Al la enhavo

Ĉu la elpensita komunslava lingvo estas danĝera por la homa societo?

de Jxusteno, 2019-decembro-12

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-12 22:29:24

Jxusteno:Mi dubas, ĉu ĉiuj ordinaraj araboj flue parolas la lingvon de Korano...
Eble parte (nur parte) la arabojn unuigas islamo, kvakam ekzistas ja diversaj religiaj fluoj. Ekzemple, radikalaj teroristoj kaj relative pacaj araboj ne toleras unu la alian, kvankam ambaŭ grupoj opinias sin islamanoj (nu, kiel la pacaj loĝantoj povas toleri murdistojn, minacantajn eksplodigi iliajn hejmojn?). En ĉi tiu situacio nek la komuna lingvo, nek la ŝajna religia unueco povas kunigi arabojn...
Estas menciinde, ke la literatura araba, se ĝi efektive estas vaste konata kaj vaste uzata ne nur en preĝoj kaj diservo, sed ankaŭ en ordinara interkomukiĝo, estas tra-miljara heredaĵo, sed ne artefarita unuigilo de homoj, parolantaj je lingvoj, apartenantaj al la sama lingvofamilio.
Kompreneble, ke mi estas ne kontraŭ la interslava mem (ĉu iuj personoj efektive estas kontraŭ iu lingvo, t. e. ĉifrilo de sciaĵo?), sed kontraŭ aliaj akompanataj aĵoj, nome naciismo kaj ŝovinismo, ĉar pri tiu ĉi lingvo povas ekinteresiĝi tut-slavanaristoj, estantaj kontraŭ ĉiuj neslavoj, kaj iom post iom trudi siajn aĉajn ideojn al multego da slavoj. Se mi ne eraras, en Turkujo okazis reformo de la turka, kiam "surtroniĝis" naciisma (eĉ naziisma! ĉu vi scias, kion tiu ĉi registaro faris al la grekoj, hebreoj, kurdoj ktp? eble estas ĝuste diri, ke en Turkujo estis holokaŭsto...) registaro, kies estro estis Mustafa' Ataturk' (turke: Atatürk); kaj la Organizaĵo de la Turka Lingvo (turke: Türk Dil Kurumu (TDK)) okupis sin je "tjurkigado" kaj "purigado" de la lingvo.
1. Jes, ne ĉiuj araboj parolas tiun lingvon, tial mi diris "ofte" (kaj parolis pri la nuna araba, oficiala lingvo de UN, kiu malsamas kun la Korana araba lingvo)
2. Dividi la araban loĝantaron nur inter pacemuloj kaj teroristoj certe estas grava eraro. Unue vi malklare parolis, kaj vi ne klarigis, ke teroristoj estas etega minoritato (apogee la "islama ŝtato" miakrede havis ne pli ol 2000 batalantajn anojn (en Sirio kaj Irako)). Sed estas "islamismaj partioj" kiuj regas landojn (ekzemple en Maroko), kaj ili estas iom konservativoj kiuj ne akceptas, ekzemple, la GLAT-rajtojn kaj la seksajn rilatojn antaŭedziĝe (ekkonu la marokan aktualecon / franclingve). Tiuj partianoj estas nek paculoj senpeka kaj nek teroristoj.
3. La registaro de Turkaropatro (Ataturk = la patro de ĉiuj el la turkoj, do mi pensas, ke oni povas traduki ĝin tiel) certe ja okazigis masakrojn, sed ne amasmurdojn. Laŭ UN ne estis finfine tiom da amasmudoj (=genocide allilingve) en la homa historio (mi ne diras, ke tiuj kiuj okazis ne gravis, ja ne tute), kaj la ununura kiu okazis en Turkujo estis sub la osmanida imperio, en 1915. Tiam Turkaropatro ne estris ankoraŭ Turkujon.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-decembro-13 08:48:36

Eble "minusa" pluso de Esperanto estas tio, ke ĉi-lingvon kapablas majstri eĉ senesperaj stultuloj, kiuj utiligas ĝin por disvastigi siajn absurdajn ideojn.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-13 09:13:53

IgorSokoloff:Eble "minusa" pluso de Esperanto estas tio, ke ĉi-lingvon kapablas majstri eĉ senesperaj stultuloj, kiuj utiligas ĝin por disvastigi siajn absurdajn ideojn.
Kiujn ideojn? Ĉu malamon?

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-13 16:46:55

amasmudoj (=genocide allilingve)
Amasmurdo ne necese estas popolmurdo (genocide). Se vi mortigas un miljonon da homoj el la tuta mondo, vi faras amasmurdon, sed ne popolmurdon (genocide). Ekzemple tio ĉi ja estis popolmurdoj, surtute la parto pri la Ixil.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-13 17:24:39

nornen:
amasmudoj (=genocide allilingve)
Amasmurdo ne necese estas popolmurdo (genocide). Se vi mortigas un miljonon da homoj el la tuta mondo, vi faras amasmurdon, sed ne popolmurdon (genocide). Ekzemple tio ĉi ja estis popolmurdoj, surtute la parto pri la Ixil.
Mi vin dankas. La franca-esperanta vortaro de lernu tradukis la francaĵon "géconide" pere de "amasmurdo". Tial mi uzis tiun vorton, kaj precizigis.
Do mi diru "popolmurdo".

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-decembro-14 14:58:19

Absurda temo kun absurda titolo...
Dubindas, ke ĝin povus iniciati sufiĉe saĝa persono.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-14 15:06:40

KatjaMcFlores:Absurda temo kun absurda titolo...
Dubindas, ke ĝin povus iniciati sufiĉe saĝa persono.
Mi ankaŭ ne vere scias ĉu la demando elokventas.

Reen al la supro