Al la enhavo

Imagu

de pianopimp27, 2008-julio-15

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

pianopimp27 (Montri la profilon) 2008-julio-15 21:47:42

Mi antaŭ ne longe aŭskultis al "imagu" de John Lennon, kaj, kiel mi ofte faris, tradukis ĝin esperanten dume. La unua verso, tamen, estis komika.
Imagu, ke ne estas ĉielo
Estas facile se vi provas
Ne infero sub ni
Super ni, nur ĉielo

Ĉar ĉielo, blua regiono de aero super ni, estas sama tiel ĉielo, loko de postvivo, ĝi estis malfacila por traduki.

Ĉu estas aliaj fojoj, kiam esperanto komike malsukcesis traduki anglan?

horsto (Montri la profilon) 2008-julio-16 18:13:53

Ankaŭ en la Germana lingvo estas nur unu vorto (Himmel) por ambaŭ signifoj. Ĉu eblas uzi paradizo anstataŭ heaven?

diogotux (Montri la profilon) 2008-julio-19 20:47:43

pianopimp27:Ĉu estas aliaj fojoj, kiam esperanto komike malsukcesis traduki anglan?
Ne Esperanto komike malsukcesis traduki anglan, sed angloparolanto trovis komike traduki ne tre bone tekston anglan al Esperanto.

Mi antaŭpetas pardonon, sed nur via traduko estas stranga. Mi konas la kanton, kaj laŭ mi, vi tradukis tro vort-per-vorte, t.e. anglece. Laŭ mi via traduko ne estas erara. Jen proponinta traduko:

Imagu foreston de ĉielo
Estas facile se vi provas
Sen infero sub ni
Super ni, nur ĉielo.

Vi uzis la verbo esti anstataŭ ekzisti. Tio ne estas erara, sed la verbo ekzisti estas pli klara, kaj havas nur la signifon "ekzisti" mem.

Laŭ mi, la vorto ĉielo ne estas stranga. Tio rilatas al kutimo al Esperanto, sed en portugala lingvo, ne ekzistas du vortoj por ĉielo kiel en la angla (sky kaj heaven). Portugale, kiel en la germana, oni uzas nur unu vorto, céu (aŭ Himmel germane). Same okazas france per la vorto ciel.

Reen al la supro