Al la enhavo

Alia enigmoj uzante alumetojn

de Miland, 2008-junio-09

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

trojo (Montri la profilon) 2008-junio-10 17:15:29

La grundo aŭ tablo formas la bazon de la du triangulaj fenestroj. Alumetoj ne povas flugi.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-10 17:47:39

trojo: Alumetoj ne povas flugi.
Vi pravas - pri la flugpovo de alumetoj. Tamen trianguloj havas tri flankoj, kaj la flankoj formiĝendas per la alumetoj. Tial la solvo de arkoj akceptiĝas nur kiel amuza komento!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-junio-11 05:10:59

Miland:la flankoj formendas per la alumetoj.
Kelkajn minutojn mi ne povis kompreni, kiel eblas for-mendi ion, sed fin-fine mi decidis, ke vi celis la vorton form-iĝi. Ĉu?

lango.gif Mi rememorigas, ke la forumo nomiĝas "Humuro"!

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-11 07:23:15

Terurĉjo:
Miland:la flankoj formendas per la alumetoj.
..vi celis la vorton form-iĝi. Ĉu?
Dankon pro la korekto. Vi pravas, la flankoj formendas per la alumetoj!

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-11 07:40:32

Nu, pripensante la provon de Trojo denove, mi dirus, ke estas debatebla ĉu mia solvo kreas unu aŭ du triangulojn. Sed sendube ambaŭ triangulojn kiujn mi havas en la menso estas videblaj fizike, kaj neniu de iliaj flankoj eblus sen la alumetoj, kaj la flankoj ĝuste kunigas ĉe iliaj respektivaj tri pintoj.

Frankp (Montri la profilon) 2008-junio-11 12:24:01

Kuŝigu la alumetojn sur spegulo, en la formo de triangulo.
Vi uzas 3 alumetojn kaj ricevas 2 triangulojn kun ses anguloj.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-11 12:44:29

Frankp:Kuŝigu la alumetojn sur spegulo, en la formo de triangulo.
Vi uzas 3 alumetojn kaj ricevas 2 triangulojn kun ses anguloj.
Mi komendas vin pro inĝenieco! Nu, la respeguliĝo de triangulo ne estas triangulo mem, nur iluzo. Tamen, estas vere ke ni vidas respeguliĝon fizike, kaj sen la alumetoj, ĝi ne videblas.
Ŝajnas al mi juste doni al vi bluan stelon por inĝenia solvo, tamen la verdan restas por tiu kiu divenos la mian:

*

Frankp (Montri la profilon) 2008-junio-11 13:17:15

Kuŝu la alumetoj en triangulo.
Tima vi havas du tianguloj.
Unu interna kaj unu eksterna.
Vi havas ankaŭ 6 anguloj.
3 interna kaj 3 eksterna

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-11 13:57:47

Frankp:Kuŝu la alumetoj en triangulo..Unu interna kaj unu eksterna..
Lerta sugesto, sed la problemo estas ke la triangulo ekstere ne estos kompleta, ĉar la alumetoj ne kuniĝos ĉe angulo de 60 gradoj.

Tamen, laŭ mia opinio, vi, kiel Terurĉjo, ne estas tro malproksime de la solvo. Efektive - via solvo estas iel egala al la mia, sed vi ne konatis kiel. Oni povus diri ke vi trovis solvon, sed vi bezonas rekoni tion kaj eltrovi la ĝustan pravigon!

trojo (Montri la profilon) 2008-junio-12 20:52:11

Oni bruligu domon per la alumetoj, kaj formu tiel multajn triangulojn kiel deziratajn el la cindroj, zorgante ke oni ne rompu aŭ krucigu la alumetojn. okulumo.gif

Reen al la supro