Al la enhavo

Ŝercoj pri bopatrino

de StefKo, 2018-novembro-15

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-21 19:06:49

Stulta analogio?

Novak diras al sia amiko:
- Vi scias, mi aĉetis al mia filino pianon kiel naskotaga donaco esperinte ke ŝi ludos ĝin. Bedaŭrinde, ŝi ne volas ludi...
- Ĉe ni estis analogie. Mi aĉetis al mia bopatrino valizon esperinte ke ŝi elloĝiĝos de ni...

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-22 22:37:23

Fortuno de bofilo

En policejon eniras viro kaj informas pri pereo de sia bopatrino.
– Kiam ŝi pereis? – demandas deĵoranta policisto.
– Antaŭ tri semajnoj.
– Kaj vi informas nin nur nun!?
– Jes, ĉar mi ne povis ekkredi tian fortunon.

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-23 23:01:47

Nur hundo ŝatas bopatrinon...

Al veterinaro venas viro kun bela hundo kaj diras:
- Tranĉu voston de tiu hundo, sinjoro.
- Domaĝo! Tia bela hundo!
- Mi petas, tranĉu!
- Kial?
- Morgaŭ alvenos mia bopatrino kaj mi ne volas vidi ajnan simptomon de ĝojo.

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-24 11:55:55

Senespera sanstato de bopatrino...

Bofilo kondukis malsanan bopatrinon al doktoro...
Post diagnozo, bofilo demandas la doktoron:
- Doktoro, ekzistas ajna espero?
- Ne, tio estas nur inflamo de meza orelo.

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-25 13:02:05

Bonvola direktoro

Dungito en laborejo:
- Sinjor' direktoro, ĉu mi povus ricevi unu tagon de ferio por helpi mian bopatrinon ĉe transloĝiĝo?
- Neniel!
- Mi tre dankas al vi, sinjoro! Mi sciis bone, ke mi povas kalkuli je vi.

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-26 11:10:22

"Mi diras ke mi forestas!"

Al Novak alvenas bopatrino kaj frapas je la pordo. Tiu ne malfermas...
- Ovru la pordon, fripono! Mi scias ke vi estas dome, ĉar viaj ŝuoj estas ĉe la pordo.
- Ne estu trosaĝulo, patrinjo! Mi foriris en sandaloj - li respondas.

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-27 08:11:30

Al kio similas bopatrino?

Geedzoj spektas terurfilmon... Subite surekrane aperas monstra figuro.
- Ho, patrino! - ekkrias la edzino.
- Bopatrino? Fakte, ĝi similas - aldonas la edzo.

---------------------------
"Ho, patrino!" - tiel en Pollando krias timigitaj aŭ surprizigitaj virinoj (la viroj - pli rare).
"Patrino" - vidu supran klarigon.

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-28 08:14:53

Metodo kontraŭ bopatrino?

- Vi devas ĉesi fumi! Ĉu cigaredoj tiel plezurigas vin? - diras doktoro al malsanulo.
- Jes, doktoro. Kiomfoje mi ekfumas, mia bopatrino eliras el ĉambro.

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-29 11:55:19

Demando pri vipuro

Bofilo al bopatro:
- Sssss?
- Sssss sssss!
La traduko:
- Estas la vipuro?
- Ambaŭ estas!

-----------------------------------------
La vipuro - per tia vorto oni ofte nomas bopatrinon.

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-30 10:22:51

Konsentema bofilo

Bopatrino sidas kaj enpensiĝas...
- Kiel mallonga estas tiu vivo... - ŝi suspiras. - Antaŭ nelonge mi naskiĝis kaj jam baldaŭ tempo morti...
- Jam tempo, tempo - jesas bofilo.

Reen al la supro