Al la enhavo

Kiel ŝanĝi foton?

de Elzbieta, 2006-aŭgusto-02

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Elzbieta (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 05:20:42

Mi volus szanĝi foton sed mi ne povas. Ĉu estas persono, kiu povas helpi min?

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 11:48:21

Elzbieta:Mi volus szanĝi foton sed mi ne povas. Ĉu estas persono, kiu povas helpi min?
Kaj kion vi faris por povi ŝanĝi la foton? Vi povas ŝanĝi la foton per la jena [url=/mia_lernu/hejmo/s'xang'xu_profilon.php]formularo[/url]. Vi devas forigi unue vian nunan foton kaj poste enmeti la novan.

Elzbieta (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 15:14:29

Mi scias, ke per formularo. Mi havis foton kiun mi nuligis kaj mi ne povas fari denove. Malnova paĝo funkciis pli bone.

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 15:17:46

Elzbieta:Mi scias, ke per formularo. Mi havis foton kiun mi nuligis kaj mi ne povas fari denove. Malnova paĝo funkciis pli bone.
La malnova funkciis malbone, ĉar uzantoj povis per ĝi enmeti diversajn stultaĵojn. Kiun foton vi ne povas enmeti? Ĉu eble ĝi estas tro granda? Tie estas skribite - "Foto (ne pli ol 200 kB)". Kiom peza estas via foto, en kiu formato ĝi estas?

Elzbieta (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 15:52:48

Mia foto estas 55,8 kb JPEG

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 16:02:23

Elzbieta:Mia foto estas 55,8 kb JPEG
Sendu ĝin al mia retadreso (la retadreson mi sendos al vi per alia privata mesaĝo). Mi esploros ĝin. Eble tiam mi sukcesos kompreni, kio kaŭzas la problemon. Dankon.

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 16:58:54

Elzbieta:Mia foto estas 55,8 kb JPEG
Dankon, mi ricevis vian foton kaj jam sukcesis trovi problemon. Mi riparis ĝin, provu enmeti vian foton per la formularo denove.

Elzbieta (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 17:21:37

Mi kore dankas. Sed kio okazis?

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 19:25:35

Elzbieta:Mi kore dankas. Sed kio okazis?
Al nia skripto ne plaĉis, ke la finaĵo de via foto estis skribita majuskle. senkulpa.gif Mi riparis tion.

Reen al la supro