Al la enhavo

Ĉu oni diras ĉion Esperante?

de xBlackWolfx, 2018-septembro-07

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

xBlackWolfx (Montri la profilon) 2018-septembro-07 02:47:16

Kiam mi serĉas vortojn, mi ofte ne trovas la vorton kion mi serĉas. Ankaŭ, mi ofte elpensas frazojn kion la dekses reguloj ne klarigas kiel diri.

Esperanto evidente ne havas la longan literaturan historion kion naturaj lingvoj havas. Kiel iu povas diri ke oni povas diri ĉion? Ŝajnas ke tradukitaj libroj estas malmultaj. Kion tradukulo fartas kiam ŝi/li ne scias kiel diri ion? Lingvoj bezonas pli da regulojn ol dekses. Mi studas lingvistikon, mi scias bone kia malsimpla lingvoj povas esti. Ankaŭ, mi estas devanta elpensi novajn 'frazo-strukturojn' nur ĉi tion skribas!

Mi esperas ke oni povas kompreni kion mi skribas. Ĉiu vorto estas en la vortaro de ĉi tiun retpaĝaro.

Kial mi skribas esperante kiam mi ne ofte uzas la lingvon, kaj mi ne opinias ke oni povas diri ĉion per ĉi tiu lingvo? Ĉiu ne povas kompreni la anglan lingvon. Kaj mi esperas kuraĝigi homojn uzi Esperanton. Ankaŭ, mi volus apliki ĝin. Aplikado estas bona.

Metsis (Montri la profilon) 2018-septembro-07 07:30:13

Vi pravas, ke la dekses reguloj praktike ne sufiĉas, kaj ĉi tiel ne taŭgas reklami, ke "Esperanto estas la plej simpla lingvo nur kun 16 reguloj!". Ĵuste estus reklami, ke E-o havas tre malmute da reguloj.

Vi demandis, kiel oni elektas esprimojn, kiel oni aŭ kiu decidas, ke oni diras ĉi tiel sed ne tiel. Ni havas La Fundamenton, la originala verko de Zamenhof kun gramatiko kaj vortaro, kiu difinas la ideon kaj bazajn vortojn de la lingvo. Sed fine la uzantoj de la lingvo decidas, kiuj vortoj, kiaj esprimoj estos akceptintaj.

Ĉi tiuj bazaj, originalaj vortoj estas plejparte pruntitaj el la latinidaj (plejparte el la franca) kaj el la germanaj (plejparte el la germana kaj la angla) lingvoj. Unuopaj vortoj oni pruntis el aliaj lingvoj (ekz-e "kaj" estas miascie el la greka). Notu, ke la fontoj estas ekskluzive hindoeŭropaj.

Oni klare preferas vortojn, kiujn oni konstruas uzante pre- kaj postfiksoj anstataŭ novaj vortoj, "malmultekosta" anstataŭ "ĉipa".

Ŝajnas al mi, ke origine la franca multe influis E-on, nuntempe la angla. Eblas, ke en la estonteco la araba aŭ la ĉina influas, kiel E-o evoluas.

Vi ne devas traduki esprimojn de via denaska lingvo al E-o, sed analizi rolojn de vortoj en la esprimoj kaj pripensi, kiel oni esprimas ideon, ne vortojn esperante.

Persone mi volus, ke E-o havus pli rektajn kaj klarajn rimedojn esprimi partitivon kaj translativon , sed mi scias, ke ĉi tiuj ŝanĝoj verŝajne ne okazos.

Fine, ne hezitu demandi ĉi tie en Lernu, kiel oni diras ion.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-septembro-07 21:36:20

Kiuj ideoj estas malfacile esprimeblaj pro manko de partitivo aŭ de translativo? Ĉu vi povas citi ekzemplojn?

xBlackWolfx (Montri la profilon) 2018-septembro-08 02:35:26

La reguloj ne diras kiel oni diras 'iu igas iun farti ion'. La dua substantivo estas ambaŭ la 'direct object' de la unua verbo, kaj la 'subject' de la dua verbo!

Kaj mi bedauras. Mi ne povas trovi esperantajn vortojn je gramatikaj vortoj. Ankaŭ, mi ne scias kiun prepozicion mi devas uzi ĉe kie mi uzis 'je' en la antaŭa frazo!

Kaj ne, mi ne legis ion kion oni skribis esperante. Kaj ne, mi ankaŭ ne ŝatas uzi la pasivon. Uzado je (aŭ 'de'?) 'oni' estas pli simpla. Ho, mi ne scias kiel diri ankaŭ tion! Kiel oni ŝangas verbo kun akuzativa substantivo al substantivo kun la sufikso '-ad-'?
Mi havas tro multajn demandojn kiojn (aŭ 'kion'? 'Iu' kaj ĝiaj derivaĵoj povas esti plurala...) mi volas demandi.

sergejm (Montri la profilon) 2018-septembro-08 07:28:09

1) -igi kun transitivaj verboj vere estas problemo. Sed vi mem proponis la solvon: 'igi iun fari ion' anstataŭ 'farigi iun ion'
2) trovi esperantajn gramatikajn vortojn - mi tiel komprenis vian 'je' kiu aŭ alia prepozicio estas tute ne necesa.
3) iu faras ion => farado de io (per)de iu. Jes, 'de' estas tro multsignifa. Iam vi povas uzi du prepozìciojn por precizigi la signifon.
4) multaj demandaj kioj - tio ke 'kio' ne povas havi pluralon inventis gramatikistoj. Tio ne estas vero.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-septembro-08 08:22:07

Eblas diri;
La patrino manĝigas la supon al la bebo

La patrino manĝigas la bebon pri la supo

La supo estas manĝata de la knabo = La supo estas manĝata far la knabo (*)

Mi uzis multajn "kio"-jn en mia teksto

Kion mi bezonas? Teleron, forkon kaj tranĉilon
Kiujn aĵojn (aferojn) mi bezonas? Teleron, forkon kaj tranĉilon


"Kio" povas rilati aŭ al afero, aŭ al aro.

(*) "far" ne estas oficiala, sed uzata.

sudanglo (Montri la profilon) 2018-septembro-08 10:12:47

Ŝajnas ke tradukitaj libroj estas malmultaj
Wrong! Given la number of speakers the wealth of translated material is surprisingly rich. A lot of those books are out of print now but may still be accessible in pdf form over the net.
mi ofte elpensas frazojn kiujn la dekses reguloj ne klarigas kiel diri.
The 16 rules were just a basic framework to get the language started. They were never a complete specification of the language. And it wouldn't have been sensible for Zamehof to have attempted a complete specification anyway.

During the last 130 years the language has evolved through usage in line with the communicative needs of the user community. That's how other languages have evolved, but exceptionally in the case of Esperanto this evolution has been guided by what is acceptable internationally.
Kiam mi serĉas vortojn, mi ofte ne trovas la vorton kion mi serĉas
We are here to help. Give us some examples please and we will try to assist you.
La reguloj ne diras kiel oni diras 'iu igas iun fari ion'. La dua substantivo estas ambaŭ la 'direct object' de la unua verbo, kaj la 'subject' de la dua verbo!
See the recent thread "adding to a transitive verb" But really, do you find iu igas iu fari ion natural or logical.
Mi ne povas trovi esperantajn vortojn por gramatikaj vortoj
There are too many Esperantists who love to talk obscurely about linguistic matters in Esperanto. There is therefore no shortage of such words.
mi ankaŭ ne ŝatas uzi la pasivon
Well that's your choice. Actually the preposition to use for the agent is in the 16 rules. But if 'de' might lead to ambiguity there's always 'far' or 'fare de'
kiojn ,aŭ 'kion'?
kio is not generally considered as countable, there may be very rare exceptional usages in the plural however.

Metsis (Montri la profilon) 2018-septembro-08 15:52:48

Altebrilas:Kiuj ideoj estas malfacile esprimeblaj pro manko de partitivo aŭ de translativo? Ĉu vi povas citi ekzemplojn?
Certe.

Partitivo

La esperanta akuzativo ne apartigas, ĉu temas pri la tutaĵo de aŭ nur parto de objekto. Konsekvence en multaj kazoj oni turnas sin al subkompreno. La partitivo igas ĉi tiun apartigon pli klara.

Kion vi legas? Mi legas libron.

Ĉu vi intencas legi la tutan libron dum vi legado ĵus nun (la akuzativo) aŭ nur parton de la libro (la partitivo)? Verŝajne nur iun parton.

Kion vi aŭskultas? Mi aŭskultas Jonny M.

Ĉu vi aŭskultas la tutan produktadon de la artisto (la akuzativo) aŭ nur kelkajn musikaĵojn (la partitivo)? Ree verŝajne nur kelkajn.

Kiuj estas tie?

Ĉu vi volas havi kompletan liston de personoj, kiuj estas tie? Ĉi-kaze la respondo estus:

Tie estas Adamo, Sofia… [kaj dek aliaj nomoj]

Aŭ ĉu sufiĉas ia priskribo de personoj, ne ĝisfunda listo? Ĉi-kaze la respondo estus:

Tie estas kelkaj membroj de nia klubo.

La partitivo povas esti uzata ankaŭ laŭ derivata maniero en frazo kiel

Kiom kostas tiu hamburgero? Ĝi kostas kvin eŭrojn.

Ĉi tiaj esprimoj propre ĉiam estas partitivaj, ĉar temas pri parto de la "tutaj" eŭroj, parto de tiuj, kiuj vi havas aŭ parto de tiuj, kiuj estas faritaj. Laŭlitere akuzativo havas signifon de "Ĝi kostas la kvin eŭrojn", t.e. temus pri difinaj eŭroj.

Transitivo

Transitivo monstras ŝanĝon de la subjekto aŭ objekto en frazo. Mi partoprenis ĉi tie en Lernu en diskuton pri signifo de sekvaj du frazoj:

Mi farbis la muron blanka.
Mi farbis la muron blanke.


La unua havas adjektivon "blanka", kaj laŭ la gramatikaj reguloj de E-o adjektivo priskribas aŭ la subjekton aŭ la objekton, kiu ajn staras pli proksime. Ĉi-kaze "blanka" estas priskribo de la objekto, la muro. Sed komparu kun frazo "Mi vidas bluan ĉielon", en kiu la objekto, la ĉielo, estas blua dum la ago, la tuta tempo de la verbo. Ĉu la muro estas blanka dum la ago? Ne, ĉar la verbo, farbi, montras ŝanĝon: la muro iĝas de ne-blanka stato ĝis blanka stato dum la ago, la farbado. Gramatike temas pri la transitivo.

La dua frazo havas adverbon "blanke", kaj laŭ la gramatikaj reguloj de E-o adverbo priskribas la predikaton. Do, "Mi farbis la muron blanke" = "Mi farbis la muron per blanka farbo". Ĉar E-o malhavas partitivon, oni devas supozi, ke vi havis sufiĉe da farbon por kovri la tutan muron, sed iel la muro ne atingis kompletan blankan staton. Restas nur alternativo, ke la kvalito de la farbo estis malalta. La malnova farbo restas diafane vidiĝi.

Mu dubas, kiom multaj homoj kapablas analizi ci tiel profunde dum la parolado aŭ dum la legado. Por vidigi ŝanĝon en la unua oni povus uzi translativon.

Mi ne scias kiel montri aŭ vidigi aŭ partitivon aŭ translativon, se oni decidas, ke ili estas bezonataj.

xBlackWolfx (Montri la profilon) 2018-septembro-08 20:01:30

Mi trovis esperantajn librojn nur ĉe Project Gutenberg. Ili ne havas multajn...

sergejm (Montri la profilon) 2018-septembro-08 22:39:02

Nu, multaj libroj estas nur paperaj...
En Project Gutenberg oni ofte ne uzas ĉapelajn literojn, mi preferas preni librojn en aliaj fontoj.
En ĉi tiu paĝaro estas multaj temoj, kie oni indikis ligoj, kie vi povas trovi Esperantajn librojn.

Reen al la supro