Al la enhavo

Du demandoj / Two questions

de MiMalamasLaAnglan, 2019-septembro-29

Mesaĝoj: 42

Lingvo: English

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-06 16:34:05

MiMalamasLaAnglan:sed "€2 por cxiuj glasoj signifas, ke la glasoj entute kostas €8?
Tio signifas ke la glasoj entute kostas €2 kaj vi ne povas aĉeti nur unu.

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-07 12:23:21

JES, MI ERARIS!!! Pardonu.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-07 14:23:27

sergejm:
MiMalamasLaAnglan:sed "€2 por cxiuj glasoj signifas, ke la glasoj entute kostas €8?
Tio signifas ke la glasoj entute kostas €2 kaj vi ne povas aĉeti nur unu.
Sed kion signifas "€2 por ĉiu glaso"? Ĉu "po €2 por glaso"?

thyrolf (Montri la profilon) 2019-oktobro-07 14:27:12

por ĉiu glaso po 2€

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-07 17:13:55

MiMalamasLaAnglan:
sergejm:
MiMalamasLaAnglan:sed "€2 por cxiuj glasoj signifas, ke la glasoj entute kostas €8?
Tio signifas ke la glasoj entute kostas €2 kaj vi ne povas aĉeti nur unu.
Sed kion signifas "€2 por ĉiu glaso"? Ĉu "po €2 por glaso"?
Ĉi-tio signifas, ke unu glaso kostas €2. Tiam 4 glasoj kostas €8.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-07 21:34:36

sergejm:
MiMalamasLaAnglan:
sergejm:
MiMalamasLaAnglan:sed "€2 por cxiuj glasoj signifas, ke la glasoj entute kostas €8?
Tio signifas ke la glasoj entute kostas €2 kaj vi ne povas aĉeti nur unu.
Sed kion signifas "€2 por ĉiu glaso"? Ĉu "po €2 por glaso"?
Ĉi-tio signifas, ke unu glaso kostas €2. Tiam 4 glasoj kostas €8.
Bone. Tiel ne necesas la vorto "po".

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-07 23:53:58

Nu, en multaj kazoj vi povas обойтись (≈ sukcesi, aranĝi, fari ĉion) sen "po".
Klasika ekzemplo:
Mi doni al la infanoj po pomo ≈ Mi donis al ĉiu infano po pomo ≈ Mi donis al ĉiu infano pomon.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-09 14:30:02

sergejm:Nu, en multaj kazoj vi povas обойтись (≈ sukcesi, aranĝi, fari ĉion) sen "po".
Klasika ekzemplo:
Mi doni al la infanoj po pomo ≈ Mi donis al ĉiu infano po pomo ≈ Mi donis al ĉiu infano pomon.
Mi ne komprenas, kion vi diris, ĉar vi diris la vorton обойтись sed ne uzis ĝin.

Ĉu la frazo "Mi donis al ĉiu infano po pomo" vere pravas?

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-09 18:31:16

Обойтись estas malfacile tradukebla, eblajn signifojn mi donis en krampoj.
Vi povas ne uzu 'po', sed vi povas renkonti ĝin en parolo de aliulo.
Ĉiuj jenaj frazoj havas proksimume saman signifon - ĉiu infano ricevas 1 pomon.
Mi doni al la infanoj po pomo - uzo de 'po'
Mi donis al ĉiu infano po pomo - uzo de 'po' kaj 'ĉiu'
Mi donis al ĉiu infano pomon - uzo nur de 'ĉiu'

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-10 07:51:16

Rigardu la gramatikan klarigon de "po" ĉi tie en Lernu. En suba maldekstra angulo de la paĝo oni povas ŝanĝi la lingvon.

(The key idea is, that "po" shows how much each gets or is somehow equally distributed. If there is only one to distribute, using "po" is moot.)

Reen al la supro