Al la enhavo

Ĉı tıam

de R2D2!, 2008-julio-21

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Mikaelo (Montri la profilon) 2008-julio-23 21:25:36

guyjohnston:
mnlg: Mi supozas ke "ĉi tiam" povus esti utila ekzemple kiam oni per fingro montras kun emfazo eventon de surpapera kronologio aŭ simile.
Ŝajnas ankaŭ al mi ke tio estas logika uzo de "ĉi tiam". Mi certe dirus tion se mi estus tiel montranta ion en horaro aŭ simile. Do laŭ mia kompreno, "ĉi tiam" povas signifi "nun", sed ĝi ankaŭ povas havi aliajn signifojn ĉar ĝi estas malpli preciza.
Tute ĝuste.
Ĝenerale "ĉi" kun vortoj "tiu, tie, tia, tiam ..." necesas uzi NUR, se estas komparo:
Tio estas kato, sed tiu ĉi estas hundo. Tie estas tablo, sed ĉi tie estas tabulo.
Tiam mi lernis la germanan, sed ĉi tiam mi lernis Esperanton.

Se ne estas komparo, do "ĉi" ne estas uzata.
"Ĉi tiam" tute ne egalas al "nun".

horsto (Montri la profilon) 2008-julio-24 18:43:27

Mikaelo:
Tiam mi lernis la germanan, sed ĉi tiam mi lernis Esperanton.
Pardonu, sed mi ne komprenas tiun frazon. Kio estas la diferenco inter "Tiam mi lernis la germanan" kaj "sed ĉi tiam mi lernis Esperanton"?
Mikaelo:
"Ĉi tiam" tute ne egalas al "nun".
Kaj kial ne? Kiel vi definas "ĉi", ĉu vi bezonas fingron por tio?

Espi (Montri la profilon) 2008-julio-24 19:30:28

horsto:Kiel vi definas "ĉi", ĉu vi bezonas fingron por tio?
Saluton Horsto,

Citaĵo el PMEG: "La loka vorteto ĉi estas tre ofte uzata prefiksece en frazetvortoj kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo. Normale oni uzas por klareco dividostrekon post ĉi: en tiu ĉi jaro → ĉi-jare / sur ĉi tiu flanko → ĉi-flanke / post tio ĉi → ĉi-poste / sub ĉi tio → ĉi-sube."

Amike
Klaus-Peter

Filanator (Montri la profilon) 2008-julio-25 07:21:01

Al R2D2: Kial vi ne havas punktoj sur viaj 'i'j?

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-julio-26 16:03:46

Simple: NUN estas usata ĉar ĝi estas radiko, do oni povas obteni el ĝi l'adjektivon "nuna". Kun ĈI TIAM tio estus malfacila, ĉar oni devus skribi ĈI-TIAMA; memori la - povus esti malfacila por komencantoj, kaj la uzado de NUN igas ĉion pli facilan.

Tiu estas mia opinio pri la afero.

R2D2! (Montri la profilon) 2008-julio-26 16:48:32

Filanator:Al R2D2: Kial vi ne havas punktoj sur viaj 'i'j?
Ĉar mı pensas ke tıo ne estas bezonata. La punkto sıgnıfas nenıon, kaȷ tıal mı ne uzas ĝın.

—Ilhuıtemoc

Mikaelo (Montri la profilon) 2008-julio-26 17:33:04

horsto:
Mikaelo:
Tiam mi lernis la germanan, sed ĉi tiam mi lernis Esperanton.
Pardonu, sed mi ne komprenas tiun frazon. Kio estas la diferenco inter "Tiam mi lernis la germanan" kaj "sed ĉi tiam mi lernis Esperanton"?
Mikaelo:
"Ĉi tiam" tute ne egalas al "nun".
Kaj kial ne? Kiel vi definas "ĉi", ĉu vi bezonas fingron por tio?
"Tiam" signifas "en tiu tempo".
"Ĉi tiam" signifas "en tiu ĉi tempo", aŭ "ĉi-tempe". La lasta tute ne egalas "nun".
"nun" signifas konkretan momenton de tempo, kompare kun "ĵus" kaj "tuj".

Mikaelo (Montri la profilon) 2008-julio-26 17:39:32

R2D2!:
Filanator:Al R2D2: Kial vi ne havas punktoj sur viaj 'i'j?
Ĉar mı pensas ke tıo ne estas bezonata. La punkto sıgnıfas nenıon, kaȷ tıal mı ne uzas ĝın.

—Ilhuıtemoc
Do vi uzas ne alfabetan literon. Ankaŭ mi povus proponi uzi iun literon el la cirila alfabeto. Eble iu proponus uzi literon el la sveda aŭ araba... Do tio estas pura stultaĵo uzi persone plaĉajn literojn en la lingvo.

R2D2! (Montri la profilon) 2008-julio-26 18:18:28

Mikaelo:
Do vi uzas ne alfabetan literon. Ankaŭ mi povus proponi uzi iun literon el la cirila alfabeto. Eble iu proponus uzi literon el la sveda aŭ araba... Do tio estas pura stultaĵo uzi persone plaĉajn literojn en la lingvo.
Uzı senpunkta “I” ne egalas al uzı cırılaȷn lıteron. Ne mıskomprenu.

—Ilhuıtemoc δ

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-julio-28 07:28:54

Mikaelo:"Tiam" signifas "en tiu tempo".
"Ĉi tiam" signifas "en tiu ĉi tempo", aŭ "ĉi-tempe". La lasta tute ne egalas "nun".
"nun" signifas konkretan momenton de tempo, kompare kun "ĵus" kaj "tuj".
Mi samopinias.

Reen al la supro