Al la enhavo

kalkuloj

de Joffry, 2019-februaro-07

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Joffry (Montri la profilon) 2019-februaro-07 07:25:34

Saluton.
Kiel prononci la operaciojn per nombroj?
  • 5 + 3 = 8
(kvin plus tri egalas ok)
  • 5 ‒ 3 = 2
(kvin minus tri egalas du)
  • 5 x 3 = 15
(kvin [???] tri egalas dek kvin)
  • 5 / 3 ≈ 1.515
(kvin [???] tri [???] [???])

amigueo (Montri la profilon) 2019-februaro-07 12:10:37

kelkaj matematikaj esprimoj estas jam implicaj en la lingvo eo?

KAJ/ALDONE/ANKAUX sxajnas PLUS,
DE 3 2 = 3 - 2 = 3 MINUS 2 = 3 KROM 2.
mmm, sxajne sed ne precize...
kaj pri OBL kaj ON? cxu ili estas tauxgaj por esprimi matematikajn konceptojn?
kaj PO/OP?
kaj...?

sudanglo (Montri la profilon) 2019-februaro-07 12:21:08

Kiel vi eble jam supozis, Esperanto havas la verbojn multipliki kaj dividi.

PIV donas kiel ekzemplon - multiplikite per kaj dividite per.

Sed Esperanto posedas aliajn rimedojn

Oni povas diri ekz. trioble kvin estas dekkvin, aŭ trifoje 5 faras 15.

Ankaŭ oni povas uzi '-on' por divido. Ekz. trione 5 estas 1,666.

Notu ke la apartigilo por decimalaj sumoj estas la komo. Do oni uzas la francan konvencion anstataŭ la anglo-saksan konvencion.

Demando: ĉu en via lingvo '1,345' estas decimal nombro aŭ mil tricent kvardek kvin?

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-07 16:18:56

Joffry,

Aĥ, matematiko ekzistas en E-o ridulo.gif Mi dirus, ke kiujn esperimojn oni uzas dependas de la kunteksto. Do miaopinie...

• "Kvin kaj/plus tri estas ok" estas ĉiu-taga esprimo, ekz. en vendrejo aŭ kiam oni bakas.

• "Trioble kvin/trifoje kvin estas/egalas/faras dek kvin" estas esprimo, kiun oni uzas ekz. en ĝardeno aŭ vendrejo por ĉarpentligno.

Pli formalaj estas esprimoj kiel

• "Kvin multiplikite per tri egalas dek kvin"
• "Kvin dividite per tri egalas ĉirkaŭ unu komo ses ses"
• "Kvin dividite per tri aproksime estas/aproksimas unu komo ses ses"

Kiam oni skribas per simboloj, oni kutime ne diras "multiplikite per" en matematiko

∀x: 2x - y > 0

"por ĉiuj iksoj validas, ke du ikso minus ips(ilon)o estas (strikte) pli granda ol nul"

∃x: 3x³ - y² ≥ 0

"ekzistas ikso tiel, ke tri ikso en kubo minus ipso en kvadrato estas nestrikte pli granda ol nul"

∃!x: ∜(3x³ - y²) ≥ 0

"ekzistas precize unu ikso tiel, ke la kvara radiko de <paŭzo> (komenca) krampo <paŭzo> tri ikso en potenco de tri minus ipso en potenco de du <paŭzo> (ferma) krampo <paŭzo> estas pli granda aŭ egala ol nul"

∑ x³ - y² ≤ 0

"sumo de/super la tria potenco de ikso minus la dua potenco de ipso estas malpli granda aŭ egala ol nul" Notu, ke oni povas uzi ĉi tiun formon preskaŭ nur, kiam variabloj malhavas koeficentojn. Nature oni devus doni la limojn. Ekz. "sumo, kiam ikso kuras de nul ĝis unu, super...".

Kiam vi parolas matematikon, elektu unu manieron, ekz. "nestrikte (mal)pli granda" kontraŭ "(mal)pli granda aŭ egala" kaj ne miksu esprimojn!:

3x³ - y² ≥ 0

"tri ikso en kubo minus la dua potenco de ipso estas nestrikte pli granda ol nul"

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-07 16:38:13

sudanglo:
Demando: ĉu en via lingvo '1,345' estas decimal nombro aŭ mil tricent kvardek kvin?
Miascie en ĉiuj nordiaj lingvoj oni skribas 1,345 kaj diras "unu komo tri kvar kvin" same kiel en E-o.
Grandaj nombroj oni grupigas en triopojn. En banka kunteksto oni skribas 1.234.567 "miliono ducent tridek kvar mil kvincent sesdek sep" (per punktoj, sen spacetoj) , sed en normala teksto 1 234 567 per nerompeblaj spacetoj.

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-07 21:39:47

Respekto, Metsis, pro via sciado!

Tiel oni diras en Polujo, eĉ "respektego".

Joffry (Montri la profilon) 2019-februaro-08 14:08:42

Dankon.
sudanglo:
Demando: ĉu en via lingvo '1,345' estas decimal nombro aŭ mil tricent kvardek kvin?
En mia denaska lingvo (la franca), "1,345" estas decimala nombro legenda kiel: "unu komo tricent kvardek kvin".

mimoprobegal (Montri la profilon) 2019-februaro-09 07:52:09

Fundamento
Ekzercaro
§12
Du homoj povas pli multe fari ol unu. ― Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. ― Li promenas kun tri hundoj. ― Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. ― El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. ― Kvin kaj sep faras dek du. ― Dek kaj dek faras dudek. ― Kvar kaj dek ok faras dudek du. ― Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. ― Mil okcent naŭdek tri. ― Li havas dek unu infanojn. ― Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. ― Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. ― La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. ― La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. ― Kion Dio kreis en la sesa tago? ― Kiun daton ni havas hodiaŭ? ― Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. ― Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.

§14
Mi havas cent pomojn. ― Mi havas centon da pomoj. ― Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. ― Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. ― Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron. ― Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. ― Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn. ― Kvinoble sep estas tridek kvin. ― Tri estas duono de ses. ― Ok estas kvar kvinonoj de dek. ― Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). ― Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro. ― Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. ― Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. ― Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. ― Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.

amigueo (Montri la profilon) 2019-februaro-09 11:48:15

Por la konsidero de tiuj kiuj regas iom da matematiko/fiziko en esperanto, mi prezentas parte proponon por la pratika uzo de longesprimaj numeroj. Analoge al la mallongigo de ipsilono (ipso).

1..223.665,094,,857,,,529

"unu dupunkto du du tri punkto ses ses kvin komo nul naŭ kvar dukomo ok kvin sep trikomo kvin du naŭ"
"unu miliono du du tri milo ses ses kvin komo nul naŭ kvar milono ok kvin sep milionono kvin du naŭ"

"unu mega du du tri kilo ses ses kvin komo nul naŭ kvar mili ok kvin sep mikro kvin du naŭ nano..."

(pli bone: anstataŭigi la "dupunkton" per "eta unu infre" kaj la trikomon per "eta unu supre", kaj la komo konservas rolon indiki unuojn, dum la punkto rolas indiki miliardojn, miliardonojn, duiardojn, doiardonojn ktp)


0,003 gramoj = tri mili gramo
500 soldatoj = kilo kvin soldato

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-10 15:22:46

mimoprobegal

La origina demando temis pri kiel prononci kalkulojn, ne nombroj ĝenerale.

mimoprobegal:Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj
Kiom multe estas dekduono? Ĉirkaŭ 15?

Reen al la supro