Al la enhavo

Esperanta komputila programlingvo

de MiMalamasLaAnglan, 2019-septembro-08

Mesaĝoj: 135

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-04 16:45:37

Mi alŝutis kelkajn dosierojn al Github. Provu ĝin, ĉar ĝi ne necese funkcias. Mi ne jam provis la lastan version.

https://github.com/NeKrokodilu/c-eo

Bonvolu diri se vi trovis erarojn aŭ malpravajn tradukojn.

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-05 17:41:05

Jam ekzistas pluraj versioj, kiuj uzas la kernon de Linuso. tute senpagaj laŭ mi la plej bela estas "Deepin" t. e. la Ĉina mastruma sistemo. Nutu bone ! Ne temas pri reklamo. estas nur vidpunkto. Esperanto ne bezonas programlingvon, sed parolantojn. Bv. ne malami la Anglan. Ĉu vi jam aŭdis Johnny Mathis kanti "CHACES ARE"-n?

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-05 20:38:15

Vinisus:Jam ekzistas pluraj versioj, kiuj uzas la kernon de Linuso. tute senpagaj laŭ mi la plej bela estas "Deepin" t. e. la Ĉina mastruma sistemo. Nutu bone ! Ne temas pri reklamo. estas nur vidpunkto. Esperanto ne bezonas programlingvon, sed parolantojn. Bv. ne malami la Anglan. Ĉu vi ajm aŭdis Johnny Mathis kanti "CHACES ARE"-n?
Mi ne kreis Linuksidon, mi kreis C-lingvan .h-dosieron por traduki la ŝlosilvortojn en Esperanton. Ĉu mi prave komprenis, kion vi diris? Mi pensas ke ne.

Mi rajtas malami la anglan, ĉar mi denaske parolas ĝin.

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-05 22:15:58

Okazas al mi kontraŭe, mi denaske parolas la portugala kaj mi amas ĝin!

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-06 14:54:29

Vinisus:Okazas al mi kontraŭe, mi denaske parolas la portugala kaj mi amas ĝin!
Tio akceptindas ĉar la portugallingvanoj (almenaŭ ŝajne) ne volas ke ĉiuj parolu la portugalan. Estas malsame kun la angla.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-06 15:09:05

Vinisus:Okazas al mi kontraŭe, mi denaske parolas la portugala kaj mi amas ĝin!
Forgesis vi, sendube senintence, akuzativon.

Mi mem ŝatas la anglan, sed bedaŭrinde ne estas mia.
Estas malsame kun la angla.
Ĉu vi memoras ? Antaŭ 2017, hispanlingvan version havis la blankdoma retejo !

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-06 20:25:37

Zam_franca:
Ĉu vi memoras ? Antaŭ 2017, hispanlingvan version havis la blankdoma retejo !
Ne plu. https://qz.com/1204953/the-white-houses-spanish-la... Tamen ankoraŭ ekzistas https://obamawhitehouse.archives.gov/espanol

Ĉu vi pensas, ke la hispana iĝos ofica lingvo de Usono? Mi aŭdis, ke iam estonte Usono iĝos la lando kun la plej granda nombro de hispanlingvanoj. La angla interese ne estas laŭleĝe la ofica lingvo de Usono.

Metsis (Montri la profilon) 2019-novembro-08 07:25:28

Ĉar laŭlege ekzistas neniu oficiala lingvo sur la federacia nivelo en Usono, mi pensas, ke ne eĉ la hispana iĝos. Sed multaj subŝtatoj certe decidos, ke ili komencas uzi la hispanan kiel oficiala lingvo. Ĉu ne ankoraŭ ekzistas tiaj subŝtatoj?

abc_vz (Montri la profilon) 2019-novembro-08 21:51:15

Vinisus:Esperanto ne bezonas programlingvon, sed parolantojn.
Sendube Esperanto ĉefe bezonas pliiĝon de la nombro de siaj parolantoj.
Sed mi pensas, ke la Esperanta programistaro bezonas bonajn Esperantajn programlingvojn kun iliaj rimedoj kaj plenaj dokumentaroj en Esperanto. Programistoj-esperantistoj povu grupiĝi por krei programadajn projektojn. Aliĝu al ili ankaŭ pentristoj, muzikistoj, verkistoj. Aperu firmaoj, en kiuj Esperanto estus labora lingvo. Tiuj firmaoj faru aplikaĵojn ne nur por la Esperanto-movado, sed ankaŭ por la tuta mondo. Kaj la firmaoj profitu. Tio ja ne estas utopio, ĉu?

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-08 22:28:58

Ĉio iu ajn homo provis la programlingvon? Mi donis ligilon al Github.

Reen al la supro