Al la enhavo

Pri la libro "Oficialaj lingvoelementoj de Esperanto (OLEO)"

de akueck, 2008-junio-21

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

akueck (Montri la profilon) 2008-junio-21 16:21:12

La redono de la (kompleta) enhavo de la supre menciita libro en elektronika formo sin trovas nun ankaŭ en la retejo
http://www.akueck.de/oleo.htm#pdf . Por al si havigi tiun enhavredonon, aliĝo al iu grupo ne estas bezonata. Mi invitas vin konatiĝi kun interesa parto de la disvolviĝo de Esperanto.

Amike

Andreas Kueck

horsto (Montri la profilon) 2008-junio-22 11:11:35

Gratulon por la bona laboro!

Ĉu vi povus imagi ke estus eble konstrui paĝaron kie oni povus:

1) trovi ĉiun Esperantan vorton?
2) proponi novan vorton?

Ĉiu vorto havu statuson, ekzemple:
1) fundamenta
2) oficialigita
3) uzata (ofte, malofte)
4) proponita, ankoraŭ ne decidita
5) proponita, sed ne akceptita, kun kialo

Ĉu tia paĝaro ne estus bonega ilo por la uzado kaj evoluo de la lingvo?

akueck (Montri la profilon) 2008-junio-29 09:18:38

horsto:Gratulon por la bona laboro!
Dankon.

horsto:Ĉu vi povus imagi ke estus eble konstrui paĝaron kie oni povus:

1) trovi ĉiun Esperantan vorton?
2) proponi novan vorton?

Ĉiu vorto havu statuson, ekzemple:
1) fundamenta
2) oficialigita
3) uzata (ofte, malofte)
4) proponita, ankoraŭ ne decidita
5) proponita, sed ne akceptita, kun kialo
Jes, tion chi mi povus imagi. La Akademia Vortaro jam listigas vortojn Fundamentajn kaj oficialajn. Krome certe estas eble indiki che unuopa vorto, al kiu el la nau oftecgrupoj de la Baza Radikaro Oficiala ghi apartenas, se tio chi trafas.

horsto:Ĉu tia paĝaro ne estus bonega ilo por la uzado kaj evoluo de la lingvo?
Certe.

Reen al la supro