Al la enhavo

La leĝo de Wackernagel

de sergejm, 2018-oktobro-17

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2018-oktobro-17 22:02:04

sergejm:Ĉu la leĝo laboras en via lingvo?
Tiu leĝo aplikeblas nek en la Germana, nek en la Hispana, nek en la Kekĉia.

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-18 16:52:13

Tiu leĝo estas por hindeŭropaj lingvoj, oni povas esperi trovi ĝin (modifiita) en nostratikaj lingvoj, Kekĉia certe estas ne en ilia kvanto. Hispana kaj Germana uzas vortordon por alia celo, sed en Latina kaj Pragermana ĝi povis agi.
Ĝi laboris en prarusa lingvo, kaj iuj trajtoj restis en moderna rusa - mi miris kiam eksciis pri tiu leĝo.

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-22 18:57:58

En la prarusa estis 8 rangoj de enklitikoj: же(ja) ли(ĉu) бо(?) ти(?) бы(-us) ми(al mi) мя,ся(min,sin) есть(estas).
бо, ти, ми, мя nun malaperis, ся algluiĝis al la fino de verbo, есть estas malofte uzata.
Sed же, ли, бы - plu obeas al la leĝo de Wackernagel.
En Esperanto 'ĉu' ĉiam estas en la komenco de la frazo, '-us' estas verba finaĵo. Restas 'ja'.
Se vi serĉas 'ja' en Tekstaro, vi vidos, ke 'ja' estas en la loko, kie ĝi devas esti laŭ Wackernagel.
Vi povas diri, ke tio estas tradukoj el la ruso aŭ fare de rusoj aŭ hazardo... Tamen...
Krom tio, 'ja' ofte estas antaŭ verbo aŭ post verbo, sed neniam post kelkaj vortoj post verbo. Tio estas laŭ malfortita leĝo de Wackernagel.
Sed 'ja' povas esti la unua vorto en la frazo - tion la leĝo ne permesas.

nornen (Montri la profilon) 2018-oktobro-24 19:19:16

Se ni parolas pri la malforta varianto de la leĝo, ja ekzistadis io simila (kaj kredeble derivita el la prahindeŭropa leĝo de Wackernagel) en la praa hispana.

La leĝo (kies nomon mi forgesis) eldiras: Klitikoj neniam aperas ĉe la komenco de propozicio.

La klitikoj de la hispana estas la klitikaj formoj de la personaj pronomoj, nome: me, te, lo, la, le, se, nos, os, los, las, les [1].

En la nuntaga hispana, ili aperas enklize ĉe infinitivoj, gerundoj kaj imperativoj. Ekz:
decírmelo = (decír)(me)(lo) = (diri)(al mi)(ĝin)
diciéndomelo = (diciéndo)(me)(lo) = (dirante)(al mi)(ĝin)
dímelo = (dí)(me)(lo) = (diru)(al mi)(ĝin)

Ĉe ĉiuj aliaj verbformoj ili aperas proklize.
me lo dice = (al mi) (ĝin) (li diras)
me lo dijo = (al mi) (ĝin) (li diris)

Pro ortografia konvencio, oni skribas enklizaĵojn kune, sed proklizaĵojn dise.

Komparu ni nun la nuntagan kaj la praan hispanan:
A) Ayer me lo dijo. = (hieraŭ) (al mi) (ĝin) (li diris)
B) Me lo dijo ayer. = (al mi) (ĝin) (li diris) (hieraŭ)

Ambaŭ eblas en la nuntaga hispana, kvankam B komenciĝas per klitiko.
A eblas tute same en la praa hispana. Tamen, ŝuldite al la supra leĝo, B ne eblis en la praa hispana, kaj la klitikoj devis aperis enklize.
B2) Díjomelo ayer. = (li diris) (al mi) (ĝin) (hieraŭ)

La strukturo de B2 ankoraŭ eblas en la nuntaga hispana, tamen nur en poezio, kantoj aŭ por ŝerci. Se oni uzus ĝin en ĉiutaga parolado, la alparolatoj tuj konjektus gravan cerbdamaĝon de la parolanto.

Ŝajnas al mi, ke tiu estas varianto aŭ derivaĵo de la leĝo menciita de sergejm.

- - - -

Eble io rilatita el la latina: Oni ja evitis (kvankam ne devige) komenci propozicion aŭ frazon per neakcentita vorto:

"qua de causa" anstataŭ "de qua causa" (kia de kaŭzo - de kia kaŭzo)
"summa cum laude" anstataŭ "cum summa laude" (plej-granda kun laŭdo - kun plej-granda laŭdo)
"magna cum cura" anstataŭ "cum magna cura" (granda kun zorgo - kun granda zorgo)
"paucis post diebus" anstataŭ "post paucis diebus" (malmultaj post tagoj - post malmultaj tagoj)
"excelsis undique partibus" anstataŭ "undique excelsis partibus" ( [en] altaj ĉie partoj - ĉie [en] altaj partoj)

Interese ankaŭ:

Tene relinquam an rem? = Vin-ĉu forlasos (mi) ĉu aferon?
Verumne hoc est an non? = Vera-ĉu tio estas ĉu ne?
Veniesne? = Venos-ĉu (vi)?
Nonne venies? = Ne-ĉu venos (vi)?

Tu quoque fili! = Vi kaj, filo! (καὶ σὺ, τέκνον)


- - - -
[1] Tamen ne la "plenaj" formoj de la pronombroj, nome: yo, mí, tú, ti, vos, él, ella, ello, usted, sí, nosotros, vosotros, ellos, ellas, ustedes.

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-26 04:51:17

En prarusa ankaŭ estis plenaj kaj malplenaj formoj de pronomoj. ми = мне = al mi, мя = меня = min. азъ = я = mi en nominativo estis uzata malofte, есмь = 'mi estas' indikas personon. En nuna rusa mallongaj formoj de pronomoj mankas. Vi povas aŭdi мя dum rapida parolo, sed tio estas nur mallongigo, ne kliniko.

Reen al la supro