Al la enhavo

Cimoj, eraroj kaj plibonigindaĵoj de la nova lernu!

de Jev, 2006-julio-30

Mesaĝoj: 60

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2006-julio-30 21:45:49

En tiu ĉi temo ni diskutu pri ĉio, kion vi volus plibonigi ĉe la nova paĝaro. Se vi rimarkos iun cimon ĉe la paĝaro aŭ havos iun proponon, kiel eblas plibonigi la sistemon, skribu pri tio ĉi tie. Grandan antaŭdankon!

wulfgang (Montri la profilon) 2006-julio-30 23:03:28

OK, tie:

La Studplano: Ĝi ne ĉiam montras finita lecionoj, ekzemple "Ana Pana" kaj lecionoj de vorttrajnado estas ne verda, kvankam mi finis ilin.

Pardonu por skribi en la malĝusta temo. Mi superrigardas la vorton "aspekto".

Proposo: redaktfunkcio por forumo estus bonega!

Jev (Montri la profilon) 2006-julio-30 23:13:08

wulfgang:Proposo: redaktfunkcio por forumo estus bonega!
Ĉu ne eblas redakti la mesaĝojn? Provu ankoraŭfoje...

wulfgang (Montri la profilon) 2006-julio-31 09:18:58

Ah! Mi nun vidas la ligilon. "Redakti" estas tradukita kun "skribi" en la germana versio.

Jev (Montri la profilon) 2006-julio-31 14:33:25

Unu persono skribis al mi, ke la nova paĝaro estas tre malrapida... Kion vi pensas pri tio? Kiom rapide ĝi fukcias por vi?

Urho (Montri la profilon) 2006-julio-31 18:20:46

Jev:Unu persono skribis al mi, ke la nova paĝaro estas tre malrapida... Kion vi pensas pri tio? Kiom rapide ĝi fukcias por vi?
Mi pensas, ke nun (post la pasinta merkredo) la nova paĝaro funkcias pli bone! – Ĝi estas sufiĉe rapida.

el_edu (Montri la profilon) 2006-julio-31 18:59:53

Saluton

Mi kredas ke mi rimarkis cimon ĉe la kurso "Ana Renkontas": Kiam mi sendas la dialogekzerco, la lingvohelpanto ricevas nur la komenton tekston, la dialogo teksto alvenas malplene. Tamen, ĉi tio korekte funkcias per la malnova lernu.

Bonvolu diri al mi ĉu vi deziras pli detalojn, helpi estos plezuro.

Alia afero: Jes, la nova lernu funkcias iom malrapide, sed nur iufoje, almenau de antau kelkaj tagoj.

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-01 00:58:07

el_edu:Mi kredas ke mi rimarkis cimon ĉe la kurso "Ana Renkontas":
Mi tion esploros. Dankon pro la komento.

el_edu:Alia afero: Jes, la nova lernu funkcias iom malrapide, sed nur iufoje, almenau de antau kelkaj tagoj.
Eble do la paĝaro ne kulpas, povas esti, ke la servilo iufoje malbone funkcias.

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-01 00:59:54

Hodiaŭ ni tute malŝaltis la malnovan lernu! kaj definitive transiris al la nova. Mi nun estas sufiĉe laca kaj povas esti, ke mi preterlasis iujn cimojn. Estus bone, se iu el vi povus testi la paĝaron kaj raporti pri ĉiuj strangaĵoj.

wulfgang (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-01 20:06:41

http://vikio.lernu.net/ĈefaPaĝo

ne kompensas ĉ ktp kun la konformaj signoj (ne nur en la adreso, sed ankaŭ ne en la teksto!)

Plie, la logeto ne elmontriĝas.

Reen al la supro