Al la enhavo

Valoro

de Miland, 2008-junio-21

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-21 12:03:55

Imagu, ke vi ĉeestis la unuan Universalan Kongreson en Norda Ameriko, en 1910. Kiuj estis pli valoraj, 1910 dolaroj aŭ 1909 dolaroj?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

NORDULINO (Montri la profilon) 2008-junio-21 12:59:17

Ĉu ne ĉiam plej valoras la plej alta sumo de mono, aŭ temas pri dolaroj aŭ kronoj, aŭ estas en 1910 aŭ 2008?
(Mi ne estas ekonomiisto.)

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-21 14:19:14

NORDULINO:Ĉu ...?
Tio estas demando, ne respondo. Skribu respondon al mia demando!

richardhall (Montri la profilon) 2008-junio-21 16:02:02

Certe, 1910 dolaroj estas pli valoraj. La numero 1910 estas pli granda ol 1909.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-21 17:07:10

richardhall:Certe, 1910 dolaroj estas pli valoraj. La numero 1910 estas pli granda ol 1909.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

*

richardhall (Montri la profilon) 2008-junio-21 17:21:39

Hura! Min mem mi gratulas!

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-21 18:17:07

Bona kialo iri al bona restoracio, aŭ, pli malmultekoste, vendejo por fiŝoj, kebaboj, hamburgeroj ktp

richardhall (Montri la profilon) 2008-junio-21 22:59:25

Miland:Bona kialo iri al bona restoracio, aŭ, pli malmultekoste, vendejo por fiŝoj, kebaboj, hamburgeroj ktp
Jes, mi konsentus -- sed mi estas vegetarano.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-22 06:41:45

richardhall:.. sed mi estas vegetarano.
Nu, se vi aĉetos glaciaĵon, sendube infanoj ne kontraŭos!

Reen al la supro