Al la enhavo

Vi estas amiko de.....

de AlfRoland, 2008-julio-21

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-julio-21 20:06:48

En la paĝo "Mia profilo" mi vidas ke kelkaj personoj aldonis min inter "siaj amikoj" sed neniam skribis ion. Ĉu tio estas peto ke MI skribu aŭ ĉu ili celas ion alian?
Mi dezirus ke mi post longa ilia silento povus "bloki" ilin. Kial ili vidu kiam mi estas ensalutanta se ili ne volas komuniki?

Polako (Montri la profilon) 2008-julio-22 02:10:20

Tio ankaŭ okazas al mi kaj mi kredas ke tio okazas ankaŭ al multaj aliaj personoj, tamen ankaŭ mi ne komprenas kial ili faras tion.

=)

horsto (Montri la profilon) 2008-julio-22 18:45:15

AlfRoland:En la paĝo "Mia profilo" mi vidas ke kelkaj personoj aldonis min inter "siaj amikoj" sed neniam skribis ion. Ĉu tio estas peto ke MI skribu aŭ ĉu ili celas ion alian?
Mi dezirus ke mi post longa ilia silento povus "bloki" ilin. Kial ili vidu kiam mi estas ensalutanta se ili ne volas komuniki?
Mi devas konfesi ke ankaŭ mi havis en mia profilo kelkajn amikojn, kun kiuj mi neniam parolis. Mi preskaŭ neniam vidas en mian profilon, tial mi ne rimarkis tion. Sed mi neniam ricevis mesaĝon ke unu el ili estas ensalutita. Ĉu vi certas pri tio?
Mi pensas ke vi ne povas bloki ilin, sed vi povus skribi mesaĝon al ili, ili mem povas forigi vin kiel amikon.

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-julio-22 19:44:29

De tempo al tempo mi, por esplori se unu el miaj kontaktoj estas ensalutinta, uzas "mian profilon". Tiam mi cerbumas kial tiuj "miaj amikoj" neniam skribas. Vi pravas, Horsto, ke mi ne ricevas atentigon kiam tiuj estas ensalutintaj, kaj kompreneble ne estas granda problemo

Mi proponas ke Lernu forigu tiun informon de la paĝo. Sufiĉas la informon pri la amikoj mi mem aldonis. Mi informiĝos pri kiuj volas esti miaj amikoj kiam ili skribas al mi, kaj ne indas scii kiuj nur aldonis min al "siaj amikoj", ĉu ne? demando.gif

stelo511 (Montri la profilon) 2008-julio-22 21:02:47

Kial koleriĝi kontraŭ amikeco?
ankaŭ en mia profilo estas skribite ke mi estas amikino de kelkajn homojn, sed mi ĉiam skribas al novaj geamikoj dankinde al ili por ili donis min inter geamikoj kaj mirakle preskaŭ ĉiuj respondas kaj ni baldaŭ fariĝas bonajn geamikojn lango.gif

provu ankaŭ vi, esperanto estas la lingvo por amo kaj amikeco sal.gif
ĝis baldaŭ, karaj geamikoj.....mi petas ne bloku min rideto.gif
amike Stelo

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-julio-22 21:14:02

Ne temas pri koleriĝo sed scivolemo: Kio instigis ilin aldoni min en ilia amika listo se oni ne deziras kontakton? Ankaŭ mi alskribis kelkajn tiajn personojn sen ricevi respondon. Por mi estus nature unue skribi kaj poste aldoni al la listo okulumo.gif

Jev (Montri la profilon) 2008-julio-27 08:34:28

Traktu tiun liston ne kiel liston de amikoj, sed kiel liston de kontaktoj aŭ liston de favorataj uzantoj. Eble vi ion interesan skribis iam en la forumoj, aŭ eble via sinprezento aspektis sufiĉe interesa kaj oni decidis aldoni vin al sia listo, ĉar vi estas interesa persono. Aŭ eble vi povus esti utila persono al tiu uzanto estonte. Eble via Esperanto estas tre bona kaj uzanto volas havi en sia listo personon, kiun li povus estonte kontakti, se aperos demandoj. Ĉu tio estas tiel malbona? Kial ili ne skribas, aldoninte vin al la listo? Povas esti diversaj kialoj. Simple eble ili eĉ ne volas skribi, sed volas havi vin kiel kontaktindan personon en iuj okazoj. Multaj homoj aldonas min al siaj listoj kaj neniam kontaktas min. Mi pensas, ke tio okazas, ĉar mi estas lernu!-teamano kaj ili volas havi en sia listo personon, kiun ili povas kontakti, se aperos iu problemo.

Povas esti ke la frazo "Listo de amikoj" ne estas tre taŭga. Eble indus ŝanĝi ĝin al iu alia, ekz. "Kontaktlisto".

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-julio-27 15:22:26

Dankon Jev, mi akceptas viajn argumentojn sed mi daŭre pensas ke la listo: "Vi estas amiko de..." ne estas bezonata ĉar ĝi igas min scivolema pri la celoj de tiuj personoj. Mi eĉ hezitas uzi la liston laŭ via propono ĝuste pro tio ke la alia persono povus miskompreni miajn intencojn.

diogotux (Montri la profilon) 2008-julio-27 21:23:35

Laŭ mi estas bone esti amiko de multaj. Kiujn el tiuj mi konsideras amikojn miajn estas alia afero...
Iam mi aldonis ulon al mia amiklisto, sed li ne aldonis min. Mi aldonis lin ĉar mi opiniis ke li estus bona kontakto en futuro, sed tiam mi ne sciis sufiĉe esperanto por kontakti iun. malgajo.gif
Dum mi vidis ke li ne aldonis min kiel amiko, tamen mi pensis ke li ne volas kontakto kun mi, do mi foririgis lin de mia listo...

Mi bedaŭris ĉar mi opiniis lin interesa, sed verŝajne li ne estis malferma al kontakto.

belastelo (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 13:36:43

La linioj "viaj amikoj" kaj "vi estas amiko de".
Mi bedaûras ofte, mi ne povas nuligi certa nomoj. Speciale por la konto de mia infano, ŝia konto havas bezono de "mastrumado".

Reen al la supro