Mesaĝoj: 13
Lingvo: Esperanto
R2D2! (Montri la profilon) 2008-julio-03 03:30:05
Mı faras lısto de vortoj, kiuj povus esti pli simpla.
Lısto de anstataŭvortoj ĉe Vıkıpedıo
—Ilhuıtemoc
jan aleksan (Montri la profilon) 2008-julio-03 09:25:01
eb.eric (Montri la profilon) 2008-julio-03 15:35:39
R2D2!:Ĉu “lıteraro” estas bona vorto por “alfabeto”?Ĉu vi jam vidis ĉi tiun retejon?
Mı faras lısto de vortoj, kiuj povus esti pli simpla.
Lısto de anstataŭvortoj ĉe Vıkıpedıo
—Ilhuıtemoc
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsi...
Ĉe ĝi estas granda listo da vortoj tiel faritaj.
R2D2! (Montri la profilon) 2008-julio-04 15:46:04
—Ilhuıtemoc Δ
eb.eric (Montri la profilon) 2008-julio-04 16:31:48
R2D2!:Certe, sed strange tıe estas nenıu el mıaj proponıtaj vortoj...Estas gugla grupo (google group) kie oni povas rekomendi aldonojn. Ĝi ankaŭ nomiĝas "la bona lingvo".
—Ilhuıtemoc Δ
Miland (Montri la profilon) 2008-julio-04 17:39:51
jan aleksan (Montri la profilon) 2008-julio-04 18:37:22
Miland:La alfabeto estas literaro sed ne ĉiuj literaroj estas alfabetoj. Ekzemple xxxxxx estas literaro (aro de literoj), sed ĝi estas nek alfabeto nek eĉ Esperanto!um. Certe, sed vortaro estas ankaŭ aro de vorto (ekz: paĝo paĝo paĝo), aŭ "dictionnary". Do, laŭ tiu logiko, literaro estas komprenebla.
Mikaelo (Montri la profilon) 2008-julio-05 15:15:17
jan aleksan:En mia ĝardeno estas multaj arboj. Tamen ili ne estas arbaro.Miland:La alfabeto estas literaro sed ne ĉiuj literaroj estas alfabetoj. Ekzemple xxxxxx estas literaro (aro de literoj), sed ĝi estas nek alfabeto nek eĉ Esperanto!um. Certe, sed vortaro estas ankaŭ aro de vorto (ekz: paĝo paĝo paĝo), aŭ "dictionnary". Do, laŭ tiu logiko, literaro estas komprenebla.
novatago (Montri la profilon) 2008-julio-12 14:55:35
R2D2!:Ĉu “lıteraro” estas bona vorto por “alfabeto”?Aŭtomobılo → Memmovılo[?]
Mı faras lısto de vortoj, kiuj povus esti pli simpla.
Lısto de anstataŭvortoj ĉe Vıkıpedıo
—Ilhuıtemoc
Ĉu vere nur [url=http://reta-vortaro.de/revo/art/aŭtom1.html#aŭtom1.0o]aŭtomobiloj[/url] estas memmoviloj?
Fotı → Bıldkaptı
Kompreneble... pentri ne estas bilkapti... kial? Oni ne scias
Foto → Bıldkaptaĵo
Ion simila mi povas diri tie ĉi pri pentraĵo...
Fotılo → Bıldkaptılo
kaj pentriloj.
Televıdo → Forvıdo
Televıdılo → Forvıdılo
Kio estas ekzemple, teleskopo? Ĉu vi vidas televidprogramojn per teleskopo?
Telefono → Forparolılo
Vi denove manĝis kelkajn aparatojn radiajn kaj ne telefonajn
Bonvole ne reinventu esperanton. Ĝi jam funkcias bone kaj ĝi jam havas vortojn kun akceptitaj signifoj. Se vi volas lingvon kun vortoj malĝustaj vi rajtas inventi novan lingvon aŭ eble vi ŝatus tokiponon (kvankam mi ne certas pri la ĝusteco de ĝiaj vortoj). Kompreneble vi povas daŭri skribante "ı" anstataŭ "i" sed faru ĝin ankaŭ en la hispana kaj memoru ĉiam ke ĝi nek estas hispana litero nek esperanta. Kial vi volas malfaciligi esperanton? Tiu ĉi demando ne necesas respondon (fakte mi ne volas respondon) sed bonvole pripensu ĝin.
R2D2! (Montri la profilon) 2008-julio-14 02:34:30
novatago:Bonvole ne reinventu esperanton.[...]Mı nek volas reınventı Eon, nek malfacılıgı ĝın; mı ȷa volas plıfacılıgı ĝın kun malplı radıkoȷ. Kompreneble nenıu devas uzı tıuȷn vortoȷn se onı ne ŝatas ılın.
Kial vi volas malfaciligi esperanton? Tiu ĉi demando ne necesas respondon (fakte mi ne volas respondon) sed bonvole pripensu ĝin.
novatago:Ĉu vere nur aŭtomobiloj estas memmoviloj?Fakte ĉıu veturılo, kıu ne bezonas beston por funkcıı, estas aŭtomobılo. Kutıme nı uzas tıun vorton nur por teraȷ veturıloȷ... (Bone, eble “memmovılo” ne estas taŭga, tıal mı metıs [?]-n)
novatago:Kompreneble... pentri ne estas bilkapti... kial? Oni ne sciasVı pravas, pentrı ankaŭ estas bıldkaptı; do fotı estus “lumbıldkaptı”.
novatago:Kio estas ekzemple, teleskopo? Ĉu vi vidas televidprogramojn per teleskopo?Mı ne pensıs prı “teleskopon”. Televıdo povus estı “forspekto”.
novatago:Vi denove manĝis kelkajn aparatojn radiajn kaj ne telefonajnKıon vı volas dırı kun “kelkaȷn aparaton radıaȷn kaȷ ne telefonaȷn”? Bonvole precızıgu.
—Ilhuıtemoc δ
P.S. Kıa problemo vı havas kun mıaȷ senpunktaȷ “I” kaȷ “J”?