Al la enhavo

11-an de novembro – Nacia Tago de Sendependeco en Pollando

de StefKo, 2019-novembro-11

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-11 12:20:53

11-an de novembro – Nacia Tago de Sendependeco en Pollando celebrata por memorigi reakiron de sendependeco en 1918, post 123 jaroj de dispartigoj de Pollando en la jaroj 1795–1918. Ĉefa batalanto por sendepedigo de Pollando estis Józef PIŁSUDSKI [legu: Juzef Piŭsudski] pola politikisto kaj militisto, ŝtatestro (1918–1922) de la Dua Pola Respubliko, venkinto en la pola-bolŝevika milito.

Lian koron oni metis en tombon de lia patrino sur tombejo Rossa en Vilno (Litovujo) kaj kovris per plato el 19-tona granita bloko. Sur ĝi oni gravuris la epitafon:

Kiu, povinta elekti, elektis anstataŭ hejmo
Neston sur rokoj de l’ aglo, scipovu dormi –
Kiam la pupiloj ruĝas pro tondro
Kaj oni aŭdas ĝemon de satanoj en bruo de l’ pinoj…
Tiel mi vivis…

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-11 13:32:27

Ĉu la verbo "selekti" ekzistas? Ĉu ne estas "elekti"?

En Francujo, ni ne tute konas la polan historion, krome ĝian tragikan historion dum la dua mondmilito kaj krome la finon de la malvarma milito. Ekzemple nur per mia propra kulturo konas mi la nomon de Kosciusko.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-novembro-11 15:04:58

Oniopinie, pli taŭga dato por "pola sendependeco" estas la 10-a de decembro de 1917-a jaro, kiam ĝuste "kovardaj bolŝevikoj" per sia dekreto ellasis Pollandon el Rusia imperio. Post kio dankema pola "szlachta", kvazaŭ ŝakaloj, demordis parton de teritorioj de Belorusio kaj Ukrainio, reprenitaj nur en 1939-a jaro. Kaj pri tiu tute justa repreno la polaj "kavaliroj" indigne gruntas kaj jelpas ĝis nun.
Mi ne aŭdacas esprimi mian propran opinion, sed skeptikaj "białowieżaj" bizonoj supozas, ke nuntempa Pollando ne estas reale sendependa ŝtato.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-11 17:05:03

La humanisto parolis.

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-11 17:27:08

Vilno tiutempe estis parto de Pollando. Ĝi iĝis ĉefurbo de Litovio en 1939.

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-11 18:18:07

Zam_franca:Ĉu la verbo "selekti" ekzistas? Ĉu ne estas "elekti"?

En Francujo, ni ne tute konas la polan historion, krome ĝian tragikan historion dum la dua mondmilito kaj krome la finon de la malvarma milito. Ekzemple nur per mia propra kulturo konas mi la nomon de Kosciusko.
Jes. "Elekti" estas pli bona vorto ("selekti" ankaŭ ekzistas). Dankon!

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-11 18:55:19

IgorSokoloff:Oniopinie, pli taŭga dato por "pola sendependeco" estas la 10-a de decembro de 1917-a jaro, kiam ĝuste "kovardaj bolŝevikoj" per sia dekreto ellasis Pollandon el Rusia imperio. Post kio dankema pola "szlachta", kvazaŭ ŝakaloj, demordis parton de teritorioj de Belorusio kaj Ukrainio, reprenitaj nur en 1939-a jaro. Kaj pri tiu tute justa repreno la polaj "kavaliroj" indigne gruntas kaj jelpas ĝis nun.
Mi ne aŭdacas esprimi mian propran opinion, sed skeptikaj "białowieżaj" bizonoj supozas, ke nuntempa Pollando ne estas reale sendependa ŝtato.
Oni devus demandi homojn, historiistoj (neligaj kun estraro kaj politikistoj) el tiuj landoj (pli precize "teritorioj" ĉar tiuj ne estis ŝtatoj") kies "okupado" estis pli prema - pola aŭ soveta. Pri tio estas multaj prilaboraĵoj - ĉiu povas formi al si la juĝon sen ĉerpi el aliaj. Rigardu ankaŭ la karton antaŭ unua anekso de Pollando (1772 j.).

Plej grave: La akiro de sendependenco de Pollando realiĝis 1918 j. "koste" de tri tiamaj aneksintoj: Rusujo, Germanujo kaj Aŭstrio.

Cetere, mia enskribaĵo temis reakiron de la sendependenco kaj ne estrado de J. Pilsudski. En tiu temo estis kelkaj nelaŭdindaj aferoj (Kiu ŝtato ne havas tiajn?). Tio estas aparta temo. Mi ne estas historiisto kaj ankaŭ mi tro malmulte scipovas esperanton por diskuti pri tio. Ĉu ni jam ne pridiskutis iomete tion?

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-11 19:12:50

Zam_franca:Ĉu la verbo "selekti" ekzistas? Ĉu ne estas "elekti"?

En Francujo, ni ne tute konas la polan historion, krome ĝian tragikan historion dum la dua mondmilito kaj krome la finon de la malvarma milito. Ekzemple nur per mia propra kulturo konas mi la nomon de Kosciusko.
Estis ankaŭ heroaj okazaĵoj. Jen ekzemplo el 1920 j. - "Batalo de Varsovio" - agnoskata de Edgar Vincent D'Abernon kiel la 18-a plej decida batalo en la historio de la mondo https://eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_Varsovio_(...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-novembro-12 12:18:35

Estas opinio, ke en la varsovia batalo la poloj sukcesus nur hazarde, ne dank' al mita milit-genio de Józef Piłsudski, sed pro kelkaj strategiaj eraroj de sovetiaj komandantoj, pro organizaj problemoj kaj lacego de ruĝ-armeanoj. Fakte, la bolŝevikoj "donacis" al la polaj "rycerzoj" tiun venkon.
Kaj kiu fakte estas Edgar Vincent D'Abernon?.. Eta brita nobeleto, fripona "turka" bankisto, pro kies agado multaj klientoj perdis siajn monojn, aktiva rusofobo, kiu partoprenis la organizadon de la okcidenta interveno en la Rusian enlandan (civilan) militon.
Pli konata brito, Winston Churchill, iom pli poste komparis la "heroecajn" polojn kun kovardaj hienoj. Jen citaĵo:
"And now Great Britain advances, leading France by the hand, to guarantee the integrity of Poland — of that very Poland which with hyena appetite had only six months before joined Germany in the pillage and destruction of the Czechoslovak state."
Kaj post tiu malnobla, reale perfida agreso aliance kun Hitler la polaj jelpantoj dum kelkaj jardekoj senhonte riproĉas pri perfido kaj agreso aliajn landojn...

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-12 12:52:20

IgorSokoloff:(...)

Mi iam spektis unu filmon (ne pola!) en kiu la varsovia batalo pritaksis je 16-a plej grava batalo en la mondo. Do aliaj ankaŭ havas similajn pritaksojn. Vi legu aliajn informfontojn. La vero certe mirigos vin. Cetere, ĉi batalon oni nomigas "Miraklo apud Vistulo".
Se temas pri anekso de parto de Silezio: en 1919 j. ĝuste Ĉehio aneksis tiun teritorion rompante konsento kun Pollando!
Legu pli da nedependajn informfontojn!

Reen al la supro