Al la enhavo

Esperanta komputila programlingvo

de MiMalamasLaAnglan, 2019-septembro-08

Mesaĝoj: 135

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-08 22:40:40

Mi nun provas krei Esperantan programlingvon. Ĉu iu havas ideojn pri tio, kiel mi faros ĝin? Kiu programlingvo estas la plej facila por la kreado de programlingvoj? Kiel ĝi nomiĝos?

Mi provas lerni pri rexical kaj racc, ilojn por la lingvo Ruby, ĉar mi multe ŝatas Ruby.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-09 06:35:11

Mi ne certas, ĉu estas bona ideo uzi energion por krei Esperantan programlingvon. Mi pensas, ke pli bone estus uzi energion por krei Esperantlingvajn programojn. Sed jam ekzistas multaj programoj, kiujn oni povas traduki en Esperanton.

Jen estas kelkaj (certe ekzistas aliaj):

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-09 19:22:12

Certe estus bona ideo krei Esperantan programlingvon, ĉar la plejparto de programlingvoj uzas la anglan.

Mi jam scias, ke multaj programoj haveblas Esperante. Ekzemple, oni povas Esperante uzi Ubuntu-on. Tamen, laŭ ties retejoj, nek Joplin nek XMind havas Esperantan version (aŭ mi ne vidis la pravan parton).

Urho (Montri la profilon) 2019-septembro-09 19:44:08

Metsis:Mi ne certas, ĉu estas bona ideo uzi energion por krei Esperantan programlingvon. Mi pensas, ke pli bone estus uzi energion por krei Esperantlingvajn programojn. Sed jam ekzistas multaj programoj, kiujn oni povas traduki en Esperanton.

Jen estas kelkaj (certe ekzistas aliaj):
Jes, estus bona ideo traduki ilin en Esperanton, ĉar mi ĉiutage uzas (ekz-e) na Joplin.

abc_vz (Montri la profilon) 2019-septembro-09 21:39:01

Mi pensas, ke kreado de Esperanta programlingvo estas bonega ideo, sed tia projekto estas treege peza eĉ por nemalgranda grupo da homoj. Por sukcesi atako kontraŭ problemo devas esti sufiĉe forta.

LM59650 (Montri la profilon) 2019-septembro-10 06:26:04

MiMalamasLaAnglan:Mi nun provas krei Esperantan programlingvon. Ĉu iu havas ideojn pri tio, kiel mi faros ĝin? Kiu programlingvo estas la plej facila por la kreado de programlingvoj? Kiel ĝi nomiĝos?

Mi provas lerni pri rexical kaj racc, ilojn por la lingvo Ruby, ĉar mi multe ŝatas Ruby.
Kio vi nomas "Esperantan programlingvon" ?
Ĉu estas traduko de vortoj de programlingvo ?
Traduko de vortoj de programlingvo estas facila.

Pascal en Esperanto :
FUNKCIO Fact(n:ENT):ENT
KOMENCO
SE n=0 NU
Fact:=1;
ALIE
Fact := n*Fact(n-1);
FINO;

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-10 07:34:18

LM59650 pravas. Ĉu temas pri "traduko" de iu lingvo al Esperanto? Aŭ ĉu temas pri nova lingvo? Kiel abc_vz konstatas, tia projekto estus treege peza kaj. Mi ne povas vidi, kian plivaloron tia projekto povus aldoni krom Esperanton mem, t.e. ĉu tiu lingvo havus iun komplete novan paradigmon aŭ aliron al programado. Notu, ke lingvo ne sufiĉas, oni bezonas ankaŭ kompletan integritan disvolvan medion (IDE en la angla). Aŭ ĉu oni intencas uzi iun ekzistantan medion, na Eclipse, Netbeans aŭ…? Ne eĉ IDE sufiĉas, ĉar oni bezonas dokumentadon kaj komunumon.

Kvankam certe ekzistas multaj spertaj Esperantlingvaj programistoj, ni ne estas sufiĉe multaj por krei kaj subteni tute novan lingvon. Laŭ mi kion la Esperanta komunumo bezonas, estas Esperantlingvaj programoj. Por amasoj de uzantoj la uzata programlingvo estas sendiferenca tiel longe kiel la grafika fasado estus en Esperanto.

Do la plej rilate demando laŭtas, kiujn programojn Esperantistoj kutime uzas kaj ĉu ili ekzistas en Esperanto? Kiel oni povus traduki retumilojn Google Chrome aŭ Firefox en Esperanton? Ĉu ekzistas por Esperantistoj utilaj programoj, kiuj valoras traduki? Al ĉi tiu lastmenciita kategorio mi inkluzivigas tiujn, kiujn mi jam listigis: Joplin kaj Xmind.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-10 15:11:50

Metsis:LM59650 pravas. Ĉu temas pri "traduko" de iu lingvo al Esperanto? Aŭ ĉu temas pri nova lingvo? Kiel abc_vz konstatas, tia projekto estus treege peza kaj. Mi ne povas vidi, kian plivaloron tia projekto povus aldoni krom Esperanton mem, t.e. ĉu tiu lingvo havus iun komplete novan paradigmon aŭ aliron al programado. Notu, ke lingvo ne sufiĉas, oni bezonas ankaŭ kompletan integritan disvolvan medion (IDE en la angla). Aŭ ĉu oni intencas uzi iun ekzistantan medion, na Eclipse, Netbeans aŭ…? Ne eĉ IDE sufiĉas, ĉar oni bezonas dokumentadon kaj komunumon.

Kvankam certe ekzistas multaj spertaj Esperantlingvaj programistoj, ni ne estas sufiĉe multaj por krei kaj subteni tute novan lingvon. Laŭ mi kion la Esperanta komunumo bezonas, estas Esperantlingvaj programoj. Por amasoj de uzantoj la uzata programlingvo estas sendiferenca tiel longe kiel la grafika fasado estus en Esperanto.

Do la plej rilate demando laŭtas, kiujn programojn Esperantistoj kutime uzas kaj ĉu ili ekzistas en Esperanto? Kiel oni povus traduki retumilojn Google Chrome aŭ Firefox en Esperanton? Ĉu ekzistas por Esperantistoj utilaj programoj, kiuj valoras traduki? Al ĉi tiu lastmenciita kategorio mi inkluzivigas tiujn, kiujn mi jam listigis: Joplin kaj Xmind.
Estus facile traduki jam-ekzistantan lingvon en Esperanton. Mi volas krei novan lingvon, ĉar mi pensas, ke estas tro da anglaj programlingvoj. Novan IDE oni ne necesus, ĉar oni povas krei sintaksan kolorilon por la nova lingvo. Firefox jam havas Esperantan version, ĉu ne?

Laŭ esperantistaj programistoj, kiu estas la plej bona programlingvo? Mi pensas, ke Ruby estas la plej bona.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-11 08:12:47

Haltu!

Ne ekzistas lingvo, kiu ĉiu-cele estus la plej bona. Ekzistas multaj merkatoj, por kiuj oni povas celi programojn: skriptoj por serviloj, komputilaj programoj por firmaoj, poŝtelefonaj programoj por konsumantoj, retaj programoj por konsumantoj ktp. Do boneco dependas de celo, merkato.

MiMalamasLaAnglan:
Novan IDE oni ne necesus, ĉar oni povas krei sintaksan kolorilon por la nova lingvo.
Nun mi ne komprenas. Kie vi intencas programi? Per Notepad? Moderna programado necesigas, ke oni kiel eble plej ofte bezonas nur aldoni pretajn bibliotekojn, komponantojn (components) kaj fenestraĵoj (GUI-controls). Por esti simple oni kutime aldonas tiujn per ŝovmeto (drag and drop).

MiMalamasLaAnglan:
Firefox jam havas Esperantan version.
Aĥ, vi pravas. (Mia ŝatata Opera-retumilo ankaŭ havas.)

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-11 14:28:54

Metsis:Haltu!

Viaopinie, kio estas la plej facila aŭ potenca programlingvo? Ĉu estas iu, kies Esperantan version vi ŝatus?

Mi kutime uzas aŭ Vim aŭ Emacs por programi. Oni povas krei dosieron, kiu enhavas la regulojn por la sintaksa kolorigo, ĉu ne?

Reen al la supro