Al la enhavo

Tuta listo da germanlingv-devenaj vortoj

de Zam_franca, 2019-decembro-10

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-10 19:57:49

Ĉu tia vortlisto ezkistas ? Mi bezonas lerni nelatin-devenajn vortojn.

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-11 07:35:11

Estus longa listo, se eĉ ekzistas.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-11 16:20:19

Estas la temo pri etimologia vortaro - vidu tie

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-11 17:42:19

sergejm:Estas la temo pri etimologia vortaro - vidu tie
(vi forgesis skribi la ligilon)
Dankon, sed mi mem kreis tian fadenon, kaj iu, eble vi, donis al mi iun etimologian retan vortaron. Sed ĝi ja ne estas tutecema, ĝi enhavas la plej utilajn vortojn nur.

Dankon pro la du respondoj.

Mi ja parolas pri german-devenaj vortoj, ne pri ĝerman-devenaĵoj.

Mi pensis, ke eble iu esperantista germanlingva asocio jam faris tian liston.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-11 17:57:58

András-Rajki-Etimologia-Vortaro-de-Esperanto
Tie german-devenaj vortoj (ne ĝerman- !) estas markita Ger.
Sed se apud Ger. vi vidas ekz. Fra. ĝi verŝajne estas latindevena.

Ankaŭ vi povas trovi aliajn etimologiajn vortarojn

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-11 18:29:31

anstataŭ
baldaŭ
bedaŭri
bero
butero
danki
edzo
fajfi
fiŝo
flugi
fraŭlo
ge-
halti
hundo
-ig-
ja
klaĉi
morgaŭ
melki
nur
ofte
ŝajni
ŝlosi
ŝranko
tago
tuko
vorto
zorgi
- eble tio ĉi estas ne plena listo, sed kredeble tio ĉi estas preskaŭ ĉiuj relative ofte uzataj germandevenaj vortoj.
Bonvolu rimarki, ke iuj ĉi-supraj vortoj povas esti ankaŭ en aliaj lingvoj (komparu kun la anglaj berry, butter, thank, fish, fly, halt, often, word).

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-11 19:31:12

Dankon denove.

Ĝuste parolis mi pri tiu etimologia vortaro.

Reen al la supro