Al la enhavo

Stranga eskapo

de Miland, 2008-junio-21

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-21 17:13:43

Krimulo eskapis de malliberejo, kaj piediris laŭ vojo. Subite li vidis alvenantan policaŭton. Li deziris kaŝi mem en proksima arbaro, sed, anstataŭ kuri for de la auto, li tuj komencis kuri al ĝi! Kial?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo.

NORDULINO (Montri la profilon) 2008-junio-21 20:04:49

Kial?
Ĉar li estis saĝa. Neniu polico imagus, ke eskapinta krimulo kuras AL policaŭto,

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-21 20:57:04

NORDULINO:Neniu polico imagus, ke eskapinta krimulo kuras AL policaŭto,
Ne malbona sugesto, sed ĉi-kaze, la policanoj bone vidas kaj komprenas kial li kondutas ĉi-maniere. Provu denove!

NORDULINO (Montri la profilon) 2008-junio-21 22:28:52

En la arbaro li vidis urson aŭ alian danĝeran beston, kaj preferis la policanojn.

Filanator (Montri la profilon) 2008-junio-21 23:24:44

Miland:Krimulo eskapis de malliberejo, kaj piediris laŭ vojo. Subite li vidis alvenantan policaŭton. Li deziris kaŝi mem en proksima arbaro, sed, anstataŭ kuri for de la auto, li tuj komencis kuri al ĝi! Kial?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo.
Li estis apud la arbaro, kaj ne bezonis aŭton.

Aŭ:

La aŭton estis kontraŭ la arbaro.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-22 06:28:27

NORDULINO:En la arbaro li vidis urson..
Ne estis danĝero en la arbaro. Li ne intencis kaptiĝi.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-22 06:35:45

Filanator:Li estis apud la arbaro, kaj ne bezonis aŭton.
La sola aŭto apartenas al la polico. Li ne bezonus ĝin. Tute ne!
Filanator:La aŭton estis kontraŭ la arbaro.
Ne necese - ĉiukaze, kial la viro kuris al la aŭto?

NORDULINO (Montri la profilon) 2008-junio-22 07:56:17

kapitiĝidemando.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-22 09:02:51

NORDULINO:kapitiĝidemando.gif
Pardonu min, la ĝusta vorto estas kaptiĝi.

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-22 19:28:13

Bazukon havante, li per ĝi intencas fortimigi la policanojn el ilia aŭto. Tiun aŭton li poste povos ŝteli por pli rapide atingi la forforan arbaron, kies bordo ne troviĝas antaŭ multaj kilometroj.

Reen al la supro