avertas rilate al enuo, ke ne evitu ĝin, ne eskapu el ĝi, sed sufiĉe gustumu ĝin sen barakti. Eble li instruas ke nur vidu tion ke diversaj ideoj kaj pensoj aperas en la menso kaj ili nepre tre baldaŭ malaperas dum la daŭro de tempo-fluo, sed ne rigaru ilin kun taksado tiel ke iu ideo estas bona aŭ iu ideo estas morale malbona aŭ iu ideo estas memorinda aŭ iun ideon foriru k.t.p, nur ĉeestu ĉe la fluo de tempo.

人は皆
少しの暇も
耐えられず

nornen (Montri la profilon) 2018-marto-06 18:22:56

Gustumi, ĝui la enuon kaj eĉ uzi ĝin ŝajnas al mi tre saĝe.

Mi loĝas en Gvatemalo-Urbo kune kun pli malpli 4 milionoj da samurbanoj. Ĉar la stratsistemo estas sufiĉe malbona, ofte estas multe da trafiko kaj oni troviĝas sin kaptita inter centoj da nemovantaj veturiloj. Multajn homojn tio stresigas kaj ili koleriĝas kaj malhumoriĝas. Tio ne okazas al mi. Kiam mi troviĝas kaptita inter nemovanta amaso da veturiloj, mi scias, ke ne gravas, kion mi faras, ĉar ia mia faro ne plirapidigos la trafikon. Ĝi estas for de mia kontrolo. Sekve, mi permesas, ke mia menso forvagas, ke ĝi saltetas de pensero al pensero, kaj mi trovas trankvilon kaj muzon. Ofte mi trovas solvojn al problemoj, kiujn mi ne kapablas solvi pripensante ilin direkte kaj enfokusigante ilin.
Post du horoj en la trafiko (sur vojo, kiu normale bezonus nur 15 minutojn), mi ne alvenas stresanta, tamen trankvila.

全道に
車は止まる
気は逸れる

ito (Montri la profilon) 2018-marto-13 08:41:20

Ho, mi envias vin. Mi emas baraktadi dum tre mallonga enuo. Mi ankoraŭ ne povas ĉeseti ĉe enuo trankvile. Sed kiel vi diras, tempo al tempo, mi rimarkas ke bona ideo surakviĝas el profunda loko je ja senbarakta momento.

信号を
待つ間に
タバコに火をつける

Reen al la supro