Al la enhavo

Baldaŭ 300 000 lernu-anoj !

de Zam_franca, 2019-septembro-22

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-22 13:42:22

Ĉu vi pensas, ke antaŭ la jaro 2020, 1440 retanoj aliĝos en lernu.net ? Kaj laŭ vi, ĉu lernu.net atingos 1 miliono da anoj antaŭ 2030 ?

Turfalko (Montri la profilon) 2019-septembro-22 16:51:14

Jes, mi pensas! Pli ol....

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-septembro-22 17:58:03

Ankoraŭ unu sencoplena temo, simila al tiuj, pri kiuj babilas oldulinoj sur benkoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-22 19:22:45

KatjaMcFlores:Ankoraŭ unu sencoplena temo, simila al tiuj, pri kiuj babilas oldulinoj sur benkoj.
Kion vi volas diri ?!

Esperanto ekzistas por babili kaj paroli, ĉisence.

Kelkfoje mi pensas ke iuj esperantistoj lernis Esperanton por kialo de malamo pli ol por kialo de amo/ĝojo.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-22 20:46:21

Kaj mi suspektas, ke kelkaj uloj, apenaŭ konatiĝintaj kun esperanto, utiligas ĉi-lingvon por eligi malkoherajn absurdaĵojn, plenajn de gramatikaj eraroj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-23 07:58:13

IgorSokoloff:Kaj mi suspektas, ke kelkaj uloj, apenaŭ konatiĝintaj kun esperanto, utiligas ĉi-lingvon por eligi malkoherajn absurdaĵojn, plenajn de gramatikaj eraroj.
Bonŝance mi faras erarojn, kun gramatiko taŭgas por franclingvanoj speciale, Esperanto ne plus estus neŭtrala. Ĉiuj ekintoj ankoraŭ faras erarojn. Pardonu se mi ne havas pli ol 30 jarojn da lingvpraktiko kiel vi.

Klarige, laŭ mi, vi uzas Esperanton, ne celante simple uzi ĝin, sed celante ne uzi la "usonan" lingvon.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-23 13:54:27

Ankoraŭ unu paroksismo de malkohera balbuto...
Kia enigma, makonsekvenca naturo... Jen li riproĉas kaj akuzas kvazaŭ histeriema virino, jen ofendiĝas kvazaŭ eta knabo, jen pardonpetas sen iu kulpo, jen atribuas al nekonata homo 30-jaran lingvopraktikadon kaj neekzistantajn celojn.
De kie vi prenis ĉi tiun ciferon, monsieur Zam? Ĉu ĝin elkriis iu malbonŝanca rano kun deŝiritaj gambetoj aŭ flustris iu malfeliĉa ostro antaŭ ol gliti suben laŭ via gorĝo?..
Ho ne, mia kartava oponulo, mi konatiĝis kun esperanto antaŭnelonge kaj mi ne praktikas lin tre intensive. Mi simple sufiĉe ofte legas eo-literaturon.
Mi fakte interesiĝas pri diversaj lingvoj, inkluzive pri la franca. Kaj malgraŭ mia kritika rilato al Usono mi volonte legas ankaŭ anglalingve kaj aŭskultas anglalingvajn "audiobooks". Krome, mi de tempo al tempo tradukas anglalingvajn verkaĵojn por moskvaj eldonejoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-26 19:55:49

BAILIYAT:Ĉu vi pensas, ke antaŭ la jaro 2020, Bluestacks Lucky Patcher Kodi 1440 retanoj aliĝos en lernu.net ? Kaj laŭ vi, ĉu lernu.net atingos 1 miliono da anoj antaŭ 2030 ?
Mi ne konas lucky_patcher_pro-on, sed mi ja estimas ke se la esperantistoj estus efiko plenaj, lernu.net atingos 1 milionon da anoj.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-septembro-30 18:02:16

Miasuspekte, uzanto BAILIYAT estas spam-bot.
Kaj kion opinias aliaj kamaradoj?

Vinisus (Montri la profilon) 2019-septembro-30 22:32:36

Laŭ mi multaj el ili venos kaj multaj el ili foriros, la kialo estos: Kiom da ili estonte okupiĝos pri Esperanto? Ĉu oni restos por ĉiam nur bonan tagon kaj ĝis la revido?

Julio Baghy
Estas mi esperantisto

Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto ;
estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento
"Netuŝebla Fundamento".
Tuŝu ĝin nur la Mefisto ;
estas mi esperantisto.

Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo ;
estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas...
Librojn legu la verkisto ;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido :
"Bonan tagon ! Ĝis revido !"
Ĝi sufiĉas por ekzisto ;
estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto ;
estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,
sed neniom mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto ;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto ;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto ;
estas mi esperantisto.

Post la mort’ ĉe tombo mia
staros "rondo familia",
nekrologos ĵurnalisto :
estis li esperantisto.

Reen al la supro