Al la enhavo

Esperanta komputila programlingvo

de MiMalamasLaAnglan, 2019-septembro-08

Mesaĝoj: 135

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-11 16:02:40

Mi trovis ĉi tion: https://www.youtube.com/playlist?list=PLZQftyCk7_S...

Ĉu ĝi estas bona? Ĝi estas lecionaro por krei programlingvon per Python.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-11 22:57:53

MiMalamasLaAnglan:Mi trovis ĉi tion: https://www.youtube.com/playlist?list=PLZQftyCk7_S...

Ĉu ĝi estas bona? Ĝi estas lecionaro por krei programlingvon per Python.
Mi ekprovis ĝin, kaj pensas, ke ĝi ŝajnas bona. Tamen, mi faris nur la unuan lecionon. Mi faros plu estontece.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-12 07:08:50

MiMalamasLaAnglan:
Viaopinie, kio estas la plej facila aŭ potenca programlingvo?
Kiel mi jam diris, dependas de la celo aŭ merkato. Ekz. por konsumanta merkato ekzistas

Xojo de Xojo Software

Xojo estas kaj integrita disvolva medio kaj programlingvo. La medio tre forte utiligas la ŝovmeton, ne eĉ ekzistas fontokoda teksdosiero, sed ĉio okazis per ŝovi kaj aldoni kodon al fenestraĵoj. La fundamenta ideo estas, ke oni havas unu fonton, el kiu oni povas kompili por diversaj platformoj (nuntempe iOS, reto, Raspberry Pi, Mac, MS Vindozo kaj Linukso). La lingvo bazas sur Basic.

Flutter de Google

Flutter estas ilaro por krei etosoj kaj per programlingvo Dart (ŝajnas esti mikso de Javaskripto kaj C-tipaj lingvoj) oni povas skribi programojn por diversaj platformoj (iOS, Android, reto, Mac kaj MS Vindozo). Ĉar temas pri ilo de Google, oni povas facile utiligi nubajn servojn de Google.


Mi havas iomete da sperto pri Xojo antaŭ multajn jarojn (kiam ĝi nomiĝis RealBasic de Real Software). Flutter-on mi volas testi.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-12 14:21:03

La celo ne estas babeligi esperantistan komputilistaron. Pli utile estus akordiĝi pri komuna programlingvo kiu havas la samajn kvalitojn kiel Esperanto, kaj decidi interŝanĝi programojn skribitajn per ĝi.

Pri la postulendaj kvalitoj, mi vidus:
- Senpagecon
- Vastan uzantaron
- facilecon pri uzado
- facilecon pri instalado, ĝisdatiĝo, ktp
- facilecon ekhavi manlibrojn, ĉu paperajn ĉu komputilajn
- malmultecon da praktikaj problemoj (ĉapeloj, malnova komputiloj, presiloj, ktp).

Kaj poste, oni povos interŝanĝi programojn (kun esperantaj nomoj) kiuj estas utilaj al nia movado.

La unua pri kiu mi pensas estas Python. Ĉu ekzistas aliaj?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-12 16:30:08

Mi ne vere temas pri tiu fadeno, sed kial tiom da informadikisto lernas Esperanton ? Mia teorio estas, ke la "sciencemaj" parolas pli malbone la anglan ol la aliaj, sed vere bezonas internacian lingvon. Do ili lernas Esperanton.
Kion vi pensas pri tio ?

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-12 18:01:08

Zam_franca:Mi ne vere temas pri tiu fadeno, sed kial tiom da informadikisto lernas Esperanton ? Mia teorio estas, ke la "sciencemaj" parolas pli malbone la anglan ol la aliaj, sed vere bezonas internacian lingvon. Do ili lernas Esperanton.
Kion vi pensas pri tio ?
Mi denaske parolas la anglan...

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-12 19:10:04

MiMalamasLaAnglan:
Zam_franca:Mi ne vere temas pri tiu fadeno, sed kial tiom da informadikisto lernas Esperanton ? Mia teorio estas, ke la "sciencemaj" parolas pli malbone la anglan ol la aliaj, sed vere bezonas internacian lingvon. Do ili lernas Esperanton.
Kion vi pensas pri tio ?
Mi denaske parolas la anglan...
Pardonu, mi parolis pri tiuj, kiuj ne parolas denaske la anglan.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-12 23:07:20

Altebrilas:La celo ne estas babeligi esperantistan komputilistaron. Pli utile estus akordiĝi pri komuna programlingvo kiu havas la samajn kvalitojn kiel Esperanto, kaj decidi interŝanĝi programojn skribitajn per ĝi.

Pri la postulendaj kvalitoj, mi vidus:
- Senpagecon
- Vastan uzantaron
- facilecon pri uzado
- facilecon pri instalado, ĝisdatiĝo, ktp
- facilecon ekhavi manlibrojn, ĉu paperajn ĉu komputilajn
- malmultecon da praktikaj problemoj (ĉapeloj, malnova komputiloj, presiloj, ktp).

Kaj poste, oni povos interŝanĝi programojn (kun esperantaj nomoj) kiuj estas utilaj al nia movado.

La unua pri kiu mi pensas estas Python. Ĉu ekzistas aliaj?
Ekzistas ankaŭ Ruby, kiu miaopinie estas kiel pli bona Python. Mi ne ŝatas multe Python.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-12 23:08:31

Metsis:
Kiel mi jam diris, dependas de la celo aŭ merkato. Ekz. por konsumanta merkato ekzistas

Xojo de Xojo Software

Xojo estas kaj integrita disvolva medio kaj programlingvo. La medio tre forte utiligas la ŝovmeton, ne eĉ ekzistas fontokoda teksdosiero, sed ĉio okazis per ŝovi kaj aldoni kodon al fenestraĵoj. La fundamenta ideo estas, ke oni havas unu fonton, el kiu oni povas kompili por diversaj platformoj (nuntempe iOS, reto, Raspberry Pi, Mac, MS Vindozo kaj Linukso). La lingvo bazas sur Basic.

Flutter de Google

Flutter estas ilaro por krei etosoj kaj per programlingvo Dart (ŝajnas esti mikso de Javaskripto kaj C-tipaj lingvoj) oni povas skribi programojn por diversaj platformoj (iOS, Android, reto, Mac kaj MS Vindozo). Ĉar temas pri ilo de Google, oni povas facile utiligi nubajn servojn de Google.


Mi havas iomete da sperto pri Xojo antaŭ multajn jarojn (kiam ĝi nomiĝis RealBasic de Real Software). Flutter-on mi volas testi.
Ĉu vi iam kreis programlingvon? Ĉu vi konas Esperantiston, kiu iam kreis iun?

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-13 06:31:35

Zam_franca:Mi ne vere temas pri tiu fadeno, sed kial tiom da informadikisto lernas Esperanton ? Mia teorio estas, ke la "sciencemaj" parolas pli malbone la anglan ol la aliaj, sed vere bezonas internacian lingvon. Do ili lernas Esperanton.
Kion vi pensas pri tio ?
Mi flue parolas la anglan, kvankam ne estas denaska parolanto. La angla en programlingvoj neniam estis problemo al mi.

MiMalamasLaAnglan:
Ĉu vi iam kreis programlingvon? Ĉu vi konas Esperantiston, kiu iam kreis iun?
Ne, mi nek kreis nek konas Esperantiston, kiu kreis.

Estas dekoj de paradigmoj sur kiuj oni povas bazi lingvon. Vd. la artikolon en la angla Vikipedio. Do sur kiu paradigmo vi intencas bazi vian lingvon? Aŭ ĉu via lingvo estas nur Esperantigita Pitono (Python) aŭ Rubeno (Ruby)?

Reen al la supro