Al la enhavo

Okaze de la Tago de Virinoj

de StefKo, 2019-marto-08

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-08 08:41:50

Okaze de la Tago de Virinoj

Sen lavado, purigado,
Sen kudrado, kuirado!
En la Tago de Virinoj,
Cent' da floroj, sinjorinoj!
Kaj de morgaŭ – al laboro,
Ĉar festeno por sinjoroj.


El: https://nowiny24.pl

La virino sen rondaĵoj estas kiel ĵinso sen poŝoj – vi ne povas meti la manojn kie ajn.

***********
– Kial la virinoj tiel amas ŝuojn?
– Ĉar, senkonsidere pri ilia dikiĝo, la ŝuoj ĉiam konformos.

***********
Du viroj sidas en boato kaj kaptas fiŝojn. Unu diras:
– Eble mi divorcos kun mia edzino. Ŝi silentiĝis de duonjaro…
La dua glutis iom da biero kaj diras:
– Antaŭpensu tion. Malfacile trovi tian virinon.

***********
En la tuta mondo ekzistas nur unu viro kapabla kompreni kaj akcepti virinon kun ĉiuj ŝia difektoj – la modesta ulo nomita Jack Daniel’s.

***********
Pesimisto pensas ke ĉiuj virinoj estas koruptaj, optimisto esperas ke ĉiuj estas tiaj.

***********
Belega virino ĝojigas la okulon de viro, malbela – de virino.

***********
Edzino revenas hejmen je 2 horo nokte. La edzo ovras la pordon kaj demandas:
– Kie vi estis!? Vi devis reveni je 21!
– Mi parkadis…

***********
Virinoj amas virojn, antaŭ ĉio pro ilia humuro. Evidente, malmulte estas pli amuza ol miliono de dolaroj en konto.

***********
Viro kiu volas gvidi knabinon en liton estas preta fari ĉiun fiecon, nur ke li povu fari tion. Superi lin povas nur virino kiu volas gvidi viron antaŭ altaron.

***********
Kion por kio en la Tago de Virinoj

Edzino iras urben kaj vidas… ŝia edzo iras kun floroj. Kontenta, diras:
– Tio por mi, mia kara?
– Ne, por sekretariino…
La edzino, rabia de kolero, ekkrias:
– Tiele? Por sekretariino la floroj kaj por mi la kaco! (vulgara metaforo: “nenio”).
La edzo respondas:
– Vi volus renverse: la floroj por vi kaj la kaco por sekretariino? (La edzo celis laŭvortan, nemetaforan, do ridigan signifon)

Reen al la supro