Al la enhavo

V.I.P - esperantiĝo

de piotrek92, 2008-julio-03

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

piotrek92 (Montri la profilon) 2008-julio-03 12:55:31

Saluton! Mi lastatempe pripensis novan vorton en esperanto. La afero estas pri angla V.I.P (very important person). Do traduko al esperanto estas Tre Grava Persono. Mallongigo povus esti T.G.P sed laŭ mi pli bona estus krei vorton "togopo" aŭ pli gramatike "togopulo". Tiu vorto estus laŭ mi plej bona traduko de la angla V.I.P

Se iu ne komprenas min
TGP --- > ToGoPo --- > aldono de sufikso -ulo kiu signifas personon --- > togopulo.

Kion vi pensas pri ĝi?
Ĝis! sal.gif

Mendacapote (Montri la profilon) 2008-julio-03 13:55:14

Kial krei iun novan vorton se jam ekzistas gravulo aŭ gravegulo???

horsto (Montri la profilon) 2008-julio-03 15:56:37

Kial rekte traduki la anglan mallongigon? Mi ankaŭ pensas ke gravulo aŭ famulo suficas.

tucarj (Montri la profilon) 2008-julio-03 16:03:15

mi pensas ke estas bona ideo... sed mi konsentas kun Mendacapote.... kial krei novan vorton.....

Mikaelo (Montri la profilon) 2008-julio-05 01:37:37

En la rusa oni uzas V.I.P. sen ajna traduko. Tio ja estas internacie konata mallongigo.
Krome, V.I.P. = vere impona persono okulumo.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-julio-05 12:17:16

Mikaelo:
Krome, V.I.P. = vere impona persono okulumo.gif
Ĉu vi vere pensas ke ĉiu V.I.P. estas impona persono? okulumo.gif

collare (Montri la profilon) 2008-julio-05 12:24:00

horsto:
Ĉu vi vere pensas ke ĉiu V.I.P. estas impona persono? okulumo.gif
Nu, tio estas uzaĵo, verŝajne. Esperanto sufiĉe bone trefleksiĝas sub diversajn siglojn ridulo.gif

Reen al la supro