Al la enhavo

Why does Esperanto have an article?

de Zhimstag, 2019-majo-23

Mesaĝoj: 22

Lingvo: English

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-03 20:11:32

Nornen,

Unu el la reguloj pri la difina artikolo estas akuzativo kontraŭ partitivo.
  • Mi havas monon : mi havas neprecizan sumon da mono (partitivo)
  • Mi havas la monon : mi havas iun precizan sumon da mono (akuzativo)
Altebrilas,

La demando pri, kiel esprimi partitivon ne koncernas nur nenombreblajn objektojn. Oni diras
  • Mi legas libron.
sed preskaŭ ĉiam celas
  • Mi legas (iun) parton da libro
Do, partitiva objekto kaj ne akuzativa objekto. Notu, ke ne taŭgas diri
  • Mi legas la libron.
laŭ la modelo kun mono, ĉar povas temi pri iu nekonata libro.

Sume la difina artikolo kaŭzas multajn problemojn.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-junio-03 22:45:38

Tiu punkto estas grava, ĉar ĝi montras, ke la diversaj kulturoj dispartigas la realecon laŭ diversaj manieroj. Tio klarigas, kial aferoj ne gravaj en unu lingvo iĝas gravaj en alia.

En la franca, estas definita, nedefinita kaj partitiva artikoloj: le pain, un pain, du pain...

En aliaj lingvoj estas malsamaj aferoj, kiuj estas distingitaj.

Reen al la supro