Al la enhavo

Rilata vorto "kie"

de ito, 2019-decembro-01

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-06 17:18:13

En la hispana kaj la germana okazas la samo. Eblas diri kaj "arbaro, kie" kaj "arbaro, en kiu". Ĝenerale la varianto "en/sur/ĉe/apud kiu" estas pli altstila ol la varianto "kie". En skribita teksto oni ĝenerale evitas la varianton kun "kie".

Das ist der Wald, wo die Zwerge wohnen.
Tiu estas la arbaro, kie loĝas la nanoj.

Das ist der Wald, in dem die Zwerge wohnen.
Tiu estas la arbaro, en kiu loĝas la nanoj.

Éste es el bosque, donde viven los enanos.
Tiu estas la arbaro, kie loĝas la nanoj.

Éste es el bosque, en el que viven los enanos.
Tiu estas la arbaro, en kiu loĝas la nanoj.

- - - -
Aldona frenezaĵo:

En la parolata germana, oni ankaŭ trovas "kie" kun signifo de "kiu". Tio estas dialekta kaj ne permesata en skribado.

Der Mann, wo mich gesehen hat, war dein Vater.
La viro, kie (=kiu) min vidis, estas via patro.

Oni eĉ miksas "kie" kun "kiu":

Der Mann, den wo ich gesehen habe, war dein Vater.
La viro, kiun kie (=kiun) mi vidis, estis via patro.

Mi kredas, ke tiu naskiĝas el la fakto, ke la demanda vorto "was" (kio) fariĝas "wo" (kie) en kunmetaĵoj, tiel plivastigante sian signifon. Same la vorto "das" (tio) fariĝas "da" (tie).

Por kio = wofür (kie-por), kaj ne für was.
Por tio = dafür (tie-por), kaj ne für das.
Kun kio = womit (kie-kun), kaj ne mit was.
Kun tio = damit (tie-kun), kaj ne mit dem.

Tio ne okazas en genitivo:
Pro kio = weshalb, weswegen
Pro tio = deshalb, deswegen

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-06 22:28:45

Metsis:
StefKo:
En la pola pronomo KIU havas gramatikajn genrojn kaj oni deklinacias ĝin (estas fleksiebla), pronomon KIE - ne.
Ĉu tio signifas, ke multaj preferas "kie", ĉar oni tiam ne devas memori gramatikajn genrojn?
Parte pro tio sed ankaŭ tial ke ofte oni uzas KIU-n kun pronomoj, kio plilongigas eldiron. Evidente tio koncernas la lingvaĵon EN KIU, EL KIU, SUR KIU, k.t.p. do kiam oni parolas pri ia loko.
Kun tia eldiro:

Der Mann, wo mich gesehen hat, war dein Vater.
La viro, kie (=kiu) min vidis, estas via patro.


mi neniam renkontiĝis en la pola, ankaŭ en la polaj dialektoj kaj ĵargono.

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-06 23:05:40

StefKo:Der Mann, wo mich gesehen hat, war dein Vater.
La viro, kie (=kiu) min vidis, estas via patro.


mi neniam renkontiĝis en la pola, ankaŭ en la polaj dialektoj kaj ĵargono.
Jes, tio estas iom stranga. Multege pli facile en la majaaj lingvoj, kiuj ĝenerale ne havas pronomojn, nek personajn, nek posedajn, nek montrantajn, nek rilatajn. Pronomoj estas supervalorataj.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-06 23:21:24

Pola "który" kaj rusa "который" en komuna slava lingvo signifis "kiu el du". En nunaj linvoj ĝi povas signifi ne nur "kiu",sed ankaŭ "kioma".

Reen al la supro