Al la enhavo

Esperanta komputila programlingvo

de MiMalamasLaAnglan, 2019-septembro-08

Mesaĝoj: 135

Lingvo: Esperanto

adamto99 (Montri la profilon) 2019-novembro-11 12:53:49

MiMalamasLaAnglan:
Altebrilas:Mi daŭre ne komprenas, kial oni bezonas plian programlingvon. Se temas nur pri amuzo, provu plej simpligitan programlingvon kajusa today protonmail provu funkciigi ĝin senerare.
Se ekzistus Esperanta programlingvo kun unikaj eblecoj, pli homoj ol nur Esperantistoj lernis ĝin. Tio kuraĝigos, ke la uzantoj lernu Esperanton.

Kiel nomiĝos la programlingvo? Ĉu iu havas proponojn?

Kio estas la programlingvo kun la plej bona gramatiko?

Kiun programlingvon vi plej volus uzi Esperante?
Mi ne certas, ĉu estas bona ideo uzi energion por krei Esperantan programlingvon. Mi pensas, ke pli bone estus uzi energion por krei Esperantlingvajn programojn. Sed jam ekzistas multaj programoj, kiujn oni povas traduki en Esperanton.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-11 16:43:57

adamto99:Mi ne certas, ĉu estas bona ideo uzi energion por krei Esperantan programlingvon. Mi pensas, ke pli bone estus uzi energion por krei Esperantlingvajn programojn. Sed jam ekzistas multaj programoj, kiujn oni povas traduki en Esperanton.
Rigardu la Github-ligilon, kiun mi jam aldonis. Ĝi pli-malpli estas nur .h-dosiero por la programlingvo C.

Metsis (Montri la profilon) 2019-novembro-14 10:05:40

Bonega! Nova trudmesaĝa roboto!

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-16 20:09:59

Metsis:Bonega! Nova trudmesaĝa roboto!
Ridgardu ĉi tion: https://www.whowhatwear.com/best-and-worst-carry-o...

VirinoInterseks (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-16 21:57:43

Mi ekkreis vortaron por Lisp-o (Listprilaboro, malĝenerale komuna lispo kaj skimo) ĉar ĝi estas tre simpla programlingvospeco. per h-sistemo de Esperanto, Esperanto povas uziĝi je lispiloj (Komuna Lispo: SBCL; Skimo: MIT Scheme, Chicken, kaj Gauche; k.s) sen unikodo kaj ajn loke anglalingvo uzebla.

Glosoj (Angla → Esperanto)

Ĝeneralaj

* LISt Processing (LISP) → LISt(o)Prilaboro (LISP/o)
* Contents of Address Register (CAR) → Enhavoj de Adresan Nombrujon (EAN)
* Contents of Decrement Register (CDR) → Enhavoj de Malplian Nombrujon (EMN)
* Symbolic expression (S-expr) → Simbola esprimo (S-espro)
* Form → Form/o

Lispanoj

* Clojure → Kloĵur/o
* Common Lisp → Komuna Lisp/
* Allegro → Alegr/o
* Embeddable Common Lisp (ECL) → Eniĝebla Komuna Lispo (EKL)

Funktoj

* cond (condition(s)) → kond (kondiĉo/j)
* apply → apliku
* list → listo
* atom → simbolo
* quote → cit/u
* Construct Memory Object (cons) → Konstru Memoraĵon (kons)
* eq(ual) → eg(alu)

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-17 10:17:12

Ĉu via programligvo uzas anķaŭ ĉapelitajn literojn ?

VirinoInterseks (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-18 18:12:01

Jes.

Ankaŭ kio estas tiu subkomo?

VirinoInterseks (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-18 18:19:19

La mesaĝo estas kaŝita.

VirinoInterseks (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-18 18:19:35

Esperanto programlingvo estas bona ideo ĉar nun komputilologio estas anglocentrisma; ĝi estas facile uzeebla en ĉiu komputilo dizajniĝis post 1970.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-18 18:52:18

VirinoInterseks:Jes.

Ankaŭ kio estas tiu subkomo?
Tajperaro. Mi puŝis tro longtempe la kejon.

Kial ne inventi novan programlingvon? La nunaj jam estas internaciaj. Pli bone oni inventu novan, kun advantaĝoj kiuj instigus homojn uzi ĝin.

Reen al la supro