Al la enhavo

Ĉı tıam

de R2D2!, 2008-julio-21

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

R2D2! (Montri la profilon) 2008-julio-21 02:43:09

Mı ne komprenas la malsameco ınter «ĉı tıam» kaȷ «nun». Ĉu ılı estas sama?

—Ilhuıtemoc δ

Araneo (Montri la profilon) 2008-julio-21 07:53:27

Kara samlingvano!
La uzon de "ĉe tiam" mi neniam renkontis, kvankam mi la tutan vivon uzis Eshoko.gifn. Mi konas nur "tiam kiam", "de tiam", "tiama" kaj " ĝstiama" esprimojn. Kvankam mi estas denaskulo ekde mia bebeco, tio ne signifas, ke mi esperanta profesiulo estas, perfektulo neniel!

Ĉion bonan kaj amikece,
Vili (Araneo)

Araneo (Montri la profilon) 2008-julio-21 07:56:15

Pardonu mian tajperareton d.e. "Ĝistiama"!!

Araneo (Montri la profilon) 2008-julio-21 08:03:39

Preskoboldo ree: "ĉi tiam" nature!

mnlg (Montri la profilon) 2008-julio-21 08:19:09

R2D2!:Mı ne komprenas la malsamo ınter «ĉı tıam» kaȷ «nun». Ĉu ılı estas sama?
Persone, mi trajtas ilin kiel samajn. Mi supozas ke "ĉi tiam" povus esti utila ekzemple kiam oni per fingro montras kun emfazo eventon de surpapera kronologio aŭ simile.

horsto (Montri la profilon) 2008-julio-21 17:52:37

Mi ankaŭ neniam legis "ĉi tiam". "tiam" ja rilatas al tempo, tial "ĉi tiam" povas signifi nur "nun", kaj tial "ĉi tiam" ne bezonatas.

@Araneo: Vi povas redakti viajn proprajn mesaĝojn. Estas bonege havi Esperantan denaskulon ĉi tie! rideto.gif

vidas vandenis (Montri la profilon) 2008-julio-21 19:41:56

Sed TIAM kaj NUN ne samas!

R2D2! (Montri la profilon) 2008-julio-22 06:05:45

horsto:Mi ankaŭ neniam legis "ĉi tiam". "tiam" ja rilatas al tempo, tial "ĉi tiam" povas signifi nur "nun", kaj tial "ĉi tiam" ne bezonatas.
Mı kredas, ke tıukaze “nun” estas ne bezonata, ĉar “ĉı tıam” estas ĉe la korelatıv-tabelo.

—Ilhuıtemoc δ

horsto (Montri la profilon) 2008-julio-22 18:20:51

R2D2!:
Mı kredas, ke tıukaze “nun” estas ne bezonata, ĉar “ĉı tıam” estas ĉe la korelatıv-tabelo.
—Ilhuıtemoc δ
Eble vi kredas tion sed "nun" ja jam estas ofte uzata dum "ĉi tiam" ne estas. Ankaŭ en la detala gramatiko de Lernu! estas skribita:
Ĉi tiam aŭ tiam ĉi ne estas praktike uzataj. Anstataŭe oni uzas nun.

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-julio-22 20:53:15

mnlg: Mi supozas ke "ĉi tiam" povus esti utila ekzemple kiam oni per fingro montras kun emfazo eventon de surpapera kronologio aŭ simile.
Ŝajnas ankaŭ al mi ke tio estas logika uzo de "ĉi tiam". Mi certe dirus tion se mi estus tiel montranta ion en horaro aŭ simile. Do laŭ mia kompreno, "ĉi tiam" povas signifi "nun", sed ĝi ankaŭ povas havi aliajn signifojn ĉar ĝi estas malpli preciza.

Reen al la supro