Al la enhavo

Kiel lerni la hebrean alfabeton, aŭ la araban alfabeton ?

de Zam_franca, 2019-julio-02

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-31 08:21:37

vaaspuhr:La araba duonalfabeto estas simpla por lerni sed malsimpla por legi kaj vokaloj ne ekzistas perfekte. Oni skribus ilin per supra/malsuprasignoj. Kelke da ni jam decidas skribi nian lingvon (la persan) per la roma alfabeto aŭ aliaj skriboj. La araba duonalfabeto eĉ ne taŭgas la araban lingvon. Ĝi estas absurdaĵo kaj Ankaŭ estas katastrofego por la Iranaj lingvoj. Ni estas devigita legi Koranon per tiu freneziga plenpunkta duonalfabeto.
Ho. Ĉu vi pensas, ke oni devus skribi en la irana kun la latina alfabeto ? Aŭ ankaŭ la greka aŭ aliaj..?

sergejm (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-31 09:11:04

Provu kartvelan aŭ armenian alfabeton - eble ili pli taŭgos.
Sed mi ne komprenas, kial lerni alfabeton sen lerni la lingvon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-31 09:24:44

Mi nur estas sciema. Mi ŝatas majstri plurajn alfabetojn. Tiel mi povas ekzemple kompreni kelkajn grekajn aŭ rusajn vortojn, kiel αρχαιολόγοςфранцузский... Mi esperas, ke iam mi rekonos kelkajn arabajn vortojn skribitajn per la araba alfabeto.

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-31 19:28:26

Zam_franca:
Ho. Ĉu vi pensas, ke oni devus skribi en la irana kun la latina alfabeto ? Aŭ ankaŭ la greka aŭ aliaj..?
Jes, cent procentoj.
sergejm:Provu kartvelan aŭ armenian alfabeton - eble ili pli taŭgos.
Vi estas prava amiko. la armena alfabeto estas preskaŭ perfekta. Bedaŭride la armena alfabeto ne havas 'æ'. Ni havas ankaŭ la Avestan skribon/alfabeton kiu estas perfekta kaj tre facila.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-01 15:26:05

Ŝanĝi sian alfabeton estas iomete "kultura revolucio", sed Mao transformis la sencon de tiu ĉi vorto. Mi diros "egan kulturan transformon".

Memorigu la kazaĥan kaj ĝian alfabeton.

Vidu https://www.franceculture.fr/emissions/cultures-mo... (en la franca)

l https://www.dw.com/en/kazakhstan-to-change-from-cy... (en la angla)

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-septembro-01 19:50:51

La birmaj kaj tajaj alfabetoj ankaŭ estas tre mojosaj

Urho (Montri la profilon) 2019-septembro-03 14:45:47

Jen utilaj tabeloj ĉe la Reta Vortaro (ReVo):
ReVoktp. → por redaktantoj (Alfabetoj)

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-12 07:16:47

MiMalamasLaAnglan:
Urho:Oŭkej.
Kiel oni prave esperante diras la anglan vorton ok?
Mi aŭdis multajn homojn diri "bone" dum la 104-a UK en Lahtio. Notu, ke la senco estas, ke "jes, mi aŭdis vin" kiel la japana "hai" (はい) or "ee" (ええ). Kvankam oni ofte tradukas tiujn al "jes", ili nepre ne signifas, ke la aŭskultanto samopinias – nur ke la aŭskultanto aŭdis vin.

Reen al la supro