Al la enhavo

Lingvokreantoj

de Ergazomai, 2008-junio-18

Mesaĝoj: 49

Lingvo: Esperanto

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-julio-01 14:35:03

Krei lingvojn estas tre interese, sed se ĉiuj homoj kreas propro lingvo, ne plu estas rimedo per facili komuniko inter homoj! Imagu ses miliardojn lingvojn, kaj ĉiu nur parlus sian lingvon! Jes, nature, Esperanto estis tre bona iniciativo, sed se ĉiu farus simile al Zamenhof... Estus vera Babelo
Vi pravas, sed ofte oni ne kreas lingvojn nur por ke ili estu tutmondaj kaj por komunikado, kiel Eo. Oni ofte kreas lingvojn por si, por kompreni kio oni estas, kaj ankaŭ por elprovi la meĥanismojn lingvajn.

ServantOfGod91 (Montri la profilon) 2008-julio-05 16:26:25

Antuax 1 jaro, mi provis krei lingvon. Mi havis la ideon ke lingvoj eble ne bezonas la verbon "esti". Eblas ke oni povas diri "La kato ke ruĝas" anstataŭ "La ruĝa kato". Do, oni povas diri "La kato ruĝas" anstataŭ "La kato estas ruĝa". Ĉu vi komprenas?

Mia lingvo ne havis simpla gramatiko. Ĝi konjugaciis siajn verbojn bazataj en sekso kaj numero. Ĝi havis malpluralan, duoblan, kaj pluralan nombrojn. Ĝi deklinciis siajn substantivojn kun nominativa, akuzativa, kaj genitiva kazoj. Ĝi ankaŭ uzis alian kazon kiu estis uzita post adpozicioj. La substantivoj ankaŭ uzis 3 nombrojn. La verboj havis 5 simplajn tensojn, kaj 3 malsimplajn tensojn.

Mi uzis "Hazarda Vortkreanton" por krei la vortaron de mi lingvo. La lingvo havis 9 vokalojn kaj 20 konsonantojn, kaj estis skribita per la greka alfabeto. La vortaro estis malferma, sed la lingvo uzis multajn kunmetadojn.

Matthieu (Montri la profilon) 2008-julio-05 17:54:28

Mi jam provis krei iujn lingvojn, sed estas malfacile, kvankam amuze. Mi havas multajn ideojn pri gramatikaĵoj, sed ne pri vortoj. Kaj mi ne sukcesas elpensi belan skribon.

Ĉiaokaze, mi konsilegas al vi tiun paĝon, sed bedaŭrinde ĝi estas nur en la angla, kaj tradukita italen kaj portugalen.

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-julio-05 18:45:07

Ĉiaokaze, mi konsilegas al vi tiun paĝon, sed bedaŭrinde ĝi estas nur en la angla, kaj tradukita italen kaj portugalen.
Fakte mi ege uzis tiun paĝaron por krei mian aktualan lingvon.

Mia lingvo evoluas! Mi prenis multajn ideojn el la ĉina: ekz. la perfekto fariĝas per la vorteto "le". Mi prenis multon ankaŭ el tokipono. Ĉiu vorto estas unusilaba, sed ili povas unuiĝi. La vortoj neniam ŝanĝiĝas. La grandaj literoj ne ekzistas. Ekzemploj:

ni li ce senju?.
kiel vi fartas?

wo len ba ni.
mi amas cin

Ktp...

Sed kiel povus oni disvastigi sian lingvon? Ĝi estus interese... ĉu iu havas ideon?

diogotux (Montri la profilon) 2008-julio-06 00:15:52

Ergazomai:Sed kiel povus oni disvastigi sian lingvon? Ĝi estus interese... ĉu iu havas ideon?
Skribu ion en via nova lingvo, pri ĝi mem aŭ pri io alia, kaj publikigu tion en interreto aŭ aliloke. Mi pensas ke Zamenhof faris ion similan pri Esperanto. Li publikigis Esperantan Krestomation.

Ha! Neniu diris ke tio estas facila!

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-julio-07 07:38:05

Ergazomai:
Sed kiel povus oni disvastigi sian lingvon? Ĝi estus interese... ĉu iu havas ideon?
oficialigu vian lingvon skribante artikolon en [url=www.langmaker.com]www.langmaker.com[/url]. Nune ne funkcias (07/07:2008, 8:36 GMT) malgajo.gif

Aŭ babilas pri ĝi en http://www.omniglot.com/forum/viewforum.php?f=4

ridulo.gif,

mnlg (Montri la profilon) 2008-julio-07 08:19:15

jan aleksan:Nune ne funkcias (07/07:2008, 8:36 GMT) malgajo.gif
Atentu, 9:38 CEST estas 7:38 GMT ridulo.gif

alexbeard (Montri la profilon) 2008-julio-19 23:04:55

mi kreas lingvojn, kreas lingvojn esti amuzo.
(no parolas esperanto XP) mi amas vortaro

diogotux (Montri la profilon) 2008-julio-20 18:17:45

alexbeard:mi kreas lingvojn, kreas lingvojn esti amuzo.
(no parolas esperanto XP) mi amas vortaro
Eble vi volis diri: "Mi kreas lingvojn, krei lingvojn estas amuze. (Mi ne parolas Esperanton rido.gif) Mi amas vortarojn.

alexbeard:mi amas vortaro
mi amas vortaro signifas pli-malpli I love a dictionary kaj mi pensas ke vi ne volis diri precize tion, do mi aldonis akuzativon kaj pluralmontrilon "-j", montrante ke vi amas vortarojn ĉiuspecajn, ne specifan tipon de vortaro.

alexbeard:kreas lingvojn esti amuzo.
Amuzo estas por la sento "have fun", por diri ke vi amuziĝas, vi uzu adverbecan formon amuze.

mnlg (Montri la profilon) 2008-julio-20 18:58:31

diogotŭ:mi amas vortaro signifas pli-malpli I love a dictionary kaj mi pensas ke vi ne volis diri precize tion
Mi supozas ke li dankis je tio ke li havis vortaron je dispono. T.e. li amis tion, ke vortaro lin helpis.

Reen al la supro