Al la enhavo

Memlernado de Esperanto

de MColovila, 2018-novembro-27

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

MColovila (Montri la profilon) 2018-novembro-27 08:09:15

Saluton.
Mi estas MColovila kaj mi feras esploran laboron sur malsamaj metodoj de lingvolernado. Mi fokusas ĉi tiun laboro en memlernada metodoj. Fakte, mi eklernis Esperanton kiel tio dum la veteraj ferioj, kaj hieraŭ mi elfinis du malsamajn kursojn kun kiuj mi lernis iomete da ĉi tiun lingvon (eble mi feras tre erarojn). Mi decidis min pri Esperanto ĉar, eĉ mi ne sciis tre pri ĝi, mi sciis ke ĝi ne estas tro malfacila por lerni.
Nun, mi kredas ke, finiginte la du kursojn, mi devas praktiki Esperanton. Tial mi estas tie, kaj mi volas proponi debaton:

Ĉu estas vere memlernado utila metodo per lerni lingvojn? Kiel vi lernis Esperanton (aŭ malsamajn lingvojn ke vi parolas)? Kiu estas, laŭ vi, la plej bona vojo fari ĝin?

Metsis (Montri la profilon) 2018-novembro-27 09:21:35

MColovila,

Posedo de iu lingvo havas kvar ĉefajn nivelojn:
- kompreni la skribitan lingvon
- skribi mem
- kompreni la parolatan lingvon
- paroli mem

Ne ekzistas nenia unu metodo, per kiu oni povas lerni ĉiujn kvar nivelojn de E-o. Ne eĉ la populara Zagreba metodo taŭgas al ĉiuj. Do, miksu metodojn. Kompletigu la kurson ĉi tie en Lernu "La teorio Nakamura", provu Duolingon kaj legu la lernolibron "Esperanto per rekta metodo" por obteni posedon de la unuan nivelon, komprenon de la skribita lingvo.

Por skribi mem tiel, ke aliaj komprenas, mi rekomendas, ke vi partoprenas iun lokan kurson aŭ vi serĉas iun, al kiun vi povas skribi kaj ĉi tiu korektas vin laŭ bezono.

Por kompreni la parolatan lingvon vi povas aŭskulti ekz. Evildean en Jutubo aŭ Kernpunkton.

Por povi paroli mem vi devas partopreni iun kurson, ĉar ne ekzistas retaj kursoj kun parolrekono. Por mi la plej bonaj okazoj por lerni paroli estis du someraj kursoj kun alilandaj instruistoj kaj la sola komuna lingvo estis E-o. Devo estas bona instruisto en ĉi tiaj okazoj ridulo.gif

Redaktita 19:09 UTC: Mi korektis etajn gramatikajn erarojn.

sudanglo (Montri la profilon) 2018-novembro-27 13:51:16

Por homoj de mia generacio, la ideo ke oni bezonas partopreni klason kaj sidi antaŭ instruisto por lerni Esperanton estas iom ridinda, kaj ke oni pagu por partopreni tian kurson eĉ pli bizara.

Kiam mi esperantistiĝis (en la sesdekaj jaroj), mi renkontis neniun alian samideanon kiu estis tion farinta. Ĉiuj lernis per libro kaj praktikis sian Esperanton ĉe kongreso aŭ en la loka klubo.

Do ni ĉiuj estis aŭtodidaktoj (memlernantoj) samkiel plejparte la generacioj antaŭe. Kiel Esperanto estus disvastiĝinta se la pra-Esperantistoj ĉiuj estus bezonintaj instruiston?

Se Esperanto estus tia lingvo por kiu mem-lernado ne taŭgas, estas ne-eksplikeble kiel la lingvo tiel rapide disvastiĝis en la fruaj jaroj.

MColovila (Montri la profilon) 2018-novembro-28 00:03:37

sudanglo:Por homoj de mia generacio, la ideo ke oni bezonas partopreni klason kaj sidi antaŭ instruisto por lerni Esperanton estas iom ridinda, kaj ke oni pagu por partopreni tian kurson eĉ pli bizara.

Kiam mi esperantistiĝis (en la sesdekaj jaroj), mi renkontis neniun alian samideanon kiu estis tion farinta. Ĉiuj lernis per libro kaj praktikis sian Esperanton ĉe kongreso aŭ en la loka klubo.

Do ni ĉiuj estis aŭtodidaktoj (memlernantoj) samkiel plejparte la generacioj antaŭe. Kiel Esperanto estus disvastiĝinta se la pra-Esperantistoj ĉiuj estus bezonintaj instruiston?

Se Esperanto estus tia lingvo por kiu mem-lernado ne taŭgas, estas ne-eksplikeble kiel la lingvo tiel rapide disvastiĝis en la fruaj jaroj.
Mi komprenas, sed mi estas (aŭ mi kredas) multe pli juna. Hodiaŭ nia ideo pri lingvlernado estas iom malsama ol antaŭ kelkaj jaroj. Estas ankaŭ malsamaj la metodoj per kiu oni lernas lingvojn. Tial mi volis kompreni tiun metodon, kiu ne estas tiel uzata por la junularo kaj ke mi trovas interesa.
Sed hodiaŭ la metodoj por memlerni lingvon estas ankaŭ malsamaj. Mi estas lerninta kun La Teorio Namakura kaj kun Kurso de Esperanto 4. La du kursoj estas interesaj kaj utilaj -kvankam mi ankoraŭ faras erarojn- sed mi lernis legante en ecrano kaj tajpante en klavaro por paroli kun komputilo. Nur nun mi por la unua fojo parolas kun veraj personoj.
Tial mi volas scii spertoj de aliaj personoj kun memlernado, kiu certe estas malsamaj ol miaj.

Dankon

Nomad0 (Montri la profilon) 2018-novembro-28 10:03:33

Metsis:
Por skribi mem tiel, ke aliaj komprenas, mi rekomendas, ke vi partoprenas iun lokan kurson aŭ vi serĉas iun, al kiun vi povas skribi kaj ĉi tiu korektas vin laŭ bezono.
Multajn dankojn pro detala komento. Laŭ Via sperto ĉu nun funkcias iu pli-malpli vigla reta babilejo por esperantistoj?

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2018-novembro-30 08:02:00

Mi ankaŭ memlernas esperanton.
Mi pensas ke ĉu memlernado taŭgas aŭ ne , dependas de personoj sed ne de lingvoj.
Se ulo taŭgas lerni novajn lingvojn aŭtodidakte, eble li povas lerni ĉiujn novajn aŭtodidakte.
Sed memlernado vere havas iujn malavantaĝojn. En esperanto, Mi ne ankoraŭ povas paroli kaj aŭdekompreni sed nur skribi iom facilajn tekstojn. Se vi havus instruiston kiu povas ĝustigi viajn erarojn kaj transdoni iujn spertojn al vi, vi eble povus elspezi malpli tempon kaj atingi vian celon pli rapide kaj iom pli facile.
Mi nun praktikas esperanton kun alilanduloj per tujmesaĝilo aŭ retpoŝto pro la interreto. Mi pensas ke la interreto estas la plej grava invento de nia periodo kiu faciligas lernadon kaj komunikadon. Per tujmesaĝilo mi povus praktiki mian paroladon kaj aŭdekomprenon, kvankam tio kostos ne mallongan tempon.
Aliflanke, mi povus tuj komuniki kun alilanduloj anstataŭ komuniki ankoraŭ kun samlanduloj kies denasklingvoj estas samaj. Se mi parolas kun samlanduloj, mi ofte parolas nian gepatran lingvon, kio ne helpos plibonigi mian nivelon de esperanto.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-novembro-30 17:39:30

Mi memlernis per Assimil-metodo. Komence, mi estis nur scivolema pri la lingvo, kaj poste mi lude provis paroli, oni instigis min viziti la kunvenojn, mi estis allogata per la tiamaj afablaj stranguloj de la movado, poste lokaj renkontoj, poste kelkaj kongresoj, poste instruado de la lingvo kaj nun la penso de Zamenhof...

Diru kial vi lernis la lingvon, por kiu celo, kaj samideanoj, kiuj havas la samajn motivojn kiel vi venos al vi kaj gvidos vin tra la movado. Tio ne estas aŭtomata, estas parto de hazardo, sed tio ofte okazas.

MColovila (Montri la profilon) 2018-decembro-01 02:02:08

呼格吉勒图:Mi ankaŭ memlernas esperanton.
Mi pensas ke ĉu memlernado taŭgas aŭ ne , dependas de personoj sed ne de lingvoj.
Se ulo taŭgas lerni novajn lingvojn aŭtodidakte, eble li povas lerni ĉiujn novajn aŭtodidakte.
Sed memlernado vere havas iujn malavantaĝojn. En esperanto, Mi ne ankoraŭ povas paroli kaj aŭdekompreni sed nur skribi iom facilajn tekstojn. Se vi havus instruiston kiu povas ĝustigi viajn erarojn kaj transdoni iujn spertojn al vi, vi eble povus elspezi malpli tempon kaj atingi vian celon pli rapide kaj iom pli facile.
Mi nun praktikas esperanton kun alilanduloj per tujmesaĝilo aŭ retpoŝto pro la interreto. Mi pensas ke la interreto estas la plej grava invento de nia periodo kiu faciligas lernadon kaj komunikadon. Per tujmesaĝilo mi povus praktiki mian paroladon kaj aŭdekomprenon, kvankam tio kostos ne mallongan tempon.
Aliflanke, mi povus tuj komuniki kun alilanduloj anstataŭ komuniki ankoraŭ kun samlanduloj kies denasklingvoj estas samaj. Se mi parolas kun samlanduloj, mi ofte parolas nian gepatran lingvon, kio ne helpos plibonigi mian nivelon de esperanto.
Mi ankaŭ pensas, ke ni bonŝancas kun interreto, ĉar tio faras la praktiko de Esperanto pli facila. Kaj mi pensas, kiel vi, ke estas forumoj kaj babilejoj por paroli Esperanton per skribo, sed estus bone kelka paĝo por paroli la parolitan lingvon.

Mi konas ĉi tiun paĝon: Ekparolu
Vi povas tie paroli kun "geonkloj", kiu helpos kaj korektos vin dum vi havas konversacio. Kiam vi estos pli sperta vi povas fariĝi geonklo kaj helpi la "genevoj", kiu estas la komencantoj.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2018-decembro-01 03:15:45

Dankon pri tio amiko. Mi ankaŭ babilas kun iuj esperantistoj per tuj mesaĝilo. Aŭ ne tuj babilado, sed sendi son-mesaĝojn unu al la alia.

Reen al la supro