Al la enhavo

Anguloj inter kosmospacaj vojoj

de Miland, 2008-junio-13

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-13 08:25:55

En la estonta kosmospaco, la spaco-stacioj estas komunumoj kiuj havas koordinatojn rilate al ilia pozicio relative de la centro, kiu nature havas la koordinatojn (0,0,0). Rektaj vojoj kunligas la staciojn.

(a) Estas tri stacioj, A, B kaj C, havante respektivajn koordinatojn (1, 0, 0), (0, 0, 1) kaj (1, 1, 1). Kiom da gradojn havas la angulo inter la vojo de A al B, kaj tio de B al C?

(b) Supozu ke estas pli malgrandaj stacioj, I, J kaj K, respektive havante koordinatojn (0, 0, 0.5), (0.5, 0, 1) kaj (1, 0.5, 1). Kiel granda estas la angulo (en gradoj) inter la vojo de I al J, kaj tio de J al K?

Notu ke kvankam oni povas solvi la problemon uzante vektoran geometrion, estas pli simpla metodo, kiun multe da infanoj povus kompreni (se ili komprenus la koordinatojn de la stacioj per bildo aŭ modelo).

La ĝustaj solvoj gajnos po verda stelo!

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-13 14:25:23

(a) 60°
(b) 120°

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-13 15:58:21

Filu:(a)..(b)..
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas ambaŭ verdajn stelojn:

* *

Jen la 'infana' metodo:
Prenu kubon, skribu la koordinatojn sur li kaj desegnu tra ili la vojojn. Vi povas aldoni liniojn por formi egalflankan triangulon en la unua kazo, kaj egalflankan sesangulon en la alia.

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-13 16:43:13

Miland:Jen la 'infana' metodo:
Vi povas aldoni liniojn por formi [...] egalflankan seksangulon en la alia.
Miland!!! Ne taŭgas tiu maniero por infanoj!!! lango.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-13 18:05:43

Filu:Miland!!! Ne taŭgas tiu maniero por infanoj!!! lango.gif
Ve, mi komprenas - la eraro korektiĝis!

Reen al la supro