Al la enhavo

Enigmo kun alumetoj

de Miland, 2008-junio-08

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-08 22:19:28

Vi devas fari donitan formon per kunigi alumetojn nur ĉe la finoj, nek rompante ilin, nek crucigante ilin, nek kurbigante ilin. Kompreneble vi povas fari triangulon uzante tri alumetojn. Sendube ne estas malfacila por vi fari du triangulojn uzante kvin alumetojn. Do, al la enigmo:

Faru sep triangulojn, uzante naŭ alumetojn.

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Frankp (Montri la profilon) 2008-junio-09 09:13:50

La formo ne estas plata.

La formo havas 3 dimensiojn.

Pensu pri tri flanka piramido.

Por tri flanka piramido vi besonas 6 alumetoj kaj ricevas 4 triangulojn.

Nu vi uzas unu flanko de tio kaj fari kun 3 aldona alumetoj, aldona tri flanka piramido.

Tiam vi havas 7 triangulojn kun 9 alumetojn.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-09 09:43:48

Frankp:Pensu pri tri falka piramido .. aldona tri falka piramido.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

*

Tamen mi opiniis ke falko estas rabobirdo. Ĉu vi uzis la ĝustan esprimon? Mi divenas ke vi volis diri pri piramido kun triangula bazo. Geometria piramido kompreneble havas kvar flankojn, estante kvaredron!

Reen al la supro