Al la enhavo

Ŝercoj pri bopatrino

de StefKo, 2018-novembro-15

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-01 22:14:45

La surprizo por bofilo

Bofilo sidas senfare sur seĝo kaj sorbas bieron...
Eniras bopatrino kaj, agitata, diras:
- Dio mia! Vi scias, mi renkontis ciganinon kaj ŝi divenis mian sorton. Mi eksciis kie, kiam kaj pro kio mi mortos. Jen...
- Ne, patrinjo, ne diru! Faru al mi iam la surprizon.


-----------------------------------
Ciganinoj en Pollando ofte okupas sin pri aŭgurado kiel sorĉistinoj

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-02 08:12:28

Bombonujo por bopatrino

Vendejen enkuras viro kaj demandas:
- Ĉu vi havas kubetan sukeron?
- Ne, ni ne havas.
- Kaj alian, malkaran bombonujon por bopatrino?

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-03 07:49:16

Ŝercema bofilo

Malnovaj tempoj...
Bopatrino al bofilo:
- Kontraŭ kolora televidilo mi donus duonon de mia vivo.
- Do mi aĉetos al vi, patrinjo, ilin du - respondas la bofilo.

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-04 07:25:12

Celhava aŭta akcidento?

Novak demandas kontentan konaton:
- Onidire vi havas hieraŭ autan akcidenton? Kio fariĝis?
- Jes, la bufro diskrevita, la reflektoro rompita...
- Do kial vi estas tiel kontenta!?
- Ĉar bopatrino bategis indikpanelon per la kapo.

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-05 19:25:07

Bofilo perdis memoron...

En policejon eniras viro kaj informas pri pereo de sia bopatrino.
– Prezentu ŝian trajtaron, sinjoro – diras deĵoranta policisto.
– Vi scias, sinjor' serĝento... iele mi ne havas memoron pri vizaĝoj...

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-06 17:56:11

Kontenta divorcanto

Juĝa afero pri eksedziĝo...
Juĝisto konstatas:
- Kulpas ambaŭ flankoj - edzino kaj bopatrino.

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-08 10:55:29

Bopatrino-voltmetro?

Bofilo riparas elektroinstalaĵon en sia domo... Abrupte li turniĝas al bopatrino:
- Patrinjo, tenu tiun draton.
- Mi tenas...
- Ĉu vi sentas ion, patrinjo?
- Ne...
- Aha, tio signifas ke fazkurento estas en ĉi alia.

sergejm (Montri la profilon) 2018-decembro-08 16:40:08

Patrino de Malvina (onta bopartino) diras al Buratino, ankaŭ konata kiel Pinocchio:
Ne faru ie truon al Malvina per via nazo!

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-09 08:48:57

Pico por bopatrino

Unu viro telefonas al picejo:
- Mia edzino veneniĝis per via pico...
- Ni pardonpetas pro tio!
- Nenio menciinde! Mi volas mendi du la samajn picojn por mia bopatrino.

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-10 07:20:10

Bopatro kontraŭ bopatrino

- Per kio diferencas bopatro de bopatrino?
- Bopatro alveturas viziti kaj bopatrino vizitadi.

Reen al la supro