Al la enhavo

Aĉa alilingve

de Zam_franca, 2019-novembro-09

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-11 15:42:11

Ŝajnas al mi, ke la sufikso -aĉ- ankaŭ venas el la latinidaj lingvoj, kaj tial origine el la latina.

La latina sufikso -aceus (prononco klasika: -akeus, postklasika: -aĉeus) uzatis por formi adjektivojn el substantivoj, sen negativa signifo: vinum (vino) -> vinaceus (vina); (h)arena (sablo) -> (h)arenaceus (sabla). Poste tiu sufikso akiris pejorativan, negativan signifon.

Hispane: -acho (prononco: -aĉo): amigo (amiko) -> amigacho (amikaĉo)
Italiane: -accio (prononco: -aĉĉo): ragazzo (knabo) -> ragazzaccio (knabaĉo)
France: -asse (prononco: -as): pute (prostituto) -> putasse (prostitutaĉo)

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-12 17:07:49

nornen:Ŝajnas al mi, ke la sufikso -aĉ- ankaŭ venas el la latinidaj lingvoj, kaj tial origine el la latina.

La latina sufikso -aceus (prononco klasika: -akeus, postklasika: -aĉeus) uzatis por formi adjektivojn el substantivoj, sen negativa signifo: vinum (vino) -> vinaceus (vina); (h)arena (sablo) -> (h)arenaceus (sabla). Poste tiu sufikso akiris pejorativan, negativan signifon.

Hispane: -acho (prononco: -aĉo): amigo (amiko) -> amigacho (amikaĉo)
Italiane: -accio (prononco: -aĉĉo): ragazzo (knabo) -> ragazzaccio (knabaĉo)
France: -asse (prononco: -as): pute (prostituto) -> putasse (prostitutaĉo)
Atentu : Italujo, italoj, la itala lingvo --> itale. Sed vi sendube sciis tion, vi verŝajne nur miksis la hispanan kaj Esperanton.

Reen al la supro